Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Ukraina ribelo

viết bởi goli, Ngày 01 tháng 12 năm 2013

Tin nhắn: 1667

Nội dung: Esperanto

goli (Xem thông tin cá nhân) 18:01:04 Ngày 01 tháng 12 năm 2013

Ukraina registaro celis igi Ukrainion membro de Eŭropa unio. Ukraina popolo dum ĉia tia semajno mitingis por Eŭropa-unia kunigo. Sed en estrokunveno (summit) en Vilnuso prezidanto de Ukraino Viktor Janukoviĉ refuzis fari tion sub premo de Rusio kiu volas ke Ukraino estu en la Dogana unio kun Rusio. Homoj daŭrigis mitingi pace por eŭropa kunigo, sed en nokto el vendredo al sabato ili estis perforte kaj brute batita kaj bastonita de armeaj fortoj 'Berkut' por siaj politikaj opinioj. Tielmaniere dum unu nokto Ukraino traiĝis el eŭropema lando al lando kun rusa reĝimo kiu subpremi ĉiuj, kiuj havas siajn proprajn politikajn opiniojn. Nun ukrainoj revolucias kaj batalas por eŭropa kunigo kaj eksiĝo de estraro kaj prezidanto ĉe placo de Sendependeco (Майдан Незалежности, Majdan Nezaleĵnosti).

Legu pli multe ĉi tie: http://www.bbc.co.uk/news/world-europe-25176191 (mi ne povis eltrovi esperantan artikolon, ĉar esperanta gazetaro estas tre malmulte evoluigita)

Sed kion vi pensas pri ĉi tio? Vera revolcio kontraŭ bruta reĝimo aŭ krimo, tohuvabohuoj, kaj huliganaĵoj?

Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 22:39:10 Ngày 01 tháng 12 năm 2013

jen esperantlingva ligilo, jam iomete pli malnova: http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/u...

Ili rajtu manifestacii, sed ŝajnas ke ne ĉiuj faris tion pace.
Ĝenerale mi ne scias kio estas la plej bona por Ukrainio - ŝajnas ke ili ankoraŭ tro dependas de Rusio kaj pro tio la Ukraina registaro eble ankoraŭ ne povas tiel libere decidi kiel la Ukraina popolo dezirus tion.

goli (Xem thông tin cá nhân) 10:20:10 Ngày 02 tháng 12 năm 2013

Sunjo:Ili rajtu manifestacii, sed ŝajnas ke ne ĉiuj faris tion pace.
Mi pensas, ke tiuj, kiuj malpacumas, estas estraraj provokistoj, kiuj volas kompromiti manifestantojn.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:47:33 Ngày 02 tháng 12 năm 2013

Ukrainanoj havas la rajton decidi pri kiel ili volas vivi, kaj pri partopreno aŭ ne al EU

Sed decido de unusola popolo ne devas perturbi la mondan ekvilibron, tiumaniere ke ilia decido ne kreu internacian tension inter Rusio kaj EU.

La problemo ne estas simpla, pro manko de internaciaj reguloj aplikeblaj kaj aplikindaj. Internaciaj organizoj devus cerbumi pri tio.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 09:43:11 Ngày 05 tháng 12 năm 2013

Altebrilas:Sed decido de unusola popolo ne devas perturbi la mondan ekvilibron, tiumaniere ke ilia decido ne kreu internacian tension inter Rusio kaj EU.
Se al Rusio ne plaĉas, ke Ukraino iras al EU, eble tio estas problemo de Rusio?

Kaj similajn vortojn (mi temas pri tio, kiam Litovio volis iĝi sendependa) ni jam aŭdis pli ol antaŭ 20 jaroj :]

klmn (Xem thông tin cá nhân) 11:04:30 Ngày 05 tháng 12 năm 2013

vincas:
Altebrilas:Sed decido de unusola popolo ne devas perturbi la mondan ekvilibron, tiumaniere ke ilia decido ne kreu internacian tension inter Rusio kaj EU.
Se al Rusio ne plaĉas, ke Ukraino iras al EU, eble tio estas problemo de Rusio?

Kaj similajn vortojn ni jam aŭdis pli ol antaŭ 20 jaroj :]
Ankaŭ mi ne komprenis kiel rilatas Rusion trakto inter EU kaj Ukrajnio?

vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:31:11 Ngày 08 tháng 12 năm 2013

BRAVULOJ!!!
externalImage.png

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 06:25:30 Ngày 09 tháng 12 năm 2013

klmn:
Ankaŭ mi ne komprenis kiel rilatas Rusion trakto inter EU kaj Ukrajnio?
Se Ukrainio intertraktos kun EU, Rusio devos starigi barojn por defendi siajn merkatojn kontraŭ eŭropaj varoj. Tio povas facile ruinigi la ukrainan ekonomikon, ĉar ĝi estas firme ligita kun la rusia ekonomiko. Tial Janukoviĉ postulas de EU kompensaĵon de eventualaj perdoj. Sed EU ne volas pagi al Ukrainio postulitan sumon. Tial Janukoviĉ rifuzis de la intertrakto kun EU.

sandreus (Xem thông tin cá nhân) 09:28:02 Ngày 09 tháng 12 năm 2013

"Ĉi tiaj homoj estas krimuloj kaj huliganoj."
Mi dirus alie: Ili estas sovaĝuloj.
Nacinalistoj varmigas delonge situacion.
Sovaĝuloj estas ilo de nacionalistoj por alveni al potenco.
Mi dubas, ke por UE estos utilaj sovaĝuloj.
Sed mi absalute certas, ke bezonas eduki nove homojn kaj komenci de Esperanto.

Zato (Xem thông tin cá nhân) 09:47:25 Ngày 09 tháng 12 năm 2013

Neniu nacio ŝatas okupantojn.

Quay lại