Mergi la conținut

Ekonomio sen mono

de luisfader, 19 septembrie 2013

Contribuții/Mesaje: 24

Limbă: Esperanto

luisfader (Arată profil) 19 septembrie 2013, 21:53:30

Ĉu vi iam pensis, ke en la mondo povus ekzisti ekonomio sen mono? Ĉu vi povas imagi mondon sen interŝanĝo de bankbiletoj, moneroj aŭ elektrona mono? Kion vi pensas pri tij demando? Kia estus tiu monda?

Dolz (Arată profil) 19 septembrie 2013, 22:21:42

La mono estas por ekonomio kiel esperanto por komunikado. Ĝi estis inventego antaŭ tri mil jaroj...

Altebrilas (Arată profil) 19 septembrie 2013, 23:11:37

Hodiaŭ eblas io kiu estis neebla antaŭe: registri ciujn spezojn, vendojn kaj aĉetojn pere de komputiloj. Tio estas jam grandparte farita. Oni povas disdoni produktojn, decidante poste kiu meritas kion laŭ la utileco de sia laboro.

Se iu produktas aferojn kiuj aspektas allogaj unuavide, sed ke oni konstatu poste ke tiuj produktoj ne estas tiel utilaj, aŭ ke ilia produktado poluas la naturon aŭ detruas la sanon de la laboristoj, li ricevos pli malgrandan parton de la produktaĵo.

luisfader (Arată profil) 20 septembrie 2013, 21:11:17

Dolz:La mono estas por ekonomio kiel esperanto por komunikado. Ĝi estis inventego antaŭ tri mil jaroj...
Dolz, en via avataro estas skribita "nek dioj, nek limoj, nek reĝoj". Kial oni ne povus diri "nek mono"? Reĝoj, limoj kaj dioj estis elpensitaj antaŭ tri mil jaroj...

Mi ne konsentas kun vi pri "la mono estas por ekonomio kiel esperanto por komunikado". Se oni ne specifas pri kiu ekonomio oni parolas, oni ne komprenas pri kio ni parolas. kiel la kompano Altebrilas diris "Hodiaŭ eblas io kiu estis neebla antaŭe" Laŭ mia opinio, oni bezonas trovi alternativon al la mono, ĉar nun eblas elpensi ĝin.

(kiam mi respondis al vi, mi komprenis, ke ni devus interkonsenti pri la signifoj de multaj vortoj: mono, ekonomio, laboro, ktp.)

Kocxjo001 (Arată profil) 21 septembrie 2013, 06:07:48

Altebrilas:Hodiaŭ eblas io kiu estis neebla antaŭe: registri ciujn spezojn, vendojn kaj aĉetojn pere de komputiloj. Tio estas jam grandparte farita. Oni povas disdoni produktojn, decidante poste kiu meritas kion laŭ la utileco de sia laboro.

Se iu produktas aferojn kiuj aspektas allogaj unuavide, sed ke oni konstatu poste ke tiuj produktoj ne estas tiel utilaj, aŭ ke ilia produktado poluas la naturon aŭ detruas la sanon de la laboristoj, li ricevos pli malgrandan parton de la produktaĵo.
Altebrilas ĉu vi scias, KIU poste decidos, kiu meritas kion? Ĉu dio? Ĉu la plej forta? Ĉu la plej lerta? Ĉu la plej respektema? ridulo.gif

andreagaldino (Arată profil) 21 septembrie 2013, 19:18:24

Saluton mi pensas que ne. ridulo.gif

andreagaldino (Arată profil) 21 septembrie 2013, 19:21:52

Saluton mi pensas que ne. ridulo.gif

pdenisowski (Arată profil) 21 septembrie 2013, 19:53:29

Altebrilas:Oni povas disdoni produktojn, decidante poste kiu meritas kion laŭ la utileco de sia laboro.
Kaj kiu decidas pri la "utileco" de ies laboro kaj pri la grado de utileco?

Se mi estas produkanto, ĉu oni rajtas devigi min fordoni miajn produktojn aŭ mian laboron tiel (t.e. laŭ la "utilieco" de la ricevantoj)?

Amike,

Paul

fajrkapo (Arată profil) 21 septembrie 2013, 21:24:50

andreagaldino:Saluton mi pensas que ne. ridulo.gif
Kio estas que? mi ne komprenas kio estas q ridulo.gif

Altebrilas (Arată profil) 22 septembrie 2013, 22:28:32

Kocxjo001:
Altebrilas:Hodiaŭ eblas io kiu estis neebla antaŭe: registri ciujn spezojn, vendojn kaj aĉetojn pere de komputiloj. Tio estas jam grandparte farita. Oni povas disdoni produktojn, decidante poste kiu meritas kion laŭ la utileco de sia laboro.

Se iu produktas aferojn kiuj aspektas allogaj unuavide, sed ke oni konstatu poste ke tiuj produktoj ne estas tiel utilaj, aŭ ke ilia produktado poluas la naturon aŭ detruas la sanon de la laboristoj, li ricevos pli malgrandan parton de la produktaĵo.
Altebrilas ĉu vi scias, KIU poste decidos, kiu meritas kion? Ĉu dio? Ĉu la plej forta? Ĉu la plej lerta? Ĉu la plej respektema? ridulo.gif
Ekzistas demokrataj asembleoj (ekz. parlamentoj) kiuj povas decidi pri tio. Homoj povas ne ricevi tuj la tuton de sia salajro aŭ enspezo. Se li decidis kaŝi la malkvalitojn de siaj produktoj au la koston de sia aktiveco por la socio (ekz. cigaredoj kiuj estigas kancerojn kiujn la socio devas kuraci), la cetero de la mono iros por repagi tiun koston al la socio aŭ al la viktimoj.

Înapoi mai sus