Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Сообщений: 1667
Язык: Esperanto
Fuzzy (Показать профиль) 10 декабря 2013 г., 14:47:46
vincas:Pri tio jam decidis ne rusoj, sed Ministerio de Fremdlandaj Aferoj de Ukrainio. Ĝi postulis klarigojn pri parolado de la estro de litovia parlamento Loreta Grauĵinene en la ribelula mitingo en Kievo. Ĉu vi ne aŭdis pri tio?Fuzzy:Kaj mi vidas ke tiuj, kiuj vere premas al Ukrainio, estas eŭropaj politikistoj. Ili eĉ persone partoprenas la ribelon, agitas surstrate en Kievo kontraŭ leĝe elektita ukraina estraro! Ĉu ne veras? Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?Ho kara Fuzzy, ne miksu aferojn. Ili agitas por EU, sed ne kontraŭ nuna registaro de Ukraino. Ne miksu aferojn, kara :] Ĉu tio estas bone aŭ malbone devas decidi mem ukrainanoj, sed ne rusoj
Andreo Jankovskij (Показать профиль) 10 декабря 2013 г., 18:50:17
Pri unio kiun kreas Putin (+ Belarusio kaj Kazaĥio) - Dogana Unio.
Nu, Lakaŝenko kaj Nazarbajev jam pli ol 20 j. estas prezidentoj en siaj landoj. Do, mi jam diru ke ili estas diktatoroj kun grandega propaganda maŝino (rimarko: kiam diktatoroj maljuniĝas - kutime oni ne atendas ion pozitivan). Kaj Rusio nun iras laŭ la sama vojo - Putin kontrolas ĉion.
Ukrainio estas ege pli demokratia lando, nur unu prezidento sukcesis sidi sur la ruĝa seĉo dufoje - Kuĉma. Do, tutegale Janukoviĉ baldaŭ restos en historio.
Sed pli gravas percepto de la mondo.
Mi tutkore kaj plenanime malamas la ideon: ke ni estas stultaj kaj avaraj estajxoj, kiuj mangxos unu la alian sen ies diktaturo, ekzemple tia - 7 ministroj kun unu superhomo - diktatoro, kiuj per iu stranga okazajxo havas alian naturon - homan, kaj scias kiel estus bone por ni - bestaro kaj ili mem... Kaj ĝuste tion mi ofte sentas kiam mi aŭskultas politikistojn de Kazaĥio, Rusio aŭ Belarusio (precipe kiam ili parolas kun la popolo). Do, mi tute ne kapablus vivi en tiu Dogana Unio de Moskvo. Kaj dum tiuj tri diktatoroj regas, laŭ mi, eĉ ne estas senco proponi Doganan Unuion aŭ ion similan al Ukrainio.
PS: Ukrainio troviĝas en Eŭropo kaj limas kun 10 landoj, do tutegale: komercaj, kulturaj kaj aliaj interrilatoj daŭre fortiĝos. Kaj mi penas ke post duonjaro la plej verŝajne Janukoviĉ subskribos asocian membrecon kun EU, pro popolaj protestoj kaj malkresko de fido al lia personeco.
vincas (Показать профиль) 10 декабря 2013 г., 20:07:33
Fuzzy:Pri tio jam decidis ne rusoj, sed Ministerio de Fremdlandaj Aferoj de Ukrainio. Ĝi postulis klarigojn pri parolado de la estro de litovia parlamento Loreta Grauĵinene en la ribelula mitingo en Kievo. Ĉu vi ne aŭdis pri tio?Nu eble Ministerio de Fremdlandaj Aferoj de Ukrainio ne estas tuta Ukraino.
Kaj jes mi bone aŭdis pri tio. Kaj Loreta Grauĵinene spertis multege da kritiko por tiu faro kiam ŝi revenis al Litovio, eble eĉ tro multe. Kvankam mi ne ŝatas ŝin kiel politikistinon, nek ŝian partion. La vizito ne estis preparita, ŝi devis tiun viziton pridiskuti kun litova prezidento kaj ministero de fremdaj aferoj de Litovio. Ŝi tion ne faris. Aliaj ankaŭ rimarkas, ke tiu vizito de Loreta Grauĵinene al Ukraino povas esti ago de interna politiko, ĉar L. Grauĵinene konkuradas kun litova prezidentino kaj eble volis montri, ke mi ankaŭ ion povas fari.
Fuzzy (Показать профиль) 11 декабря 2013 г., 5:04:16
vincas:Ŝi ne estas sola eŭropa politikisto kiu faris (kaj plu faras) paroladojn en la ribela kontraŭestrara mitingo en Kievo. Ĝin ankaŭ partoprenis Kaĉinskij el Pollando, Rebekka Harms el EU parlamento. Ĉu tio ne estas premado al la ukrainia estraro far de Eŭropo, laŭ vi?Fuzzy:Pri tio jam decidis ne rusoj, sed Ministerio de Fremdlandaj Aferoj de Ukrainio. Ĝi postulis klarigojn pri parolado de la estro de litovia parlamento Loreta Grauĵinene en la ribelula mitingo en Kievo. Ĉu vi ne aŭdis pri tio?Nu eble Ministerio de Fremdlandaj Aferoj de Ukrainio ne estas tuta Ukraino.
