Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Ukraina ribelo

od goli, 1 grudnia 2013

Wpisy: 1667

Język: Esperanto

mihxil (Pokaż profil) 3 marca 2015, 23:19:54

robbkvasnak:Kelkfoje mi preskaŭ havas la impreson ke Ustra (laŭ informo el Germanio, sed mi ne kredas ke li legas germanajn ĵurnalojn) Lakiro kaj Terurĉjo ne estas privataj personoj sed registaranoj rusaj - ili ĉiuj tri havas precize la saman opinion, ĉiuj tri malamas ĉiun alian landon en la mondo kaj nur laŭdas Rusion. Iomete strangas tio.
Jes. Efektive eĉ povus esti, ĉar la rusa registaro efektive havas kontorojn plenajn de oficistoj kies sola tasko estas plenigi la sociajn retojn kaj forumojn per rusa propagando. Sed mi dubas ĉu la rusa registaro estas sufiĉe freneza okazigi tion ankaŭ en esperanto.

robbkvasnak (Pokaż profil) 3 marca 2015, 23:41:59

ĥeĥeĥe (malnovesperante!) Miĥil, mi ridegas tordiĝante sur la planko kun bildo de desegnobilda imago de KoGoBo-ano uzante Esperanto-vortaron por propagandumi lernu'n. Al mi nur ŝajnas ke Ustra, Terurĉjo kaj Lakiro uzas la saman manuskripton por respondi: usona agresemo, ukrainaj faŝistoj, kontraŭrusa eŭropa unio - tiom tedas min legi iliajn stultaĵojn ĉar ekde la unuaj tri vortoj oni jam scias kiajn banalaĵojn ili uzos

mihxil (Pokaż profil) 3 marca 2015, 23:57:13

robbkvasnak:ĥeĥeĥe (malnovesperante!) Miĥil, mi ridegas tordiĝante sur la planko kun bildo de desegnobilda imago de KoGoBo-ano uzante Esperanto-vortaron por propagandumi lernu'n.
Jes, tio ankaŭ al mi ŝajnus iom malverŝajna. Kvankam mi iam aŭdis ke iam en Ĉinio efektive spionoj lernis esperanton? Mi ĉiam nur duone kredis tion.

robbkvasnak:Al mi nur ŝajnas ke Ustra, Terurĉjo kaj Lakiro uzas la saman manuskripton por respondi: usona agresemo, ukrainaj faŝistoj, kontraŭrusa eŭropa unio - tiom tedas min legi iliajn stultaĵojn ĉar ekde la unuaj tri vortoj oni jam scias kiajn banalaĵojn ili uzos
Jes, mi samopinias. Iliaj vortoj ĉiam estas ĝenaj, tedaj kaj mi tre bedaŭras ke ili devas reprezenti la rusan popolon. Se kiaj ili nuntempe estas la plimulto en nov-sovetunio, tiam la situacio estas vere tre tristiga. En la tempo de la originala sovetunio mi almenaŭ ankoraŭ havis la impreson ke la rusa popolo estis viktimo de siaj propraj diktatoroj, kaj ke la propagando estis iom naiva kaj ne tiom ekstreme cinika kaj malica kiom ĝi ŝajnas esti nun.

Kaj vere mi ne pensas ke Putin estas rekte respondeca je ĉio kio okazas en kaj ĉirkaŭ ruslando, sed mi ja pensas ke precipe li estas respondeca pri tiu klimato de intenca misinformado, kalumniado kaj maldemokratiiĝo kiu kaŭzas freneziĝojn ĉe ĉiaj grupoj.

vejktoro (Pokaż profil) 4 marca 2015, 03:53:20

Mi interesas pri ĉi tiu nova libro:
Homaj de Putin. Kalle Kniivilä

La verkisto vojaĝis en rusa kaj parolas kun la popolo kiu subtenas Putinon.

legu pri..

aĉetu ĉi tie

Ĉu iu ajn jam ĝin legis?

