Към съдържанието

Ekonomio sen mono

от luisfader, 19 септември 2013

Съобщения: 24

Език: Esperanto

Altebrilas (Покажи профила) 31 октомври 2013, 15:12:25

Eble oni ofte konfuzas mono kun la kapitalisma sistemo, kaj atribuas al la unua la difektojn de la dua.

Ekonomio sen mono povas ekzisti, ekzemple en monaĥaj komunumoj, kie ĉiu havas sian rolon en produktado. Sed por granda skalo, mono estas preferinda. Sed eble ne cio, kion oni konstruis cirkaŭ mono ne estas konservinda.

Oni ironie eĉ povas aldoni, ke bankoj inventis ekonomion sen mono, car ili rajtas pruntedoni monon, kiun ili ne havas.

fstphane (Покажи профила) 31 октомври 2013, 15:50:21

Bonan tagon al ĉiuj!

Laŭ mi, mondo sen mono ne eblas. Sed ya eblas aliaj ekonomikaj sistemoj !
Oni ironie eĉ povas aldoni, ke bankoj inventis ekonomion sen mono, car ili rajtas pruntedoni monon, kiun ili ne havas.
Verege ! ( absoluta, ega vero )

jismith1989 (Покажи профила) 31 октомври 2013, 23:50:06

De ĉiu laŭ sia kapableco, al ĉiu laŭ sia bezono. Ĉu farebla? Verŝajne ne estas, sed oni devas havi ian esperon. Klare kion ni nun havas ne sufiĉas: grandega detruado de la medio de nia mondo, rimedoj ĉiam plimalgrandiĝantaj, miliardoj da homoj en nivelo de vivtenado, dum la riĉegaj ĉiujare fariĝas pli tiel (t.e. pliriĉiĝas) tutmonde...

mihxil:
zaratustro:Mi pensas ke jes, la homaro povus vivi se mono facile. Antaŭ 5000 jaroj la homaro ne bezonis monon kaj ili povis vivi trankvile en komunumo kaj sen pensi que mono estas bezonata.
Mi supozas tamen ke la mondo ne povas subteni 7 miliardojn da homoj laŭ la vivstilo de antaŭ 5000 jaroj.
Sed la mondo ne povas subteni sep miliardojn da homoj laŭ la vivstilo de hodiaŭ bedaŭrinde ankaŭ!

James_Driver (Покажи профила) 01 ноември 2013, 05:41:45

luisfader:Ĉu vi iam pensis, ke en la mondo povus ekzisti ekonomio sen mono? Ĉu vi povas imagi mondon sen interŝanĝo de bankbiletoj, moneroj aŭ elektrona mono? Kion vi pensas pri tij demando? Kia estus tiu monda?
Mono ŝanĝiĝos sed mono kontinuos ekzisti. Ŝtata Mono malaperos kaj merkata mono reaparos. Bitcoin / oro / arĝenta.

Обратно нагоре