Eŭropuniaj balotoj
de Altebrilas, 2013-decembro-20
Mesaĝoj: 32
Lingvo: Esperanto
Oijos (Montri la profilon) 2013-decembro-29 22:19:36
Altebrilas:Kaj kiam (kaj se) ni havos deputitojn, ili devos negocii kun aliaj partioj, kaj anonci programon pri aliaj temoj.Mi ne komprenas vin, ĉar la vorto "negocii" ne ekzistas. Ankaŭ la vorto "negoci" ne taŭgas al ĉi tiu kunteksto. Sed se mi ion komprenas, mi nur demandas vin, kial la partioj tion devus fari? Eĉ partioj mem ne estas nepraj.
Oijos (Montri la profilon) 2013-decembro-29 22:24:03
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-decembro-30 18:10:09
Bedaŭrinde, mi ne povas kontroli ĉu pluraj respondoj estas eblaj, ĉar mi ne plu povas vidi mian enketon. Se la fakoj estas rondaj: nur unu respondo. Se kvadrataj, eblas pluraj.
Pri la enhavo de la demando: Se ili ne trovas aliancanojn, ili havos neniun ŝancon havi deputitojn.
Oijos (Montri la profilon) 2013-decembro-30 19:04:18
Altebrilas:Pri la enhavo de la demando: Se ili ne trovas aliancanojn, ili havos neniun ŝancon havi deputitojn.1. Relegu vian mesaĝon.
2. Lernu Esperanton.
morico (Montri la profilon) 2013-decembro-30 23:12:06
Por pli rapide progresi, internacia lingvo (Ilo) devus havi alirejon en la lernejoj , en la inform-rimedoj kaj internacian statuton.
La politikistoj pensas tre ofte potenco-rilaton kaj diras « Eo kiom da divizioj aux kiom da fortoj ».
Nia forto estas precipe kulturala. Nia ideo estas rifuzi la imperialismon de unu « internacia » lingvo kaj do defendi la plurecon de la lingvoj.
Multe da civitanoj de Eŭropa Unio rifuzas esti civitanoj de dua klaso ĉar ili parolas malbone anglan lingvon kaj ili ne povas havi bonajn okupojn. Se EDE obtenus 0,5% aŭ 1% de la voĉdonantoj al la Eŭropaj balotoj, do kelkaj grandaj partioj devenus por Eo, ĉar tiuj rifuzante Eo povus perdi la balotojn.
La grava krizo de de la « tute angla » , de la « tute financa » ekonomio, de E.U., de usona hegemonio, la pligrandiĝo de novaj ekonomikaj potencoj, la revolucio Interrreto, la objektivo de daŭrebla kaj solidara kreskaĵo redonas al Ilo ĝian aktualecon.
Voĉdoni aŭ monhelpi EDE estas ankaŭ rimedo por akceli la disvastigon de Ilo.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-decembro-31 18:03:59
Oijos:1. bv klarigi.Altebrilas:Pri la enhavo de la demando: Se ili ne trovas aliancanojn, ili havos neniun ŝancon havi deputitojn.1. Relegu vian mesaĝon.
2. Lernu Esperanton.
2. tiu-ĉi samnoma paĝaro ekzistas ĝuste por tio
Oijos (Montri la profilon) 2014-januaro-01 00:07:49
Altebrilas:Bonvolu klarigu, kion vi celas diri per "Se ili ne trovas aliancanojn, ili havos neniun ŝancon havi deputitojn." EDE estas "alianco" por pli facile eniri en parlamenton. En la parlamento ili ne bezonas trakti kun aliaj partioj pri aliaj temoj. La probableco, ke ili eniras en parlamenton estas tre malgranda. Do, vi ankaŭ klarigu, kion vi celas diri per ĉi tiu "Se la baloto estus proporcia kaj je la skalo de Eŭropunio, ni havus unu deputiton."Oijos:1. bv klarigi.Altebrilas:Pri la enhavo de la demando: Se ili ne trovas aliancanojn, ili havos neniun ŝancon havi deputitojn.1. Relegu vian mesaĝon.
2. Lernu Esperanton.
2. tiu-ĉi samnoma paĝaro ekzistas ĝuste por tio
Oijos (Montri la profilon) 2014-januaro-01 00:10:47
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-aprilo-20 20:45:19
Oijos:Pardonon pro la malfrua respondo...
Bonvolu klarigu, kion vi celas diri per "Se ili ne trovas aliancanojn, ili havos neniun ŝancon havi deputitojn." EDE estas "alianco" por pli facile eniri en parlamenton. En la parlamento ili ne bezonas trakti kun aliaj partioj pri aliaj temoj. La probableco, ke ili eniras en parlamenton estas tre malgranda. Do, vi ankaŭ klarigu, kion vi celas diri per ĉi tiu "Se la baloto estus proporcia kaj je la skalo de Eŭropunio, ni havus unu deputiton."
En Francio EDE ricevis 0.15% el la voĉdonoj en 2004 kaj 0.17% en 2009. Estas ĉ. 750 deputitoj en la parlamento. Do ĉiu deputito reprezentas 0.13% de la parlamento.
Konsekvence, se la balotoj estus proporciaj, kaj se ciuj landoj voĉdonus kiel Francio, EDE havus almenaŭ unu deputiton, kaj eĉ du se ili atingus 0.26%.
Iippa (Montri la profilon) 2014-aprilo-20 21:01:10
Federalismo estas solvo por bone uzi resursojn en la tuta Europo.
Estas favora ankau por minoritatoj.