robbkvasnak (Pokaż profil) 4 marca 2015, 04:40:11

Se oni proponas klaran, logikan ideon al la triaro rusa, kiel kontaktu la ukrainajn esperantistojn, ili reagas kiel infanoj en sablokesto: "sed li ĵetis unue salbon en mian vizaĝon" - plorplorplor -"li estas malbona knabo. Rigardu min, instruisto, mi estas bona knabo. Estas tute la kulpo de la ukrainaj infanoj. ili estas pli malmultaj kaj pli malriĉaj kaj tial ili volas batali kun ni" (mukoŝnuro elkuras la nazon kaj la infano ruĝvizaĝe ŝvelas)

klmn (Pokaż profil) 4 marca 2015, 07:25:27

Terurĉjo:necesas urĝe savi alian ukrajnan knabinon - flugmaŝinistinon Nadija Savĉenko, kiu proteste jam dum 80 tagoj strikas malsate en sangsoifa moskva malliberejo kaj onidire ne spiras 4 tagojn (ankaŭ proteste).
Nadija (urk.) - Espero
Kiujn krimojn ŝi faris en kampo sub jurisdikcio de Rusio?

vejktoro (Pokaż profil) 4 marca 2015, 07:41:02

robbkvasnak:Se oni proponas klaran, logikan ideon al la triaro rusa, kiel kontaktu la ukrainajn esperantistojn, ili reagas kiel infanoj en sablokesto: "sed li ĵetis unue salbon en mian vizaĝon" - plorplorplor -"li estas malbona knabo. Rigardu min, instruisto, mi estas bona knabo. Estas tute la kulpo de la ukrainaj infanoj. ili estas pli malmultaj kaj pli malriĉaj kaj tial ili volas batali kun ni" (mukoŝnuro elkuras la nazon kaj la infano ruĝvizaĝe ŝvelas)
Jes ja. Mi invitas vin legi la en-la-rusan fadenon, Шутки юмора, "ŝerco, humuro" . Ne estas afabla. Ne estas bona, do, ne restu tie longtempe, sed nur por vivi kion ni malfermas tiam kiam ni provas paroli pri la Ukraina situacio.

Mi komprenas humuron, kaj aprezi ruzecon sed ne estimas infanecajn nematurajn ŝercojn. Kiam la vortoj transiĝi la bordon kaj aliras al rasismon...

Kiel mi diras en la fadeno 'La Mortigo de Nemcov--Kion Signas?', mi ne memfidas ke nuntempe je Lernu, ni atingos bonan panoramon de la rusa popolo. La 'triaro' sufokos la fadenon.

klmn (Pokaż profil) 4 marca 2015, 07:43:13

mihxil:
robbkvasnak:ĥeĥeĥe (malnovesperante!) Miĥil, mi ridegas tordiĝante sur la planko kun bildo de desegnobilda imago de KoGoBo-ano uzante Esperanto-vortaron por propagandumi lernu'n.
Jes, tio ankaŭ al mi ŝajnus iom malverŝajna. Kvankam mi iam aŭdis ke iam en Ĉinio efektive spionoj lernis esperanton? Mi ĉiam nur duone kredis tion.
Estas fakto ke Rusio uzas pripagatajn komentulojn por komenti en novaĵretejoj de apudaj landoj. Ili faras tion por semi la dubon en agoj de registaro, por semi malamon inter lokaj minoritatoj, por porti destrukcion. Komentoj kutime estas precipe negativaj, primokantaj, humiligaj.
Oni pagas certan sumon pro ĉiu komento. Pripagataj komentuloj havas certan edukon, precipe pri historio (kaj/aŭ politiko) sed prezentas ĝin tute inverse, laŭplaĉe al sia vidpunkto.
Tre similajn inversojn ni povas spekti en mesaĝoj ĉi tie, precipe far de uloj menciitaj de vi.

Oni ne devus speciale lerni Esperanton por fari pripagatajn komentojn. Sufiĉus nur oferi monon pro "ĝustaj" komentoj al jam ekzistantaj uzantoj.
Sed ankaŭ mi dubas ke temas pri pripagataj personoj en lernu.net
Ankaŭ aliaj rusoj skribas similan vidpunkton nur ke ili skribas malpli ofte.
Tio estas forto de Rusia registara reĝimo, enkonduki tiel monolitan vidpunkton al tuta loĝantaro.

