Tin nhắn: 7
Nội dung: Esperanto
erinja (Xem thông tin cá nhân) 19:35:53 Ngày 20 tháng 11 năm 2013
Mi scias nenion pri tia muziko; tamen mia najbaro lastatempe diris al mi, ke kiam li venontfoje faros voĉan muzikon, eble tio povus esti kun Esperanto-teksto. Li ne estas esperantisto, kaj ŝajne pensis pri tio pure el komerca vidpunkto (pli da aĉetantoj por lia muziko! tio estas interesa en si mem, ke oni interesiĝas pri Esperantistoj, kiel komunumo al kiu oni povus vendi aferojn). Mi diris al li ke mi ne certas, ĉu multege da esperantistoj aĉetus, ĉar ni estas malgranda komunumo, sed mi pensis ke mi prefere turnu min al la komunumo mem. Ĉu vi pagus por tia muziko en Esperanto? Ŝajne li vendas la muzikon per iTunes.
jismith1989 (Xem thông tin cá nhân) 19:45:54 Ngày 20 tháng 11 năm 2013
---
Nu, mi ne aŭskultas tian ĉin muzikon honeste. Sendube ja aliuloj.
makis (Xem thông tin cá nhân) 01:51:18 Ngày 23 tháng 11 năm 2013
Tamen, mi pensas ke ni bezonu pli bonajn esperantajn muzikojn. Do, se via amiko havas kaj kapablon kaj ilojn, mi pensas ke li devu fari ĝin!
horsto (Xem thông tin cá nhân) 00:55:33 Ngày 24 tháng 11 năm 2013
erinja:Por mi nek la lingvo nek la teksto gravas, mi aŭdas muzikon pro la muziko.
Mi scias nenion pri tia muziko; tamen mia najbaro lastatempe diris al mi, ke kiam li venontfoje faros voĉan muzikon, eble tio povus esti kun Esperanto-teksto. Li ne estas esperantisto, kaj ŝajne pensis pri tio pure el komerca vidpunkto (pli da aĉetantoj por lia muziko! tio estas interesa en si mem, ke oni interesiĝas pri Esperantistoj, kiel komunumo al kiu oni povus vendi aferojn). Mi diris al li ke mi ne certas, ĉu multege da esperantistoj aĉetus, ĉar ni estas malgranda komunumo, sed mi pensis ke mi prefere turnu min al la komunumo mem. Ĉu vi pagus por tia muziko en Esperanto? Ŝajne li vendas la muzikon per iTunes.
Mia lingva nivelo ne esta alta kiel la via, tamen permesu kelkajn rimarkojn:
pensi pure ne signifas pensi nur
multege da esperantistoj
kial ne pli simple, pli Esperante kaj malpli angle:
multaj esperantistoj
Espi (Xem thông tin cá nhân) 02:23:14 Ngày 24 tháng 11 năm 2013
„Tranco“ ja signifas „Stato de mediumo, kiu, laŭ la spiritisma kredo, cedas sian korpon al senkorpigita animo“.
Do mi vidis en Vikipedion kaj trovis per angla Trance music la Esperantan tradukon „trenco“.
Kion vi pensus pri tiu termino?
Amike ...
makis (Xem thông tin cá nhân) 03:24:25 Ngày 24 tháng 11 năm 2013
Espi:Kara Erinja, mi nur havas rimarketon.Mi ne scias pri "trenco" sed "tranca" estas bonega por mi. Ĉu vi ajn spektas ulojn ĉe tranc- (aŭ angle "rave" ) festo?
„Tranco“ ja signifas „Stato de mediumo, kiu, laŭ la spiritisma kredo, cedas sian korpon al senkorpigita animo“.
Do mi vidis en Vikipedion kaj trovis per angla Trance music la Esperantan tradukon „trenco“.
Kion vi pensus pri tiu termino?
Amike ...
Nexar (Xem thông tin cá nhân) 14:24:40 Ngày 24 tháng 11 năm 2013
makis:Mi amas tracmuzikojn! Sed bonaj trancmuzikoj ne havas kantaĵon, mi pensas.Tio estas vero. Multaj muzikoj ne havas kantaĵon, sed kelkaj havas kantaĵon.
Tamen, mi pensas ke ni bezonu pli bonajn esperantajn muzikojn. Do, se via amiko havas kaj kapablon kaj ilojn, mi pensas ke li devu fari ĝin!
La komika aspekto de trac-muziko estas ke dum fest-rave la lingvo je la muziko ne estas tre grava.
Mi aĉetos ĝin, sed ne estas multaj Esperantistoj kaj ni ne sciias se ĉiuj ŝatas trac-muzikon.
Multaj homoj pensas ke tranc-muziko estas ripete, lauta, kaj teda.