Į turinį

Ĉu la chimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj estas homoj? Kaj 2

codesito, 2013 m. spalis 24 d.

Žinutės: 20

Kalba: Esperanto

jismith1989 (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 3 d. 00:17:05

Nile:
codesito:
goli:Homo estas estaĵo de specio Homo sapiens. Simioj ne estas Homo Sapiens. Do ili ne estas homoj, sed estas la plej similaj al ni. Simple ĉi tie.
Mi pensas ke vi dormetis kiam vi studis en la lernejo pri la evoluado. Relegu viajn librojn pri naturscienco.
Tio estas preskaŭ ĝusta.
Aliaj membroj de la Homo genro estas ankaŭ homoj.
Ĉiuj homoj estas simioj.
Jes, ĉiu homo estas simio, sed ĉiu simio ne necese estas homo.

Ĉiukaze mi pensas, ke neniu traktus ĉimpanzojn ekzakte kiel homojn. Se ili devas havi rajtojn homajn, kion simioj rajtus?

codesito (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 3 d. 16:09:58

jismith1989:
Nile:
codesito:
goli:Homo estas estaĵo de specio Homo sapiens. Simioj ne estas Homo Sapiens. Do ili ne estas homoj, sed estas la plej similaj al ni. Simple ĉi tie.
Mi pensas ke vi dormetis kiam vi studis en la lernejo pri la evoluado. Relegu viajn librojn pri naturscienco.
Tio estas preskaŭ ĝusta.
Aliaj membroj de la Homo genro estas ankaŭ homoj.
Ĉiuj homoj estas simioj.
Jes, ĉiu homo estas simio, sed ĉiu simio ne necese estas homo.

Ĉiukaze mi pensas, ke neniu traktus ĉimpanzojn ekzakte kiel homojn. Se ili devas havi rajtojn homajn, kion simioj rajtus?
La homo preskaŭ eksterminis la grandajn simiojn, ekz. nur 6000 orangutanojn survivas. Mi pensas ke la solan rajton kiun ili volas estas la rajto "vivi".

Paulinho (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 3 d. 21:27:55

Ne.

jismith1989 (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 3 d. 21:34:59

codesito:La homo preskaŭ eksterminis la grandajn simiojn, ekz. nur 6000 orangutanojn survivas. Mi pensas ke la solan rajton kiun ili volas estas la rajto "vivi".
Povas esti, sed mi timi ke ni ne donos al ili tiun rajton, escepte en bestoĝardenoj kaj aliaj ĉirkaŭaĵoj kontraŭnaturaj.

codesito (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 10:27:12

Paulinho:Ne.
kial ne? la homoj jam eksterminis milojn da specioj, kial vi ne volas ke tiuj simpatiaj simioj survivos? Se ni eksterminas niajn plej proksimajn biologiajn parencojn, tio ne faros la politikajn, religiajn, filozofiajn kaj aliajn homajn instituciojn plenaj je digneco pli dignaj.
aldone, eksterminante senkompate la simiojn kaj aliajn speciojn de bestoj kaj plantoj, la homo situas sin en epoko de pura survivado, en kiu nia ekzistado apenaŭ estos ebla.

Nexar (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 9 d. 21:02:35

codesito:
goli:Homo estas estaĵo de specio Homo sapiens. Simioj ne estas Homo Sapiens. Do ili ne estas homoj, sed estas la plej similaj al ni. Simple ĉi tie.
Mi pensas ke vi dormetis kiam vi studis en la lernejo pri la evoluado. Relegu viajn librojn pri naturscienco.
Se vi responadas al ĉiuj kiel tiel. Eble vi jam decidis la respondon de via demando...

Zato (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 10 d. 12:55:38

Mi sentas, ke chimpanzoj, goriloj, orangutanoj, homoj kaj delfenoj estas kiel aliaj bestoj.

codesito (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 10 d. 18:49:32

Zato:Mi sentas, ke chimpanzoj, goriloj, orangutanoj, homoj kaj delfenoj estas kiel aliaj bestoj.
Jes, ni devas respekti ĉiujn vivaĵojn, kaj ĉesi esti la "freneza simio" kiu detruas ĉion.

codesito (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 10 d. 19:06:58

Nexar:
codesito:
goli:Homo estas estaĵo de specio Homo sapiens. Simioj ne estas Homo Sapiens. Do ili ne estas homoj, sed estas la plej similaj al ni. Simple ĉi tie.
Mi pensas ke vi dormetis kiam vi studis en la lernejo pri la evoluado. Relegu viajn librojn pri naturscienco.
Se vi responadas al ĉiuj kiel tiel. Eble vi jam decidis la respondon de via demando...
Ĉu vi instruas al aliaj homoj kiel ili devas respondi, aŭ nur kritikas ilin?

Paulinho (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 10 d. 19:44:51

En Esperanto mi nur vidis la vortojn "homo" kaj "homa" uzatajn por signifi la specion kiu konstruas nukleajn armilojn. Uzante en la scienca signifo, por ia genro "homo" estas klare, ke ekzistas pluraj specioj de la genro "homo", kaj la Homo sapiens estas nur unu inter aliaj. Sed ni reproduktiĝas aparte, do estas aparta specio eĉ el biologia vidpunkto. El la filozofia vidpunkto plu. Konkreta ekzemplo: Homo sapiens estis minaco al aliaj specioj. Ili tamen ne scias tion kaj daŭre agas en la sama maniero. Ni estas la intencanta specio, do ni estas devigataj savi ilin aŭ ili malaperos.

Atgal į pradžią