Estas bona ekzemplo diskuto pri Snowden.
Usonanoj ĉi tie kondamnas registaron pri fi-agoj kaj iome subtenas lin.
Nun imagu la inversan situacion, kion ni legus se Rusio ekhavus sian Snowden. Jes, li estus perfidulo, aĉetita de Usono, kaj ĉiu informo pri Rusio estus nur mava kalumnio far okcidento.
Jen la ĉefa diferenco inter libera socio, kaj kontrolata

ustra (Pokaż profil) 4 marca 2015, 11:50:16

klmn:Estas fakto ke Rusio uzas pripagatajn komentulojn por komenti en novaĵretejoj de apudaj landoj. Ili faras tion por semi la dubon en agoj de registaro, por semi malamon inter lokaj minoritatoj, por porti destrukcion. Komentoj kutime estas precipe negativaj, primokantaj, humiligaj.
Oni pagas certan sumon pro ĉiu komento. Pripagataj komentuloj havas certan edukon, precipe pri historio (kaj/aŭ politiko) sed prezentas ĝin tute inverse, laŭplaĉe al sia vidpunkto.
Tre similajn inversojn ni povas spekti en mesaĝoj ĉi tie, precipe far de uloj menciitaj de vi.

Oni ne devus speciale lerni Esperanton por fari pripagatajn komentojn. Sufiĉus nur oferi monon pro "ĝustaj" komentoj al jam ekzistantaj uzantoj.
Sed ankaŭ mi dubas ke temas pri pripagataj personoj en lernu.net
Ankaŭ aliaj rusoj skribas similan vidpunkton nur ke ili skribas malpli ofte.
Tio estas forto de Rusia registara reĝimo, enkonduki tiel monolitan vidpunkton al tuta loĝantaro.
Bv. prezentu ĉi tiujn faktojn kiuj subtenas viajn krudajn teoriojn.
Kiom oni pagas por komentuloj?

klmn:Estas bona ekzemplo diskuto pri Snowden.
Usonanoj ĉi tie kondamnas registaron pri fi-agoj kaj iome subtenas lin.
Nun imagu la inversan situacion, kion ni legus se Rusio ekhavus sian Snowden. Jes, li estus perfidulo, aĉetita de Usono, kaj ĉiu informo pri Rusio estus nur mava kalumnio far okcidento.
Jen la ĉefa diferenco inter libera socio, kaj kontrolata
Ĉi tiu analogio malbonas, ĉar Rusio simple ne kapablas spionadi la tutan mondon. Kaj mi dubas, ke Rusio aŭ iu alia ŝtato (krom eble Israelo) povus estigi ŝtat-denuncanton de simila graveco kiel Snowden.

Mi ne sciis, ke en libra socio oni toleras kaj daŭrigas tian kontraŭhomrajtan praktikon. Mi atendus tion de diktaturo.
Kiom da mono mi devus postuli por ĉi tiu mesaĝo?

Fajro_Ruso (Pokaż profil) 5 marca 2015, 18:11:23

vejktoro:
Mi invitas vin legi la en-la-rusan fadenon, Шутки юмора, "ŝerco, humuro" . Ne estas afabla.
Ĉu laŭ vi nur rusoj havas malbonajn ŝercojn? Ni ne iru malproksimen: foliumu, ekzemple, la malbonfaman "Charlie Hebdo". Ĉu ties humuro estas pli altnivela? Mi povas eĉ ne streĉante memoron doni al vi ankoraŭ kelkajn elstarajn ekzemplojn de malbonaj nerusaj ŝercoj, filmoj, libroj ktp. Jes ja, en Rusio la kultura nivelo falis dum lasta tempo tre rimarkeble, mi povas eĉ diri, katastrofe, sed same, bedaŭrinde, estas en multaj aliaj landoj. Tio estas nia komuna monda plago kaj, laŭ mi, ni devas peni kune lukti kontraŭ ĝi, sed ne unu kontraŭ la alia.

klmn:Estas fakto ke Rusio uzas pripagatajn komentulojn por komenti en novaĵretejoj de apudaj landoj.
Ial malmergiĝis en la memoro: "La plej ofenda estas tio, ke en la informa milito ĉiam malvenkas tiu, kiu parolas veron. Li estas limigita per la vero, sed mensogulo povas diraĉi ĉion, kion li volas." (IIID)

Wróć do góry