Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-27 18:39:45

externalImage.png

externalImage.png

Kaj io pri sankcioj:
externalImage.png

konstantin666 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 18:17:07

Terurĉjo:mi indignas: Urkajnujo povas malpermesi al rusaj ĵurnalistoj viziti la ŝtaton.

kie estas parol-libereco?
ĉu tio rilatas al parol-libereco?
tiutempe en rusio

Terurĉjo:kiamaniere Rusujo povas sciiĝi pri reala vero koncerne la eventojn en Urkajnujo?
spionoj sufiĉos

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 18:24:58

La listo de ĵurnalistoj estas simbola, eĉ sen ĝi mi ne kredas ke Dmitrij Kiselev veturus en Kievon. Tamen, estas ĵurnalistoj de rusaj federalaj TV-kanaloj, kiuj laboras en Kievo eĉ nun.

klmn (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-28 21:45:08

mordaunt:La listo de ĵurnalistoj estas simbola, eĉ sen ĝi mi ne kredas ke Dmitrij Kiselev veturus en Kievon.
Ĉu vi havas ion kontraŭ li?

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 04:29:33

Klmn, ion kontraŭ Kiselev havas oni en Ukrainio. Mia persona rilato ne gravas.

klmn (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 06:02:48

mordaunt:Klmn, ion kontraŭ Kiselev havas oni en Ukrainio. Mia persona rilato ne gravas.
min interesis via opinio (ne rilatoj) pri li sed ne gravas

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 06:25:58

Nu ne, Klmn, vi nun provas kapti min per vorto. "Havi ion kontraŭ" signifas personan rilaton, ne nur opinion. =)

klmn (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 07:57:43

mordaunt:Nu ne, Klmn, vi nun provas kapti min per vorto. "Havi ion kontraŭ" signifas personan rilaton, ne nur opinion. =)
nu nun vi kaptas je vortoj ridulo.gif
Bone, mi vortumos eble pli ĝuste: Kion vi opinias pri elsendoj de Kiselev?

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 08:55:41

klmn: Kion vi opinias pri elsendoj de Kiselev?
Por kieva potenco kiselevaj raportaĵoj estas elpensoj, tamen por alia mondo liaj raportaĵoj estas la realeco. Kievaj faŝistoj ne povas kovri la veron.

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 09:26:55

Mi ne trovas ion eksterordinaran en raportaĵoj de Kiselev. Li faras sian laboron, esprimas sian opinion. Oni povas konsenti aŭ ne konsenti kun li.

Reen al la supro