Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

dari goli, 1 Desember 2013

Pesan: 1667

Bahasa: Esperanto

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 15 Maret 2015 18.48.02

Fox News estas la plej fanatika elsendejo en Usono - kvazaŭ nenio kion ili diras estas prava laŭ la organizaĵoj kiuj kontrolas por faktoj. En Usono, mal kiel en Rusio, la registaro tute ne kontrolas la ĵurnalojn kaj la televidon, tiel ke oni vidas kaj legas multajn novaĵojn kontraŭ la registaro. Mi rigardis RT dum certa tempo kaj ĝi NUR raportas bonajn novaĵojn pri Kremlo - tio tedis min. Mi tre ŝatis la raportoj de RT pri la okcidento ĉar ili estis tre kritikaj. Sed la novaĵo de Fox News vere ne estas kredeblaj.

ustra (Tunjukkan profil) 15 Maret 2015 20.14.11

robbkvasnak:Fox News estas la plej fanatika elsendejo en Usono - kvazaŭ nenio kion ili diras estas prava laŭ la organizaĵoj kiuj kontrolas por faktoj. En Usono, mal kiel en Rusio, la registaro tute ne kontrolas la ĵurnalojn kaj la televidon, tiel ke oni vidas kaj legas multajn novaĵojn kontraŭ la registaro. Mi rigardis RT dum certa tempo kaj ĝi NUR raportas bonajn novaĵojn pri Kremlo - tio tedis min. Mi tre ŝatis la raportoj de RT pri la okcidento ĉar ili estis tre kritikaj. Sed la novaĵo de Fox News vere ne estas kredeblaj.
Ne la (mal)kredeblecon de Fox News temas en ĉi tiu kazo, sed la publika alvoko je amasmortigo. Ŝajne tio ĝenas neniun en "de Dio propra lando"...
En Usono ses konzernoj posedas la komunikilojn. Do vi pravas, ke la registraro ne kontrolas la ĵurnalojn, sed Wall Street. Sed Wall Street kontrolas ankaŭ la registraron...

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 15 Maret 2015 20.47.57

mi proponas ke vi rigardu The Rachael Maddow Show aŭ All In kun Chris Hayes antaŭ fari tiajn stultajn RT-eskajn rimarkojn. Oni ĵus skribis al mi ke la rusaj medioj skribis ke la protestoj kontraŭ Dilma la prezidentino de Brazilo venas de Usono. Por rusoj ĈIO malbona NUR venas el Usono. Tiaj stultaĵoj iomete tedas ĉar tiel oni povas preterdiskuti ĉion ajn. Kiu pensas tiel estas menspigra. Jes, la registaro en Usono faras malbonajn aferojn - sed ne nur kaj aliaj landoj ankaŭ faras malbonajn aferojn (Leopoldo Lopez ekde pli de jaro en maliberejo en Venezuelo, ekz. - 47 mortigitaj studentoj en Meksiko sen registara esploro, miloj da rifuĝintoj el Kubo en etaj boatoj, ktp) - sed se oni NE volas pensi, se oni NE volas esplori, oni simple diras: "kulpas Usono".
Aŭ ĉu vi konfidus vian monon al greka banko? Ĉu vi longe vivus sub IŜ kiel ne-suni-islamano?

vejktoro (Tunjukkan profil) 16 Maret 2015 08.15.03

vincas:Kien malaperis nia kara Terurĉjo? Ĉu vato kaput? [:/quote]Hmmmm,

Putin-o kaj Terurĉjo malaperis kune?

Suspektinda.

klmn (Tunjukkan profil) 16 Maret 2015 08.28.55

vejktoro:
vincas:Kien malaperis nia kara Terurĉjo? Ĉu vato kaput? [:/quote]Hmmmm,

Putin-o kaj Terurĉjo malaperis kune?

Suspektinda.
pro konstanta malobeo al la regularo, lernu-teamanoj defrotis ankaŭ Putinon

vejktoro (Tunjukkan profil) 16 Maret 2015 08.39.53

Ha!

vincas (Tunjukkan profil) 16 Maret 2015 11.07.31

klmn:
vejktoro:
vincas:Kien malaperis nia kara Terurĉjo? Ĉu vato kaput? [:/quote]Hmmmm,

Putin-o kaj Terurĉjo malaperis kune?

Suspektinda.
pro konstanta malobeo al la regularo, lernu-teamanoj defrotis ankaŭ Putinon
shoko.gif shoko.gif

lagtendisto (Tunjukkan profil) 11 April 2015 13.16.12

Zeit.de: 'Ĉi-tie ĉiuj posedas alian 'veron' '.

'... Nun urbo Slovjansko estas Kievema regita, sed kontraŭe aliaj Kievema regataj urboj, en Slovjansko, portata blua-flava koltuko, daŭra nedetruita statuo de Lenino staras en fronto de magistrata domo. Surloka, kelkaj enloĝantoj priskribas ilian menson tiel: 'Al ekstere ukrainiema, kerna rusema' ...'

'... Anders als in den Siedlungen westlich des Donbass, wo seit der Maidan-Revolution zahllose Sowjetdenkmäler gestürzt wurden, steht auf dem Rathausplatz von Slowjansk eine intakte Lenin-Statue. Jemand hat ihr ein Halstuch in den ukrainischen Nationalfarben Gelb und Blau umgelegt. Nach außen ukrainisch, im Kern russisch – so beschreibt mancher hier die generelle Geistesverfassung der Slowjansker. ...'

lagtendisto (Tunjukkan profil) 11 April 2015 13.41.00

Vinisus (Tunjukkan profil) 28 Mei 2015 15.21.34

La samo okazis dum la vjetnama invado, kiam la usona popolo malkovris la buĉadon farita de sia armeo; ili protestis, kaj la tiama registaro estis trudita fini tian kruelaĵon. En tiu tempo erinja eble ankoraŭ ne estis veninta en nian mondon aŭ estis nur bela infaneto.

Kembali ke atas