Kaj jes mi bone aŭdis pri tio. Kaj Loreta Grauĵinene spertis multege da kritiko por tiu faro kiam ŝi revenis al Litovio, eble eĉ tro multe. Kvankam mi ne ŝatas ŝin kiel politikistinon, nek ŝian partion. La vizito ne estis preparita, ŝi devis tiun viziton pridiskuti kun litova prezidento kaj ministero de fremdaj aferoj de Litovio. Ŝi tion ne faris. Aliaj ankaŭ rimarkas, ke tiu vizito de Loreta Grauĵinene al Ukraino povas esti ago de interna politiko, ĉar L. Grauĵinene konkuradas kun litova prezidentino kaj eble volis montri, ke mi ankaŭ ion povas fari.
vincas:Nu, ĉu vi trovis la vortojn de Janukoviĉ? Kiamaniere Putin premas lin? Per tio eble, ke Putin deklaris ke la ribelantaj mitingoj estas kontraŭleĝa pogromo?
Mem Janukovyĉ diris, ke Putino premas lin. Mi provos trovi la artikolon :] Mi pensas, ke mi ne eraras
opincar (Показать профиль) 11 декабря 2013 г., 6:15:08
Mi pensas ke la popolo de ukraino volas pli multe de demokratia reformo kaj ebla unuiĝo de EU. Mi konsentas kun aliaj ĉi tien ke EU estas malfacila elekto pri senlaboro kaj financa ŝuldo. Mi esperas ke ukraino pensas multe pri la multaj malfacilaj aferoj ene de EU - se ĉi tion estas vere unuiĝon fari.
vincas (Показать профиль) 11 декабря 2013 г., 9:10:50
Fuzzy:Ŝi ne estas sola eŭropa politikisto kiu faris (kaj plu faras) paroladojn en la ribela kontraŭestrara mitingo en Kievo. Ĝin ankaŭ partoprenis Kaĉinskij el Pollando, Rebekka Harms el EU parlamento. Ĉu tio ne estas premado al la ukrainia estraro far de Eŭropo, laŭ vi?Nu, ili tie persone partoprenas kaj ne estas mandatigitaj de EU tie paroli. Kaj eble tio ne estas bone kaj via demando estas tre bona "Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?" Ni imagu, ke rusaj politikistoj ie partoprenis en kontraŭ europa mitingo? Eble estus granda skandalo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Sed simplaj litovoj aū poloj povas partopreni en tiuj mitingoj kaj apogi ukrainanoj, laŭ mi
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Jen tiu artikolo, sed mi iom eraris tiun votojn diris ne mem Janukoviĉ, sed lian vortojn sciigis litova prezidentino.
"Ukrainian President Yanukovych reportedly told his Lithuanian counterpart by phone Thursday that Russian President Putin threatened to bankrupt factories in eastern Ukraine if he signed the EU pact. Putin himself on Friday accused the EU of "blackmailing" Ukraine, "including even facilitation of mass protests" if it did not sign, however."
Aŭtomata traduko
"Ukraina Prezidanto Yanukovych laŭdire rakontis sian litova kolego telefone Ĵaŭdo ke rusa prezidento Putin minacas rompi fabrikoj en orienta Ukrainio, se li subskribis la EU interkonsento. Putin mem vendredon akuzis la EU de "ĉantaĝo" Ukrainio ", inkluzive eĉ faciligo de amasaj protestoj" se gxi ne subskribis, tamen."
http://euobserver.com/tickers/122203
Fuzzy (Показать профиль) 12 декабря 2013 г., 4:55:49
opincar:Ĉi tiuj politikaj ŝanĝoj ne havis nek bezonis voĉdono de registraro aŭ referendumo popola kiam la homo malsatas pri libereco.Kion vi opinias pri Occupy Wall Street, ĉu la polico ne devis ĝin maldaŭrigi?
opincar (Показать профиль) 12 декабря 2013 г., 7:59:57
Fuzzy (Показать профиль) 12 декабря 2013 г., 9:21:01
opincar:@ Fuzzy, kun la plej respekto, multe da popolaj movadoj pri demokratio ekis/ekas kun stratprotestoj...memoru via propia Yeltsin aŭ la falo de la berlina muro aŭ la Timisoara-a okazo en rumanio kiu disvastiĝas ĝis bucharest/tra la nacio. Ĉi tiuj politikaj ŝanĝoj ne havis nek bezonis voĉdono de registraro aŭ referendumo popola kiam la homo malsatas pri libereco.
opincar:Fakte, Occupy Wall Street estis nereala movado financata per maldekstraj premaj grupoj kun Ĝorĝo Soros malantaŭstaras ilin. Do, ĉi tio ne veras kiel demokratia movado - popolpele. Kiam la mono mankis al ĝi kaj krimoj seriozaj kreskis en OWS, la trafo(j)n ĉesiĝis. Mortis!Ĉu mi ĝuste vin komprenas:
polico batu kaj forpelu nur subaĉetitajn malbonulojn (kiel OWS en Usono),
sed eĉ per la fingro ne tuŝu verajn strebantojn al la demokratio kaj libereco (kiel la ukrainiaj (aŭ siriaj, aŭ rusiaj) strataj ribeluloj), eĉ se ili atakas la policanojn per buldozoj,
alie Usono devos puni la neobeeman registaron?
