შეტყობინებები: 21
ენა: Esperanto
Ondo (მომხმარებლის პროფილი) 20 ნოემბერი, 2013 13:22:24
Rejsi:Kie oni povas trovi ĉi tiun oficialan aldonon, pri kiu vi parolas?Ĝian enhavon vi povas trovi praktike nur en niaj nunaj vortaroj. Pluraj vortaroj indikas oficialecon de radiko per ia signo.
En la Reta Vortaro antaŭ la kapvorto estas signo, kiu montras la staton de ĝia oficialeco: estas steleto por la vortoj, kiuj troviĝas jam en la Fundamento (vidu ekzemple la vorton kuniklo). Ĉe la poste aldonitaj oficialaj vortoj estas superskribita numero de la koncerna Oficiala Aldono (vidu ekzemple la vorton biciklo, aldonita en la 1-a Oficiala Aldono, en 1909, aŭ aidoso el la 9-a OA 2007).
En Plena Ilustrita Vortaro kaj en vortaro.net estas iomete alie. Tie simila aperas steleto antaŭ la Fundementaj vortoj, sed la numero de OA estas indikita per superskriba numero post la radiko, antaŭ la finaĵo.
Se mankas tiaj indikiloj en la vortaroj, la koncerna vorto estas neoficiala, do ne aperas en la Fundamento kaj ankaŭ ne estas poste aldonita de la Akademio. Tiaj estas ekzemple la vortoj "tajfuno" kaj "tifono", pri kiuj ni nun parolas.
Scio pri la oficialeco estas utila, ĉar oni povas esti certa, ke la oficialigita vortoj troviĝas en diverslingvaj vortaroj, estas tiel vaste konataj kaj rekomendindaj. La plej novaj Oficialaj Aldonoj okazis en 1974 (8-a OA) kaj 2007 (9-a OA).
Urho (მომხმარებლის პროფილი) 21 ნოემბერი, 2013 15:11:17
En la paĝaro de Akademio de Esperanto estas Akademia Vortaro (oficialaj kaj Fundamentaj lingvoelementoj; Baza Radikaro Oficiala) por fari apartajn serĉojn de radikoj.
Vi povas uzi asteriskon (*) kaj demandosignon (?) kiel ĵokersigno en serĉokampo de la vortaro, ekzemple fin*, l*n, *iu, ?iu ktp.
Se vi ne povas tajpi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto, bv. uzi x-sistemon.
Legu pli ĉe Klarigoj pri la Akademia Vortaro.
raffadalbo (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2013 19:13:01
Francestral:En ReVo, "tifon/o [1]" ne signifas ke tifono estas en la 1a oficiala aldono.Vi pravas - mi eraris.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
raffadalbo (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2013 19:26:36
Urho:En la paĝaro de Akademio de Esperanto estas Akademia Vortaro (oficialaj kaj Fundamentaj lingvoelementoj; Baza Radikaro Oficiala) por fari apartajn serĉojn de radikoj.Mi ne konis tiun ligilon, kiu estas tre interesa.
Kaj mi malkovris tie ke la 1.a oficiala aldono enhavas la vorton "uragano".
Do nova demando estas: ĉu vere ni devas uzi du vortojn por uragano-tifono/tajfuno? Kial ne nur uragano pri ambaŭ? Eble nur la historio de la lingvoj kreis tiun malsamecon, ĉar huracan estas vorto de iu lingvo kariba, kaj daaih fūng estas vorto de la kantona lingvo (ankaŭ ĉeestas typhon en la malnova greka).
Francestral (მომხმარებლის პროფილი) 26 ნოემბერი, 2013 20:40:49
raffadalbo:Kaj mi malkovris tie ke la 1.a oficiala aldono enhavas la vorton "uragano".Laŭ PIV:
Do nova demando estas: ĉu vere ni devas uzi du vortojn por uragano-tifono/tajfuno? Kial ne nur uragano pri ambaŭ?
Uragano signifas "fortega vento, de grado 12 en la Boforta skalo".
