Messages : 24
Langue: Esperanto
Altebrilas (Voir le profil) 22 septembre 2013 22:31:24
pdenisowski:Mi ne bonege komprenis la demandon. Ŝajnas, ke laboristo kiu laboras en fabriko jam estas devigata fordoni siajn produktojn.Altebrilas:Oni povas disdoni produktojn, decidante poste kiu meritas kion laŭ la utileco de sia laboro.Kaj kiu decidas pri la "utileco" de ies laboro kaj pri la grado de utileco?
Se mi estas produkanto, ĉu oni rajtas devigi min fordoni miajn produktojn aŭ mian laboron tiel (t.e. laŭ la "utilieco" de la ricevantoj)?
Amike,
Paul
swalf (Voir le profil) 28 septembre 2013 16:27:26
Tamen, antaŭ la eliro el la monoj, la mondo devus ekeliri el kapitalismo...
Tio simplus se ciuj volus, sed preskaŭ maleblas se nur kelkaj homoj komprenas tion, ke per ĝi, ni kaj la mondo detruantiĝas.
zaratustro (Voir le profil) 22 octobre 2013 09:44:03
Verdire la mono ne havas valoron, ĝi nure nuntempe estas uzata kiel maniero por valori laboron. La laboro estas vere kion havas valoron. Kial ne valori kun laboro kaj ne kun mono? . Mi pensas ke la respondo al tiu demando estas facila respondi. Ĉar kiu nuntempe havas multe da mono ne povus manĝi ĉar ili ne laboras por havi tiom da mono. Nure la laboristoj kiu vere laboras havus bonan vivŝtaton.
mihxil (Voir le profil) 22 octobre 2013 16:30:40
zaratustro:Mi pensas ke jes, la homaro povus vivi se mono facile. Antaŭ 5000 jaroj la homaro ne bezonis monon kaj ili povis vivi trankvile en komunumo kaj sen pensi que mono estas bezonata.Mi supozas tamen ke la mondo ne povas subteni 7 miliardojn da homoj laŭ la vivstilo de antaŭ 5000 jaroj.
gianich73 (Voir le profil) 22 octobre 2013 19:21:18
fajrkapo:Fajrkapo, vi komprenas bone. Ŝi volis diri KE. Ne estu malbonulo.andreagaldino:Saluton mi pensas que ne.Kio estas que? mi ne komprenas kio estas q
☺
PEM71 (Voir le profil) 22 octobre 2013 20:52:55
luisfader:Ĉu vi iam pensis, ke en la mondo povus ekzisti ekonomio sen mono? Ĉu vi povas imagi mondon sen interŝanĝo de bankbiletoj, moneroj aŭ elektrona mono? Kion vi pensas pri tij demando? Kia estus tiu monda?Eble ni frue malkovros tiun mondon, pri kiu vi parolas. Naciaj bankoj nur presas novan bankbiletojn, kaj pro tio mono transformiĝas en io stranga, nekonata. Kion reala ekonomio produktas ne korespondas kun la grandega sumo de mono, kun kiu finaculoj laboras.
Ĉu tiu ĉi situacio povas lunge daŭrigi?
Mi pardonpetas pro tiu stulta opinio, mi tute ne estas ekonomisto.
kaŝperanto (Voir le profil) 23 octobre 2013 15:40:12
luisfader:Ĉu vi iam pensis, ke en la mondo povus ekzisti ekonomio sen mono? Ĉu vi povas imagi mondon sen interŝanĝo de bankbiletoj, moneroj aŭ elektrona mono? Kion vi pensas pri tij demando? Kia estus tiu monda?Ne, neniam ekzistos tian mondon ĝis ĉiu ajn bezono de la homoj estas kontentita. Kiel en "Star Trek: The Next Generation" (prove, "Ŝtela vojaĝo: La Sekva Generacio").
Ĝis tiam, kiel ni povus apartigi laboron? Kiel ni rekompencus tiaj laboroj, kiel scienco, kiu ne produktas varojn? Kiel mi povus komerci kun homoj, kiu ne havas realajn varojn, kiujn mi bezonas?
La vera problemo de nia monda ekonomio nun estas la komprenaĵo de ekonomia kresko; investado, financaj merkatoj, ktp. Tiuj aferoj ebligas la staton, ke la riĉuloj pliriĉiĝas dum la malriĉuloj plimalriĉiĝas. Kiel oni diras, "Oni bezonas monon por gajni monon."
Sed ĉi tiu nur veras pri ekonomio bazita je kreskado. Ekonomio en neŝanĝiĝema-stato estos tre malsama, kaj tia ekonomio ne estos longe for. Eĉ konservemaj taksoj malkovras ke la kreskado haltos post proksimume 200 jaroj. La ekonomio dependas de nia povo produkti energio, kaj la kreskado de produktado de energio kongruas la kreskado ekonomia la tutan historion (ĉirkaŭ 3%). Ĉi tio ne eblos estonte, nur laŭ fizikaj principoj (termodinamiko). Eĉ se ni uzas perfektan senliman fonton de energio, la supraĵo de la tero bolos post kelkaj jarcentoj (kiu ne estas tro longatempa).
Se vi komrenas la anglan lingvon, devas legi la jenajn ligilojn:
Ĉu ekonomia kreskado povas daŭri?
Energio de galaksia skalo
Eĉ se vi ne komprenas la anglan lingvon, la grafikaĵoj estas tre informaj.
Dolz (Voir le profil) 23 octobre 2013 16:23:04
luisfader:La mono estas por ekonomio kiel esperanto por komunikado. ĉu la komunikado estas neebla sen alfabeto? Klare NE, sed ĝi facilas tion plej.La mono estas tiel, ne estas malbona per ĝi mem. Ĝi estas ilo. Antaŭ ĝin, iuj homoj jam akaparis aliaj aĵojn (mangaĝojn, oro, terojn, domojn, ktp ) kaj mortigas kaj sklavigas per tial.Dolz:La mono estas por ekonomio kiel esperanto por komunikado. Ĝi estis inventego antaŭ tri mil jaroj...Dolz, en via avataro estas skribita "nek dioj, nek limoj, nek reĝoj". Kial oni ne povus diri "nek mono"? Reĝoj, limoj kaj dioj estis elpensitaj antaŭ tri mil jaroj...
Mi ne konsentas kun vi pri "la mono estas por ekonomio kiel esperanto por komunikado". Se oni ne specifas pri kiu ekonomio oni parolas, oni ne komprenas pri kio ni parolas. kiel la kompano Altebrilas diris "Hodiaŭ eblas io kiu estis neebla antaŭe" Laŭ mia opinio, oni bezonas trovi alternativon al la mono, ĉar nun eblas elpensi ĝin.
(kiam mi respondis al vi, mi komprenis, ke ni devus interkonsenti pri la signifoj de multaj vortoj: mono, ekonomio, laboro, ktp.)
Ugrande (Voir le profil) 25 octobre 2013 08:26:12
Mustelvulpo (Voir le profil) 29 octobre 2013 21:04:33