Andreo Jankovskij (Показать профиль) 14 декабря 2013 г., 1:22:34
Fuzzy:Aĥ, buldozoj!? Tra-la-la. Nu, bone, en Ukrainio estas tre stranga politikisto, kiu ne havas subtenon de popolo - iu Medvedĉuk. Li renkontiĝis kun Putin, ricevis de Moskvo monon por pro-moskva agado... Kaj de li du homoj stris en Bruselo kun ukrainaj flagoj kaj diradis ke Ukrainio ne volas iri en direkto de EU - ja ŝatas Rusion (certe tion montris rusajn televidkanalojn). Kaj Medvedĉuk preparis buldozon kaj provis ataki policon. Kelkaj opoziciaj partioj provis haltigi tion, sed la ago estis bone planita, kaj ili ne sukcesis. Oni filmis kiel buldozo provas forigi iom da policanoj, barintajn la straton... Kaj tiu malgranda akcidento devis doni permeson al Janukoviĉ forigi homojn el Placo de Sendependeco, ja li stulte kredis, ke poste homoj estos feliĉaj, aŭ ke kontrolo de 1000 metrojn en centro de Kijivo solvos ĉiujn liajn problemojn kun fido al lia personeco. Sed, Moskva plano fiaskis. Janukoviĉ tro kredis je siaj fortoj - kaj nun estas en tre malbona situacio. Kompreneble Janukoviĉ daŭre ricevas monon de Moskvo, per subtablaj gasaj kontraktoj, kiujn faras tute ne travideblaj kompanioj kaj laŭ nekomprenablaj reguloj - do ĉio estas korupto-klare...
polico batu kaj forpelu nur subaĉetitajn malbonulojn (kiel OWS en Usono), sed eĉ per la fingro ne tuŝu verajn strebantojn al la demokratio kaj libereco (kiel la ukrainiaj (aŭ siriaj, aŭ rusiaj) strataj ribeluloj), eĉ se ili atakas la policanojn per buldozoj, alie Usono devos puni la neobeeman registaron?
Nu, kion mi diru, - mi ne ŝatas tion. Kaj tiuj temoj de Rusa propagando kiel fi-gaso kiun Rusio malmultekoste aĉetas de Kazaĥio kaj poste revendas al Ukrainio kontraŭ altega prezo (antaŭe ni rekte aĉetis gason de Kazaĥio kaj ĉio estis perfekte), aŭ tiuj fi-ideoj de sklaveco
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Kaj jen kion mi ŝatas: ni cxiuj estas homoj, ni zorgas unu pri la alia, ni estas kreemaj, ni estas sanaj, ni havas cxion necesas por vivi, ni vere povas vivi en la mondo: honesta, libera, kompatinda, diversa, fantastika, ... En la mondo kie cxiu povas kreski kaj kie cxiuj homoj estas valoraj. Sed, en Rusio oni ne parolas pri ĉi tio, ja regas Putin kaj lia propagando. Kaj jen, Rusio ne estas en miaj pensoj keil io viva kaj vere alloga. Verŝajne, kiam Putin foriros kaj en Rusio estos alia vivo, mi ekinteresiĝos pri tiu ĉi lando, sed vere ne nun. Ekzemple, hodiaŭ mi pensis pri Islando, kie ĉe la registaro ne estas policanoj, kaj eĉ bariloj forestas... Kaj mi volus tion por Ukrainio. Kaj mi volas ke ukraina popolo pli kaj pli estu aktiva, pli partoprenu en land-kaj-monda vivo - kiel rezulto registaro fariĝu pli malforta, ja homoj mem surloke ĉion solvos kaj certe mem pensos pri ĉiutagaj pliboniĝoj. Kaj tio estas bone! Do, mi malsubtenas la ideoj de Dogana Unio kie regas tri diktatoroj (kun tute ne bonaj konsekvencoj en estonteco) kaj tre subtenas eŭropaj ideoj de malfermitaj landoj, foresto de uzurpado... Kaj jen, en Eŭropo oni ne volas nuligi reelektojn ĉar tio estas tre multekoste )))
Kaj jes, ankaŭ en komuna Eŭropo estis, estas kaj estos obstakloj, sed laŭ mi tio estas, kaj nature, kaj vere helpas kreski, kaj ĉiutage trovi novajn pli bonajn solvojn (kaj pli altan harmonion).