Đi đến phần nội dung

Eŭropuniaj balotoj

viết bởi Altebrilas, Ngày 20 tháng 12 năm 2013

Tin nhắn: 32

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:40:58 Ngày 20 tháng 12 năm 2013

Kiel en la antaŭaj eŭroparlamentaj balotoj, Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) prezentos listojn de kandidatoj por la eŭropunia parlamento. Ĉu vi partoprenos al tiun balotoj? Ĉu vi opinias, ke esperanta partio estas bona ideo? Ĉu vi preferas voĉdoni por via kutima partio?

vincas (Xem thông tin cá nhân) 13:56:27 Ngày 20 tháng 12 năm 2013

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 14:19:24 Ngày 20 tháng 12 năm 2013

Ĉu Hungario lanĉos EDEon en balotoj?

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 18:33:20 Ngày 20 tháng 12 năm 2013

Altebrilas:Kiel en la antaŭaj eŭroparlamentaj balotoj, Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) prezentos listojn de kandidatoj por la eŭropunia parlamento. Ĉu vi partoprenos al tiun balotoj? Ĉu vi opinias, ke esperanta partio estas bona ideo? Ĉu vi preferas voĉdoni por via kutima partio?
Mi eĉ ne sciis ke EDE ekzistas.

La kreo de esperanta(j) partio(j) estas, laŭ mi, bona ideo. Sed ne eblos ke ĉiuj esperantistoj voĉdonos ĝin. Internacia lingvo estas grava parto de la societo, sed aliaj temoj gravas egale aŭ plimulte.

Ekzemple: kian ekonomian strategion proponas ili? kio opinias pri la eŭtanazio? pri la enmigrado? ĉu ili aprobas la militon en Afganio? la adheron de Turkio al Eŭropo? ĉu ili estas honestaj? mensogemaj? kia estas ilia rilato kun Satamikaro aŭ IKUE?

Kvankam mi verŝajne ne voĉdonos EDE, mi ĝojas ke ĝi ĉeestas kaj mi povus partopreni al unu aŭ du el iliaj agadoj. Aldone, la limo inter nova partio kaj nova asocio ne estas tiel klara; ambaŭ estas bonvenaj, se ili ne konfliktas kun la aliaj esperantaj asocioj.

morico (Xem thông tin cá nhân) 23:40:15 Ngày 23 tháng 12 năm 2013

Eŭropo Demokratio Esperanto, EDE, estas rimedo por konigi Esperanton kaj plibonigi la demokration en Eŭropo. La civitanoj de diversaj lingvoj povus bone komuniki se Esperanto estus instruota en la lernejoj. Angla lingvo estas flughavenolingvo aŭ "basic english" la plej ofte por la Europanoj de E.U. kiuj ĝin lernas en lingvo du.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:49:12 Ngày 29 tháng 12 năm 2013

Feliĉe, ili ne havas, kiel partio, opinioj pri ĉiuj tiuj temoj, ĉar tiukaze EDE havus des malpli da voĉoj! Ĉiu kandidato povas opinii tion, kion li volas. Sed ne necesas dividi la samideanaron pri problemoj kiuj ne helpas nian aferon.

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 21:14:56 Ngày 29 tháng 12 năm 2013

Altebrilas:Feliĉe, ili ne havas, kiel partio, opinioj pri ĉiuj tiuj temoj, ĉar tiukaze EDE havus des malpli da voĉoj! Ĉiu kandidato povas opinii tion, kion li volas. Sed ne necesas dividi la samideanaron pri problemoj kiuj ne helpas nian aferon.
Pardonu min, Altebrilas. La divido estas en la realo. Tion spertis jam Zamenhofo kiam li ankoraŭ vivis.

Esperantistoj povas kune batali pri iuj temoj, kaj utilas novaj aranĝoj kaj eble novaj asocioj por tiu celo.

Sed partio en Parlamento estas tute alia afero. En Parlamento oni voĉdonas pri multe da temoj, kaj estas tro riske sendi tien grupon kies ideojn oni ne konas - krom pri la internacia lingvo. Mi neniam voĉdonus ĝin.

Oijos (Xem thông tin cá nhân) 21:40:23 Ngày 29 tháng 12 năm 2013

raffadalbo:
Altebrilas:Feliĉe, ili ne havas, kiel partio, opinioj pri ĉiuj tiuj temoj, ĉar tiukaze EDE havus des malpli da voĉoj! Ĉiu kandidato povas opinii tion, kion li volas. Sed ne necesas dividi la samideanaron pri problemoj kiuj ne helpas nian aferon.
Pardonu min, Altebrilas. La divido estas en la realo. Tion spertis jam Zamenhofo kiam li ankoraŭ vivis.

Esperantistoj povas kune batali pri iuj temoj, kaj utilas novaj aranĝoj kaj eble novaj asocioj por tiu celo.

Sed partio en Parlamento estas tute alia afero. En Parlamento oni voĉdonas pri multe da temoj, kaj estas tro riske sendi tien grupon kies ideojn oni ne konas - krom pri la internacia lingvo. Mi neniam voĉdonus ĝin.
Kion vi ne komprenas? Vi voĉdonas kandidaton ene de EDE, kiu havas opiniojn taŭgajn al vi pri ne-Esperantaĵoj. Pri ne-Esperantaĵoj la kandidato voĉdonas en parlamento laŭ sia vidpunkto. La partio nur diras, kiel voĉdoni en eventualaj Esperanto-rilataj aferoj.

(Mi ne scias, ĉu ĝuste tia estas la politiko de EDE. Mi nur informis vin pri tia ebleco en demokratia sistemo)

Oijos (Xem thông tin cá nhân) 21:49:44 Ngày 29 tháng 12 năm 2013

Mi kredas, ke la piratpartioj en multaj landoj uzas tian agmanieron.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:04:12 Ngày 29 tháng 12 năm 2013

Estas iom frue por zorgi pri kion faros esperantistaj deputitoj. Se la baloto estus proporcia kaj je la skalo de Eŭropunio, ni havus unu deputiton. Sed la sistemo estas alia, do ni devas atendi... Kaj kiam (kaj se) ni havos deputitojn, ili devos traktadi (*negocii ne ekzistas!) kun aliaj partioj, kaj anonci programon pri aliaj temoj.

Quay lại