Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj
של codesito, 21 באוקטובר 2013
הודעות: 106
שפה: Esperanto
codesito (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2013, 10:58:17
Nile:Ni homaranoj estas senmetafore kuzoj de la ĉimpanzoj, la katoj, la reptilioj, la kraboj, kaj tiel plu.Ĉu vi volas diri ke por vi estas la samo krabo kiel via instruisto de esperanto?
raffadalbo (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2013, 11:07:44
pdenisowski:Ne forgesu ke homa DNA kaj banana DNA 50% samas.Sekve, ni estas kuzoj de la bananoj, ĉu?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
codesito (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2013, 11:09:19
pdenisowski:Homoj estas 70% akvo kaj bananoj estas 80%, do ni devus diri ke, pli ol kuzoj, bananoj kaj ni estas la sama afero. La muŝoj estas dinosaŭroj, la aviadiloj estas trajnoj, la obamo estas leo messi, saturno estas urano kaj mi estas via patrino.Stefano888:Kuzoj havas la samajn geavojn. Neniu el miaj avinoj naskis simiojn. Tial, estas neniuj simioj en mia familio.Ne forgesu ke homa DNA kaj banana DNA 50% samas.
Tamen, ĉimpanzoj havas 98% el la sama DNA kiel homoj. Ili estas homsimioj same kiel ni.
ligilo
Stefano888 (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2013, 16:36:08
pdenisowski:Mi ne sciis tion. Ĉiun fojon, kiun mi manĝas bananon, mi manĝas duonon da homa DNA. Mi ŝatas bananojn!Stefano888:Kuzoj havas la samajn geavojn. Neniu el miaj avinoj naskis simiojn. Tial, estas neniuj simioj en mia familio.Ne forgesu ke homa DNA kaj banana DNA 50% samas.
Tamen, ĉimpanzoj havas 98% el la sama DNA kiel homoj. Ili estas homsimioj same kiel ni.
ligilo
Nile (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2013, 21:16:44
Stefano888:Kuzoj havas la samajn geavojn. Neniu el miaj avinoj naskis simiojn. Tial, estas neniuj simioj en mia familio.Mi serĉis tiu vorto(kuzo) en iuj vortaroj kaj mi lernis, ke "kuzo" ne signifas la angla "cousin". En la angla, se oni havas iu sama praulo kiel persono, tiu persono estas onia "cousin". Sed en Esperanto, onia kuzo havas iu samajn avojn.
Tamen, ĉimpanzoj havas 98% el la sama DNA kiel homoj. Ili estas homsimioj same kiel ni.
Sekve, aliaj simioj ne estas kuzoj de ni, sed ni estas simioj.
REDAKTO: Ambaŭ el viaj avinoj estas simioj, kaj ili sole naskis simiojn. Vi estas simio.
mihxil (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2013, 21:18:55
Nile:Efektive, kaj tial la avinoj de Stefano naskis nur simiojn, kaj lia familio ekzistas el nur simioj. Homoj ja estas simioj...Stefano888:Kuzoj havas la samajn geavojn. Neniu el miaj avinoj naskis simiojn. Tial, estas neniuj simioj en mia familio.Mi serĉis tiu vorto(kuzo) en iuj vortaroj kaj mi lernis, ke "kuzo" ne signifas la angla "cousin". En la angla, se oni havas iu sama praulo kiel persono, tiu persono estas onia "cousin". Sed en Esperanto, onia kuzo havas iu samajn avojn.
Tamen, ĉimpanzoj havas 98% el la sama DNA kiel homoj. Ili estas homsimioj same kiel ni.
Sekve, aliaj simioj ne estas kuzoj de ni, sed ni estas simioj.
Stefano888 (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2013, 19:54:26
"Vertebrulo de tre diversaj grandoj, plej simila al homo, tre lertmova tre imitema k inteligenta" -- p. 429
La difino de homo en la sama vortaro estas:
"Dumana mamulo, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco k parolkapablo (homo sapiens)" -- p. 176
Estas du specioj de la gorilo: gorilla gorilla kaj gorilla beringei. La genro de la goriloj estas gorilla. Ĝi ne estas homo.
Estas du specioj de ĉimpanzoj: pan troglodytes kaj pan paniscus. La genro de la ĉimpanzoj estas pan. Ĝi ne estas homo.
Estas tri specioj de orangutanoj: pongo pygmaeus, pongo abelii, kaj pongo hooijen. La genro de la orangutano estas pongo. Ĝi ne estas homo.
La difino de kuzo en la Plena Vortaro estas:
"Filo de onklo aŭ onklino." -- p. 278
La difino de onklo estas, laŭ ĉi tiu vortaro:
"Frato de patro aŭ fratino." -- p. 241
La difino de onklino, laŭ la sama vortaro, estas:
"1 Fratino de patro aŭ patrino. 2 Edzino de onklo." -- p. 241
Mi rimarkis ke tiu ĉi vortaro ne inkluzivis la edzo de fratino de patro aŭ patrino en la difino de onklo, sed la vortaro en ĉi tiu retejo ja inkluzivas tian personon en sia difino de onklo.
Laŭ la Plena Vortaro, simio estas "plej simila al homo." Esti simila al homo ne signifas esti homo.
Ĉiaokaze, ĉiuj el miaj parencoj estas homo sapiens. Do, ili estas homoj. Neniuj el ili estas goriloj, ĉimpanzoj, aŭ orangutanoj. Tial, ili ne estas simioj.
mihxil (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2013, 20:02:40
Stefano888:Simio signifas...Vi povas per vortaraj difinoj klopodi montri ke vi ne estas simio, sed la biologia fakto restas ke ĉiuj homoj estas membroj de la klado de la simioj.
Kompreneble ja eblus difini la vortojn tiel ke 'simioj' ne inkluzivas la homojn, sed tio de el biologia starpunkto simple ne multe sencohavas.
Nile (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2013, 22:41:19
Lernu principan taksonomion.
Mi finintas.
REDAKTO: Mia mesaĝo centa! . . . Eble.
Stefano888 (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2013, 02:23:49
mihxil:Vi kreas novan signifon por la vorto simio. Tiu signifo estas fremda al Esperanto-vortaroj.Stefano888:Simio signifas...Vi povas per vortaraj difinoj klopodi montri ke vi ne estas simio, sed la biologia fakto restas ke ĉiuj homoj estas membroj de la klado de la simioj.
Kompreneble ja eblus difini la vortojn tiel ke 'simioj' ne inkluzivas la homojn, sed tio de el biologia starpunkto simple ne multe sencohavas.
Simioj kaj homoj estas homsimioj, sed homoj ne estas simioj kaj simioj ne estas homoj. Hundo ne estas lupo. Kato ne estas leono. Serpento ne estas angilo.