ورود به محتوا

Esperanto, oficiala lingvo en la Eŭropa Unio

از cellus, 16 اکتبر 2013

پست‌ها: 47

زبان: Esperanto

cxevino (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2013،‏ 15:14:17

Se via monujo plenplenas, desplibone!

Mi vidas ke Litovio estas geografie centreuropa sed politike estas du blokoj, kiuj pro politikaj kialoj (ĉefe okcidentaj) pli kaj pli aliflankiĝas unu de l'alia... Se tiu tendenco pliakriĝos tiam Litovio troviĝos apud nova berlina muro, kaj ĝia nura elekto restos ĉu unu ĉu alia flanko de la muro...

vincas (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2013،‏ 20:48:27

cxevino:Se via monujo plenplenas, desplibone!
Nu mia monujo ne estas plenplena, sed nun mi havas pli da mono ol kiam Litovio ne estis membro de EU.

cxevino:Mi vidas ke Litovio estas geografie centreuropa sed politike estas du blokoj, kiuj pro politikaj kialoj (ĉefe okcidentaj) pli kaj pli aliflankiĝas unu de l'alia... Se tiu tendenco pliakriĝos tiam Litovio troviĝos apud nova berlina muro, kaj ĝia nura elekto restos ĉu unu ĉu alia flanko de la muro...
Vi bone pensas. Eblas esti nur ĉe unu flanko. Kaj Litovio jam delonge elektis esti en EU.

La saman elekton ĉu esti en EU aŭ esti en Azia unio (Unio de doganoj) havas Ukraino, Moldavo, Kartvelio.

Jes, tiu aliflankiĝo de blokoj estas, sed por tio ĉefe ne kulpas Okcidento.

Urho (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2013،‏ 21:09:36

vincas:…havas Ukraino, Moldavo, Kartvelio.
Eble vi celis "…havas Ukrainio, Moldavio, Kartvelio.", ĉu?

vincas (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2013،‏ 21:32:37

Urho:
vincas:…havas Ukraino, Moldavo, Kartvelio.
Eble vi celis "…havas Ukrainio, Moldavio, Kartvelio.", ĉu?
Jes :]

cxevino (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2013،‏ 23:12:13

Kio estas Kartvelio ?

Tjeri (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2013،‏ 5:56:12

PIV
reta vortaro
povas helpi vin....

vincas (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2013،‏ 9:38:41

jismith1989:Teorie, la afero estas ke malmultaj homoj havas multe da persona sperto de ĝi, malproksime en Bruselo.
Ĉu nuntempe gravas iuj malproksimecoj?

cxevino (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2013،‏ 21:29:52

cxevino:Kio estas Kartvelio ?
Kio estas Kvartelio ?

Tjeri (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2013،‏ 6:01:56

PIV
reta vortaro
povas helpi vin.... se vi senerare skribas la vorton kartvelio

cxevino (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2013،‏ 11:21:03

Ha! Gruzio!

بازگشت به بالا