Kwa maudhui

Virtuala Ĥoro

ya kaŝperanto, 26 Novemba 2013

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 10:16:49 alasiri

Ĉu vi aŭdis pri la Virtuala Ĥoro de Eric Whitacre?

Mi pensas ke estus bonega ideo kanti per Esperanto iun kanton (eble en la Virtuala Ĥoro 6), kiel simbolo de inernacieco kaj kuneco. Kio vi pensas?

trojo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Novemba 2013 11:37:41 alasiri

kaŝperanto:Ĉu vi aŭdis pri la Virtuala Ĥoro de Eric Whitacre?

Mi pensas ke estus bonega ideo kanti per Esperanto iun kanton (eble en la Virtuala Ĥoro 6), kiel simbolo de inernacieco kaj kuneco. Kio vi pensas?
Interese. Ne estas nepre necese, ke Eric Whitacre mem estrus la aranĝon. Trovu paperan muzikon por iu kanto kun esperantaj vortoj, kaj trovu kelkajn kantemajn esperantistojn, kaj trovu iun, kiu povas kunmeti la diversajn sonregistraĵojn komputile. Facile, ĉu ne? okulumo.gif

Mi povas kanti harmonie... kvankam ne "belege", aŭ eĉ (laŭ onidiro) "belete". okulumo.gif Tamen, mi volonte kantus base por tia projekto, sed mi ne scipovas miksi la kantregistraĵojn.

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 27 Novemba 2013 2:23:50 alasiri

trojo:
kaŝperanto:Ĉu vi aŭdis pri la Virtuala Ĥoro de Eric Whitacre?

Mi pensas ke estus bonega ideo kanti per Esperanto iun kanton (eble en la Virtuala Ĥoro 6), kiel simbolo de inernacieco kaj kuneco. Kio vi pensas?
Interese. Ne estas nepre necese, ke Eric Whitacre mem estrus la aranĝon. Trovu paperan muzikon por iu kanto kun esperantaj vortoj, kaj trovu kelkajn kantemajn esperantistojn, kaj trovu iun, kiu povas kunmeti la diversajn sonregistraĵojn komputile. Facile, ĉu ne? okulumo.gif

Mi povas kanti harmonie... kvankam ne "belege", aŭ eĉ (laŭ onidiro) "belete". okulumo.gif Tamen, mi volonte kantus base por tia projekto, sed mi ne scipovas miksi la kantregistraĵojn.
Mi ne taksas la sonrmiksadon esti facila, eĉ facileta. Fari 2000 voĉoj esti kiel unu ne simplas. Mi konsentas, ke li ne devus verki ĝin tute sole, precipe rilate al la esperanta teksto. Eble li reverkus popularan kanton el esperantujo, tia kiel "Jen" de La Porkoj.

Kurudi juu