Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj
od uživatele codesito ze dne 21. října 2013
Příspěvky: 106
Jazyk: Esperanto
codesito (Ukázat profil) 29. října 2013 9:42:27
Stefano888:Eble vi ankaŭ ne estas mamulo! vi nur estas homo, dankon al la dia amo. gratulojn!mihxil:Vi kreas novan signifon por la vorto simio. Tiu signifo estas fremda al Esperanto-vortaroj.Stefano888:Simio signifas...Vi povas per vortaraj difinoj klopodi montri ke vi ne estas simio, sed la biologia fakto restas ke ĉiuj homoj estas membroj de la klado de la simioj.
Kompreneble ja eblus difini la vortojn tiel ke 'simioj' ne inkluzivas la homojn, sed tio de el biologia starpunkto simple ne multe sencohavas.
Simioj kaj homoj estas homsimioj, sed homoj ne estas simioj kaj simioj ne estas homoj. Hundo ne estas lupo. Kato ne estas leono. Serpento ne estas angilo.
mihxil (Ukázat profil) 29. října 2013 17:00:13
Stefano888:Vi kreas novan signifon por la vorto simio. Tiu signifo estas fremda al Esperanto-vortaroj.Mi ne kreis tion. Jen cito el vikipedio:
wikipedio:La homo evoluis el la homedo antaŭ malmultaj milionoj da jaroj, kaj ni estas speco de homedo kaj simio.Mi ja konfesus ke ofte en normala parolo 'simio' ne inkluzivus homojn, sed la biologia termino 'simio' ja inkluzivas.
Pluraj el viaj ekzemploj estis cetere fuŝaj.
Stefano888 (Ukázat profil) 18. prosince 2014 22:07:31
mihxil (Ukázat profil) 18. prosince 2014 23:45:14
Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!Ĝi ne estas fakto. Estas multaj simioj kiuj havas aliajn nombrojn. Rezusoj ekzemple havas 42. Tute ne estas tiel ke simioj laŭdifine havu 48 da.
Aldone estas fakto ke la enhavo de la unu kromosomo en homoj estas tre simila al la enhavo de du kromosomoj ĉe aliaj grandaj simioj kiel ĉimpanzoj. Estas evidente ke temas pri kromosom-kungluiĝo.
Kion ekzakte vi volis sugesti?
Lakiro (Ukázat profil) 20. prosince 2014 22:07:15
Ĉu korniko kaj struto estas kuzoj?
vejktoro (Ukázat profil) 24. prosince 2014 7:31:18
Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!Singardemu.
Kio de la ekstra kromosomo je down-sindromo? Ĉu iu restas ankoraŭ homo? Certe.
klaku
maratonisto (Ukázat profil) 24. prosince 2014 15:42:03
Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!La ĉimpanzoj, niaj plej proksimaj parencoj havas 48 ĥromosomojn. La komuna antaŭulo de ĉimpanzo kaj homo havis 48 ĥromosomojn. Kiu scias, kiam reduktis la kvanto de ĥromosomoj ĉe homo?
vejktoro (Ukázat profil) 25. prosince 2014 4:33:17
maratonisto:Interesa.Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!La ĉimpanzoj, niaj plej proksimaj parencoj havas 48 ĥromosomojn. La komuna antaŭulo de ĉimpanzo kaj homo havis 48 ĥromosomojn. Kiu scias, kiam reduktis la kvanto de ĥromosomoj ĉe homo?
Ĉi tiu ĥromosomo afero estas stranga. Me trovis tiun liston je Wikio (angle). Ni havas la saman nombron da ĥromosomojn kiel sorto de antilopo - 46.
Kaj la ĉimpanzoj egalas terpomoj ĥromosome!
Terpomo jes.
Mi konjektas ke ni ne povas uzi tiujn faktojn por determini kuzecon.
Vinisus (Ukázat profil) 25. prosince 2014 17:56:10
maratonisto (Ukázat profil) 26. prosince 2014 12:36:01
Vinisus:Ankaŭ ekestas hibridoj. mulo estas duonĉevalo kaj duonazeno.Ĉu ĉevaloj kaj azenoj havas la saman kvanton de ĥromosomoj?
Mi jam scias: azeno 62, ĉevalo 64.