Mesaĝoj: 70
Lingvo: Esperanto
dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-06 16:48:18
fstphane:Kiel vi mem vidis, la vorto "alies" estas evitinda, do ne ĝusta. Pardonu mian eraron! Mi volus skribi: Konklude oni ne povas apogi sin sur fortoj de aliaj homoj, nur sur la niaj!"dobri:Vi tutcerte pravas! Nun la lasta frazo devus soni alimaniere:Bonvolu pardoni al mi tiun gramatikan demandon.
Konklude oni ne povas apogi sin sur alies fortoj, nur sur la niaj!
Ĉu *alies* estas oficiala vorto ? Legu aŭ relegu La Detala Gramatiko de Esperanto 11.17,mi petas.( ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?)
morico (Montri la profilon) 2013-novembro-06 22:26:31
Oni povas klare vidi kvin ĉefajn potencajn kriteriojn kaj tri ĉefajn lingvajn kriteriojn.
La ĉefaj potencaj kriterioj estas :
1, 2- La nombro de parolantoj en unua kaj dua lingvo.
3- La statuto de ŝtata aux nacia lingvo en pluraj nacioj.
4- La nombro de tradukaĵoj de kaj al la lingvo
5- La parto de Interreto por ĉiu lingvo en %.
Ĉina lingvo estas unua por la kriterio 1, angla por la kriterioj 2 gxis 5.
Multe da ĵurnalistoj kaj lingvosciencistoj diras ke angla lingvo estas nun mondlingvo.
Tamen aliaj lingvosciencistoj diras ke tio ne estas vero.
1,2-Nur 5% parolas anglan kiel unua lingvo kaj 1 gxis 5% maksimume bone ĝin parolas kiel dua lingvo.
3- Multe da ŝtatoj estas tre malgrandaj. En Barato angla estas ŝtata ligvo jam de pli ol cent jaroj. Tamen 90% de logxantoj ne parolas aux tre malbone la anglan.
4- La nombro de tradukaĵoj povas kreski tre rapide kun Interreto.
5- La parto de angla lingvo malkreskas ĉiun jaron en % sur Interreto.
morico (Montri la profilon) 2013-novembro-06 22:32:35
Tri aliaj lingvaj kriterioj estas pli gravaj por la estonteco :
1- Internacieco en la strukturo de la lingvo
2- Neŭtreco kaj justeco. Internacia lingvo povas esti nek tiu de imperio, nek tiu de nur ĉefa klaso.
3- Facileco : la Ilo devas esti regula, simpla, klara por esti pontolingvo kaj por ĉesigi militojn per klaraj diplomataj kontraktoj . La Ilo devas ankaux faciligi lernadon de aliaj lingvoj.
La granda rusa verkisto Leo Tolstoi deklaris : « Tiel malgrandaj estas la oferoj, kiuj ĉiu homo el nia moderna mondo devos trudi al si por lerni Esperanton, kaj tiel grandaj la profitoj atingeblaj, ke neniu povas sin deteni de tiu lernado »
Tial esperanto progresis kaj progresos la plej rapide el cxiuj.
morico (Montri la profilon) 2013-novembro-06 22:52:53
vicentesales:La personoj ne volas alian religion.Vincent, mi estas ateista. Esperanto ne estas religio!!!!! Tio estas NEŬTRA LINGVO. Neniu homo estas perfekta. Nur por kreski, internacia lingvo devas esti ankaŭ facila, do stabila. La strukturo de esperanto estas tre logika. Eble kelkaj homoj uzas Esperanton por kreskigi religion, sed tio ne estas Esperanto.
La diigado ke esperantistoj faras de Zamenhof kaj la perfekteco kiu ili konsideras de la lingvo estas afero kiu antipatias la personoj.
Zamenhof volis pacon. Oni ne povas ĝin riproĉi al li. Pli ol 100 milionoj da homoj estis mortigitaj de la militoj de post 100 jaroj.
cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-07 22:17:32
Ĉu paco estas formo de milito ?
Dolz (Montri la profilon) 2013-novembro-08 21:40:45
morico (Montri la profilon) 2013-novembro-11 22:44:32
"La literoj ĉapelitaj estas tro malsamas al aliaj. Ĝi ne helpas al fameco de esperanto."
Estas laŭ mi eta problemo. La h povas esti uzata. Ch, sh estas kiel en angla.
U povas esti uzata anŝtataŭ ŭ. Kelkaj personoj uzas w anŝtataŭ ŭ sed ne estas Fundamento.
ĥ estas tre malmulte uzata (kh en angla, franca, ch germana, j hispana, x rusa)
Restas ĝ aŭ gh kaj ĵ aŭ jh.
Multe da lingvoj havas nelatinajn alfabetojn (1/2 de la monda loĝantaro).
La avantaĝo (unu letero= unu sono) estas multe pli grava ol la kosto en horoj de la lernado.
Komparu la FONETIKON de angla lingvo (EN) kaj de esperanto(EO)
ALPHABET EN: non-phonetic (46 phonemes, 20 vowels);
EO: phonetic with 28 letters
PRONUNCIATION EN: chaotic, elusive, impossible to standardize
EO: each letter is pronounced and always represents the same sound
STRESS EN indefinable, determined by usage; no standard can be established
EO always on the penultimate syllable.
De: "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", Dr John C. Wells; professor of English language phonetics at University College London.
morico (Montri la profilon) 2013-novembro-11 23:14:44
Chu vi jam rimarkis ke kiuj pacon volas ĉiam finfine militas ? Kaj kiam ne plu bezonas militi ili deziras pacon (sed daŭre kaŝe militas...)La paco estas nek pacismo nek milito. La risko de atoma milito ŝanĝis la problemon. Ni devas distingi militojn de atako kaj militojn de defendo. La imperiistaj grupoj komencas ofte la militojn. Multe da militoj estis finitaj de la diplomacio. La popoloj volas ĉesigi la militojn.La ĉefa problemo de la monda loĝantaro estas daŭra kreskaĵo.
Ĉu paco estas formo de milito ?
sudanglo (Montri la profilon) 2013-novembro-19 12:56:34
Tio, kio estus malĝusta estus konsideri ĝin kunmetitaĵon de ali kaj -es, do rajtigante ĉiean uzon en la kreo de vortoj kiel Zamenhof-es, aŭ mi-es.
Rilate la originalan demandon, la afero estas ke neniu scias kio malhelpas la grandskalan disvastiĝon de Esperanto. Se oni scius, la problemo estus jam solvita.
Mi suspektas ke la bremsilo estas psikologia. Iel la publiko malfidas la koncepton de artefarita lingvo, aŭ lingvon kiu ne estas uzata de komunumo en certa geografia parto de la mondo por ĉiutagaj bezonoj.
La angla lingvo, cetere, ne estas tiel malfacila. Eĉ infanoj povas lerni ĝin. Aliflanke, ŝajne, nur plenkreskuloj lernas Esperanton, do la lingvo devas esti tro malfacila por infanoj.
yyaann (Montri la profilon) 2013-novembro-19 13:38:16
sudanglo:La angla lingvo, cetere, ne estas tiel malfacila.Mi tute konsentas. Tiurilate, ĉu vi povus klarigi al mi, kiel oni scias en la angla, kiam ĉu /ɒ/, ĉu /əʊ/, ĉu /ɔ/, ĉu /ʌ/ estas la bona elparolo de la angla o-litero? Malfacilas al mi memori la regulojn de la lingvoj tro facilaj.