Contribuții/Mesaje: 14
Limbă: Esperanto
fajrkapo (Arată profil) 17 octombrie 2013, 12:31:42
Ekzemple, kiam iu iras tre malrapide, oni diras ke "va pisando huevos" tio estas "iri tretante ovojn"...mi ne scias kial (sed certe estas iu klarigo).
Alia estas kiam iu iras tre rapide, do, oni diras ke tiu iras "cagando leches": fekante laktojn, aŭ "echando humo": ĵetante fumon, tiu lasta sencas pli.
Ovoj kaj laktoj, estas vere komikaj...
raevan (Arată profil) 31 octombrie 2013, 01:04:25
vincas (Arată profil) 31 octombrie 2013, 09:51:15
vidas vandenis:Pendigi makaronion al iu oreloj - paroli malveron kvazaŭ veron, mensogi.Mi ne scias vere, sed laŭ mi ĉi tiu diraĵo estas korektinda, ĉar eble ĝi estas fremda por litova lingvo. Indas diri - blovi (spirigi) nebulon en la okuloj.
Anno (Arată profil) 31 octombrie 2013, 11:03:46
fajrkapo (Arată profil) 31 octombrie 2013, 11:49:14
Anno:En Pollando ni uzas similan frazon "pendigi makaronion al iu oreloj" - "nawijać makaron na uszy".Pardonu, ĉu ne estus "pendigi makaroniojn al ies oreloj"?
Anno (Arată profil) 31 octombrie 2013, 12:27:49
fajrkapo (Arată profil) 31 octombrie 2013, 15:00:29
Anno:Temas pri pluralo? Mi neniam aŭdis, ĉiam mi nur makaronio en singularo - "makaron". Kaj kompreneble, povas esti al ies oreloj, dependas de frazo.Ne, temis pri ies oreloj (en la hispana ni uzas ĉiam pluralon por makarono, do mi metis ĝin antaŭ, sed la mesaĝo estis pro ies , ne pro la makarona pluralo)
Balbutanto (Arată profil) 5 noiembrie 2013, 17:21:13
emukah (Arată profil) 6 noiembrie 2013, 23:58:08
raevan:Unu de mia favorata Aŭstraliano terminoj estas "Budgie smugglers" (melopsitako kontrabandistoj) kiu aludas al naĝkostumeto por virojn.Tia ĝoja mi aŭdis malofte. Mi importos al Germanio tiun nocion "Wellensittichschmuggler".
Kaj kion oni vidas super la melopsitako kontrabandisto? Kokidaĵo-tombejo - estas germana nocio por dika ventro.
fajrkapo (Arată profil) 7 noiembrie 2013, 07:49:58
"Pueden más dos tetas que dos carretas":
"Estas pli povaj du mamoj ol du ĉaroj"