去目錄頁

Kie nun estas Blanka Kristnasko?

pl74, 2013年12月24日

讯息: 22

语言: Esperanto

shroomley (显示个人资料) 2013年12月25日下午7:24:23

Longa Insulo havas iom da neĝo nun. Tamen, ĝi estas degelanta nun. malgajo.gif

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年12月25日下午10:15:09

En la suda Finnlando nur pluvo ĉi-jare.

Nile (显示个人资料) 2013年12月25日下午11:37:30

basica:mi loĝas en Australia. mi ne vidas "blanka kristnasko" de kiam mi estis knabo al nun malgajo.gif
Vi estas australia kaj vi vidis Blankan Kristnaskon?? Surprize!

Oijos (显示个人资料) 2013年12月26日上午1:26:14

Mi neniam spertis Kristnaskiĝtagon senneĝan.

Uridium (显示个人资料) 2013年12月26日上午1:55:54

Ĉi tie en mia Itala regiono, oni neĝas nur en januaro-februaro kaj kutime dum 1-2-maksimumo 3 tagoj; en unu semajno la neĝon tute malaperis.

Do, ekde mi naskiĝis mi neniam havis la plezuron de havi Kristnaskiĝtagon kun neĝo; tio okazas nur en la kristnaskiĝtagaj filmoj bedaŭrinde.

Oijos (显示个人资料) 2013年12月26日上午2:08:02

Uridium:Ĉi tie en mia Itala regiono, oni neĝas nur en januaro-februaro kaj kutime dum 1-2-maksimumo 3 tagoj; en unu semajno la neĝon tute malaperis.

Do, ekde mi naskiĝis mi neniam havis la plezuron de havi Kristnaskiĝtagon kun neĝo; tio okazas nur en la kristnaskiĝtagaj filmoj bedaŭrinde.
Bv. konsilu al mi, kiel mi povas neĝi.

basica (显示个人资料) 2013年12月27日下午1:44:46

Nile:
basica:mi loĝas en Australia. mi ne vidas "blanka kristnasko" de kiam mi estis knabo al nun malgajo.gif
Vi estas australia kaj vi vidis Blankan Kristnaskon?? Surprize!
Haha ridulo.gif Ne. Mi ne vidis blankan kristnaskon en mia tuta vivo. mi estus feliĉa se gxi okazis.

Annt (显示个人资料) 2013年12月27日下午5:22:40

En Bufalo Novjorkio, Usono, ni havis belega neĝon. Kaj iom da superakvego, glacio...

robbkvasnak (显示个人资料) 2013年12月27日下午6:31:23

Ĉi-tie en Florido ni havas blankegan strandon apud atlantika akvo kun blankkapaj ondoj sub blankaj nubetoj en helblua cielo. Ni havas palmojn ĉi-tie kun etaj ruĝaj beroj kaj la eŭforbioj kreskas ekster la domo meze de abundaj verdaj filikoj - ni tamen aĉetas jularbon kiu kreskis en Sudkarolino kaj ĝi plenigas nian domon je abia parfumo dum mi bakas kuketojn kaj julpanon laŭ la receptoj de miaj geavoj. Ni pendigis kronon de sekaj ruĝberoj ĉe la pordo kaj metis lumetojn en la du arbojn antaŭ la domo. Ni havas apartajn telerojn por la festotagoj kaj apartan tablodekoracion. Ĉi-jare pro la multaj festoj de amikoj kiuj invitis nin, ni ankoraŭ ne manĝis la anason kion ni aĉetis por la festo sed hodiaŭ mi preparos ĝin kun saŭrkraŭto rejnlanda stilo (kun blanka vino kaj iom da ananasoj). Por komenci ni havos marfruktan kremon (supon) kaj laste ni manĝos ŝaŭmon de blanka ĉokolado. Mi ege ŝatas vidi neĝon sur la festotagajn kartojn de niaj amikoj sed mi feliĉas ke ĝi ne falas ĉe ni en Florido. Mi ŝatas la festojn tropikajn - floribajn, kiel ni diras (florida-kariba). Feliĉajn Julfestojn al ĉiuj!!!!!

ludomastro (显示个人资料) 2013年12月28日下午11:11:16

Ni ne havis neĝon je Houston, Teksaso, Usono.

Sed, la Kristnasko estis bela.

回到上端