Naar de inhoud

Studio

door fstphane, 21 november 2013

Berichten: 13

Taal: Esperanto

fstphane (Profiel tonen) 21 november 2013 00:36:35

Saluton al ciuj.

Povas esti ke iuj el vi jam ĝin konu.Mi dezirus prezenti al vi spektindan ligilon kiu nomiĝas Studio, kie la temoj pritraktataj kaj komunikiloj uzataj estas tiom diversaj kiom multaj (radio, televido, gazetaro, filmo,ktp...)
Bona spektadon !

forumano (Profiel tonen) 21 november 2013 13:17:44

En ĝi nenio estas originala. Nur kopiaĵoj el aliaj fontoj.

yyaann (Profiel tonen) 21 november 2013 17:10:06

Certe, sed ja utilas ĉi tia ĉio-komunikil-ejo por pli rapide aliri la ekzistantajn komunikilojn aŭ eĉ por malkovri tiujn, kiujn oni ne jam konas.
Gratulon por ĉi tiu laboraĵo!

forumano (Profiel tonen) 21 november 2013 18:45:14

Mi ege dubas, ke iu persono uzas ĉiujn ligilojn samtempe, kaj pro tio bezonas tiun ĉi ligilujon. Krome, samaj kolektoj de ligiloj jam amasas en reto, kaj la retejo ne estas io nova kaj originala. Kaj trie - ĝi estas, laŭ mia opinio, ankoraŭ unu provo "krei esperanto-retejon". Do, "kreado" reduktiĝas al kolektado en nova loko de jam vaste konataj ligilojverkojproduktojtradukoj ktp. Ĉi tio estas tre populara agado en e-movado, kiu estas fakte imitado de laboro kaj neniel disvolvigas uzadon de esperanto

fstphane (Profiel tonen) 24 november 2013 19:00:24

Mi neniam prezentis la paĝaron "Studio" kiel nova kaj origanala ligilo. Ĝi ŝajnis al mi belaspekta, pratikta, kaj utila. Ĝuste pro tio, ke ĝi kunigas plurajn informadojn samloke pere de diversaj iloj (radioj, televidoj, kaj cetera...) Do se ĝi ne plaĉas al vi, estas tute simple, ĝin ne spektu !

Rugxdoma (Profiel tonen) 24 november 2013 21:26:34

Por mi la paĝaro estas tre utila. Dankon.

domingocordon (Profiel tonen) 25 november 2013 00:02:49

Dankon fstphane. Mi ŝajnas ankaŭ la paĝaro estas tre utila kaj interesa.

forumano (Profiel tonen) 25 november 2013 06:00:06

Jen estas "esperantista utileco" - ŝtelita malnova enhavo, repakigita en nova kesto.
Neniu kreado, nur Ctrl+C - Ctrl+V ridulo.gif))))

maratonisto (Profiel tonen) 25 november 2013 18:01:53

fstphane:Saluton al ciuj.

Povas esti ke iuj el vi jam ĝin konu.Mi dezirus prezenti al vi spektindan ligilon kiu nomiĝas Studio, kie la temoj pritraktataj kaj komunikiloj uzataj estas tiom diversaj kiom multaj (radio, televido, gazetaro, filmo,ktp...)
Bona spektadon !
Dankon por la ligilo. Por mi estas interesa teksto sur la globo "Bruckmühl Bayern". Kion signifas? Mi loĝas tre proksime al Bruckmühl.

La ligilo estas interesa, enhavas interesajn aferojn.

maratonisto (Profiel tonen) 25 november 2013 18:05:04

forumano:En ĝi nenio estas originala. Nur kopiaĵoj el aliaj fontoj.
forumano ŝajnas esti tre informita trolo, kiu reaperadas sur Lernu! ĉiam sub aliajn kaŝnomojn por kalumnii esperantistojn.

Terug naar boven