Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

ryd (Montri la profilon) 2014-julio-19 14:49:20

vincas:
Ĉu rusa vidpunkto estas apogi kaj armigi teroristojn, kiuj raketpafadas aviadilojn?
Ne penu diveni per ganglio!

vincas (Montri la profilon) 2014-julio-19 14:52:01

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-19 17:01:31

BUK-M estas ukrainia rimedo de kontraŭaviadila sistemo. Rusiaj rimedoj ne trais rus-ukrainian limon.
La aviadilon povis trafi nur ukraina raketo, sed kiel kutime ĉiam kulpas Rusio. Novajn sankciojn Obama postulas ne kontraŭ Ukrainio, kies raketoj murdas homojn, sed kontraŭ Rusio, kiu ne militas.
Neantaŭlonge usona ŝipo Vincennes lanĉis raketon kaj eksplodigis iranan pasaĝeran aviadilon A-300. Pereis 290 homoj. Tiama prezidento George Bush patro deklaris, ke neniam pardonpetos pro tiu incidento. Tio estas usona politiko. Usono neniam estas kulpa. Rusio do neniun atakis, sed ĉiam estas kulpa.
Ukrainia prezidento Kuĉma ankaŭ ne petis pardonon pro atakita super Nigra maro rusia pasaĝera aviadilo TU-154. Tio estas ukrainia politiko.
Kial Rusio devas praviĝi? Rusio ne militas. En Ukrainio militas poloj, litovoj, usonanoj, svedoj, italoj ktp. Mi proponas enigi sankciojn kontraŭ landoj, kiuj apogas ukrainian faŝisman reĝimon.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-19 17:16:39

Ĉiuj kriĉas, ke raketo startis el donecka regiono. Nu kaj kio? En donecka regiono nun situas 27 ukrainaj kompleksoj BUK-M. Mi ne scias por kia neceseco ili tie situas. Kiun ili devas pafi?
Multaj specialistoj post skrupula esploro de la restaĵoj asertas, ke la aviadilon murdis raketo "aero-aero", startinta el ĉasaviadilo (certe banderloga). Ukrainaj surteraj aernavigadistoj lerte pasigis malajzian aviadilon al Donecko. Tio estis evidenta ukraina terorista akcio.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-19 17:30:48

Kiam mi legas la forumon, do konkludas pri monda mordumo de Rusio. Ĉiuj provokas Rusion kaj puŝas al nova milito. Tiu milito necesas al Usono. Stulta Gejropo ne pensas pri sia popolo, kiu en nova milito malaperos. Vi ankoraŭ bedaŭros pro via konduto. Verŝajne vi jam forgesis pri Dua Mondmilito. NE VEKU DORMANTAN HUNDON!

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-19 19:20:12

Ukrainio estas lando de niaj interesoj. Ĉu vi ne sciis tian usonan sloganon? Rusio ankaŭ havas plenan rajton deklari pri tio.
Kiu gajnos? La tempo montros. Sed mi scias ĝuste ke Eŭropo malgajnos ĉiukaze.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-19 19:51:25

Ĉevino, ni ne parolas pri geografio. Temas pri landoj, kiuj kulpigas kaj provokas Rusion. Nek Ĉinio, nek Hindio kulpas nin. Ĉar ili ne estas usonaj vasaloj.

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-19 20:43:55

ĉevino:"Muĵ i ĵená - odná duŝá"
La proverbo estas:
"Muĵ i ĵená - odná sataná" = "Edzo kaj edzino estas unu satano."

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-19 21:11:31

Ĉevino, mi ne komprenis. Ĉu vi volis diri, ke Ĉinio estas rusia vasalo? Tio estas neserioze!
Edzo kaj edzino neniam kulpigas unu la alian en komuna loko. Sed Usono kaj EU kulpigas Rusion pro ilia ekzisto ĉiam. Sed mi ĉiam diras, ke en ĉiuj mavaj aferoj kulpas nur Usono. Usono estas grandega monda krimulo, kiu ŝovas sian nazon en ĉiujn truojn.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-20 09:33:57

ĉevino:Mi ne komprenis kial ci tiel komprenis... Sed trankviliĝu, ni tute samopinias.
Spokojnoj noĉi / Boa noite / Bonan nokton!
Ĉevino, mi sentas, ke via vidpunkto estas sama. Pardonu. Вoa saúde!

Reen al la supro