Ciklono signifas "kirloventego, kirla uragano, ofte kun suprensuĉa forto".
Tajfuno signifas "ciklono, kiu okazas en la Ĉiniaj maroj inter Majo k Nov.".
Uragano estas en 1OA (1a Oficiala Aldono).
Ciklono estas en 2OA.
Tajfuno estas neoficiala.
Uragano kaj ciklono estas oficialaj kaj havas ne saman signifon. Do ambaŭ estas utilaj. Male, mi pensas ke tajfuno estas preskaŭ senutila.
AmbreKokiyas (მომხმარებლის პროფილი) 5 დეკემბერი, 2013 12:56:53
Tio povas esti utila.
Bernadox (მომხმარებლის პროფილი) 10 ოქტომბერი, 2014 04:49:57
Urho:Oficialeco ktp. de radikoBv. tamen noti, ke la "Akademia Vortaro" (AV) plurrilate estas malfidinda. Prefere uzu la "Berlinan Komentarion pri la Fundamento de Esperanto" (BK), senkoste elŝutebla en formo de du pdf de http://www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm. La "Vortaro Oficiala" (VO), t.e. ĉiuj oficialaj elementoj de la F-to kaj la Oficialaj Aldonoj, troveblas en la dua volumo BK II.
En la paĝaro de Akademio de Esperanto estas Akademia Vortaro (oficialaj kaj Fundamentaj lingvoelementoj; Baza Radikaro Oficiala) por fari apartajn serĉojn de radikoj.
Bernadox (მომხმარებლის პროფილი) 13 ოქტომბერი, 2014 19:22:35
Francestral:Uragano kaj ciklono estas oficialaj kaj havas ne saman signifon. Do ambaŭ estas utilaj. Male, mi pensas ke tajfuno estas preskaŭ senutila.La kriterio "utila" prave estas eksterfundamenta, ĉar ĝi ne estas rekte aplikebla. Oni devas unue difini "utila por kiu en rilato al kio". Se iu volas verki eseon pri la diversaj ventoj en diversaj regionoj de la mondo, li kompreneble bezonas la precizajn nomojn.
La vorto tajfuno estas tute bona Esperanto, ĉar ĝi estas "vorto fremda" en la senco de la 15a Regulo de la Fundamenta Gramatiko. Tial ĝi ne bezonas oficialigon kaj ĉiu povas uzi ĝin jam nun.
Rim.: Dum 12 horoj erare mankis "ne" en la lasta frazo, kio inversigis la celitan sencon. Pardonu.
akueck (მომხმარებლის პროფილი) 14 ოქტომბერი, 2014 18:02:38
AmbreKokiyas:Mi nur respondas por diri ke la listo de vortoj de la oficialaj aldonoj lireblas chi tie: http://www.akueck.de/oleo.htmDankon por la afabla atentigo pri OLEO. Bonvole notu, ke en ghi tamen ne estas la vortoj oficialigitaj en la 8a kaj 9a Oficialaj Aldonoj, char redonoj de tiuj dokumentoj jam tiam trovighis rete. Krome en OLEO ne estas redonoj de la tradukoj en la rusan.
Tio povas esti utila.
Simple dirite: OLEO estas tre kompakta BK II de la antau-BoKo-a epoko
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
yugary (მომხმარებლის პროფილი) 16 ოქტომბერი, 2014 03:54:15
Esperantst:Nu, oni demandu sin, ĉu eventuale nek tifono, nek tajfuno estas taŭga vorto en Esperanto. Finfine temas pri tropika ŝtormego. La ununura diferenco inter la tifono, uragano, ciklono estas, ke temas pri ŝtormego, kiu aperas en alia mondoparto. Ĉu oni do havu diversajn nomojn por la sama afero? Se oni volus detaligi en kiu regiono ekestis la koncerna ŝtormego ankaŭ eblus diri: pacifika ŝtormego (aŭ uragano). atlantika ŝtormego (aŭ uragano).Prave! Kial ne unuigi la uzadon? Mi opinias ke estus bone uzi nur la vorton "ciklono".