前往目錄

Ĉu vi ŝatas la malvarmaj sezonoj?

貼文者: Uridium, 2013年9月20日

訊息: 12

語言: Esperanto

Uridium (顯示個人資料) 2013年9月20日下午11:45:58

Mi malamas printempo kaj somero.
La unua, ĉar mi estas alergia al multaj specoj da floroj ke kreskas en la kamparoj, mi ne povas eliri sen poŝtuko kaj ternas tre multe, nu mi ne povas ĝui de la bela tempo aŭ de la freŝa aero.

La dua, ĉar vere mi ne tre ŝatas la varmego, mi malamas senti ŝviton en mia frento aŭ sub miaj akzeloj kaj mi malamas la kulojn tipajn de tia sezono.

Hodiaŭ mi bicikletis en iu arbareta strato apud mia domo; la aĉaj floroj jam mortiĝis kaj la tre varman aeron malaperis, nur ĝusta temperaturo kaj bona etoso.

Definitive, mi preferas kuri aŭ labori ekstere aŭ bicikleti en frosta vetero, almenaŭ oni povas varmigi sin anstataŭ ŝviti!!

Mi amas la nebulon, mi amas la frostan pluvo, mi amas la neĝon ktp. mi tre ŝatus esti islandano (aŭ groenlandano)!

Ĉu vi konsentas aŭ vi pensas ke mi estas iom frenezulo por mia amo al frostigo lango.gif?

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年9月21日上午1:40:39

Mi mem preferas aŭtunon. La tagoj ne estas tro varmaj, sed la ĉielo estas ankoraŭ hela. Estas multe malpli poleno en la aero (la poleno ĝenas min pli ĉiu jaro).

Kvankam, mi malamegas neĝon. Do, mi ne ŝatas malfruan aŭtunon, ĉar ĝi ŝajnas jam tro vintra. Septembro estas bona, tamen. Ofte oktobro ankaŭ.

Annt (顯示個人資料) 2013年9月22日上午12:39:50

Mi samopinias. Somero estas tro varmega por mi. Mi antaŭĝuas malvarma vetero.

Kaj mi tre ŝatas neĝon!

iqlight (顯示個人資料) 2013年9月22日下午9:19:14

Ĝenerale mi ŝatas printempon kaj someron, mi ne ŝatas la malvarman veteron.
La neĝo estas bela en la montoj, en la arbaroj, sed en la urboj nur malhelpas la trafikon.

KaeMarie (顯示個人資料) 2013年9月23日上午1:58:42

Mi preferas aŭtuno. Ĝi ne estas tro varma o malvarma, kaj ĝi ne neĝo. Mi ne ŝatas neĝo!

Dominiczka (顯示個人資料) 2013年9月30日下午6:29:25

Mi preferas someron ridulo.gif Ĉefe pro somerferioj kaj mia naskiĝtagreveno. Aŭtunon mi tute ne ŝatas, oni devas ordigi korton de folioj, jam estas malvarme kaj mi devas iri al lernejo. Laŭ mi varma somero estas pli bona ol malvarma vintro ridego.gif

Paulinho (顯示個人資料) 2013年10月2日上午12:49:56

Mi preferas la someron. Kaj mi scias, ke la brazila vintro estas pli varma ol multaj someroj tra la mondo.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2013年10月8日下午5:07:05

Mi tre ŝatas malvarman veteron, sed mi ŝatas ĉiujn de la sezonoj.

Ankaŭ, se vi estas ĝenata de poleno, vi devas provi forlasi kelkajn grenojn (maizo, tritiko, ktp.) kaj eble lakto. (Rizo estas bona, tamen) Mi ĉiam devis preni tre fortajn "anti-histamines" ĝis antaŭ du jaroj, kiam mi forlasis grenojn, laktojn, (kaj aliaj alergiaj manĝaĵoj). Nun mi preskaŭ neniam ternas.

Eĉ se mi drinkas kelkajn bierojn mi sentas min malboneta. Kiam mi malforlasetas grenoj mi ekternas post unu-du semajnoj.

Nur miaj du cendoj okulumo.gif

Mustelvulpo (顯示個人資料) 2013年10月8日下午6:06:02

Mi ŝatas kaj la someron kaj la vintron. Mi ŝatas nagi en la lago proksime al mia urbo somere, kaj promeni sur ĝi vintre.

PEM71 (顯示個人資料) 2013年10月12日下午9:37:34

Kutime mi ŝatas ĉiujn sezonojn, kiam ili jam alvenis. Tamen, mi preferas printempon kaj someron, ĉar dum varmaj monatoj mi sentas pli libera. La medio ĉirkaŭ mi estas agrabla, kaj ne devigas min pasigi longan tempon en konstruaĵoj. Vintre mi ne povas legi librojn en parkoj aŭ ĝardenoj. Tio signifas, ke mi devas elspezi monon en kafejoj, kie oni legas pli komforte. ridulo.gif

回到上端