Al contingut

Ĉu gramatike korekti aliulan diron estas fiaĵo ?

de KamiloEspero, 26 de desembre de 2013

Missatges: 11

Llengua: Esperanto

KamiloEspero (Mostra el perfil) 26 de desembre de 2013 1.39.41

Esperanto permesas multajn malsamajn esprimmanierojn, kaj iafoje misgramatike esprimoj aperas.

Kion vi opinias ? Ĉu korekti aliulan diron estas fiaĵo ?

Mi jam donas mian respondon.

Mi ne ŝatas korekti alian esperantiston, eĉ se mi estas plene certa, sen antaŭa peto por konsultado.

Sed tre plaĉas al mi kiam esperantisto trovas eraron mian kaj atentigas min pri tio, publike aŭ aparte.

Lakiro (Mostra el perfil) 26 de desembre de 2013 12.44.10

KamiloEspero:Esperanto permesas multajn malsamajn esprimmanierojn, kaj iafoje misgramatike esprimoj aperas.

Kion vi opinias ? Ĉu korekti aliulan diron estas fiaĵo ?

Mi jam donas mian respondon.

Mi ne ŝatas korekti alian esperantiston, eĉ se mi estas plene certa, sen antaŭa peto por konsultado.

Sed tre plaĉas al mi kiam esperantisto trovas eraron mian kaj atentigas min pri tio, publike aŭ aparte.
Mi opinias, ke ĉiuj homoj (spertuloj kaj diletantoj) eĉ malofte eraras kaj neregule esprimiġas. Certe, korekti aliajn esperantistojn publike estas malbona maniero. Se iu tre volas korekti la alian, do povas fari tion kun profunda estimo en persona interparolado.
Tamen ni nepre devas publike senmaskigi uzantojn de aŭtotradukiloj.

erinja (Mostra el perfil) 26 de desembre de 2013 15.25.32

Lakiro:Tamen ni nepre devas publike senmaskigi uzantojn de aŭtotradukiloj.
Kial?

Lakiro (Mostra el perfil) 26 de desembre de 2013 16.08.27

erinja:
Lakiro:Tamen ni nepre devas publike senmaskigi uzantojn de aŭtotradukiloj.
Kial?
Kial senmaskigi? Ekzemple tiel:
"Estimata sinjoro, bonvolu esprimi viajn pensojn memstare, sen helpado de maŝintradukilo, ĉar ni malbone komprenas vian skribaĵon. Dankon!" Ktp.

erinja (Mostra el perfil) 26 de desembre de 2013 16.48.00

Mi ne diris kiel, mi diris "kial".

Se persono parolas Esperanton tiel malbone, ke la persono bezonas maŝintradukon por komuniki, ĉu vi sincere pensas ke la persono povos komuniki pli bone en Esperanto sen la tradukilo? Mi dubas tion.

Lakiro (Mostra el perfil) 26 de desembre de 2013 17.41.03

erinja:Mi ne diris kiel, mi diris "kial".

Se persono parolas Esperanton tiel malbone, ke la persono bezonas maŝintradukon por komuniki, ĉu vi sincere pensas ke la persono povos komuniki pli bone en Esperanto sen la tradukilo? Mi dubas tion.
Erinja, certe ĉiu persono povas uzi komputerajn programojn por ke trovu necesajn vortojn, sed tio ne signifas, ke la persono devas skribi nacilingve kaj poste sencerbe inserti "kurban" tekston de l'komputero en la forumon por tralego. Esperanto enhavas malmulton da reguloj, kiujn iu ajn homo kapablas uzi dum korektado de sia teksto. Laŭ mi estas pli bone uzi vortarojn. Ĉiu maŝintradukilo estas MALHELPANTO. Sed tio estas mia propra vidpunkto.
Kiam homo skribas, li havas la tempon por pripensi kaj kontroli sin. Paroli... Jes, paroli povas ne ĉiuj. Sed en la forumo neniu urĝas.
Ja tiu ĉi forumo nomiĝas Lernu! Maŝinoj, for!

glaciurso (Mostra el perfil) 26 de desembre de 2013 19.45.46

Lakiro:Ĉiu maŝintradukilo estas MALHELPANTO.
Mi ne konsentas. Tiaj tradukiloj ja povas esti vere utilaj se temas pri tradukado.
Neakceptebla estas nur se oni ne traktas la maŝintradukon kiel krudan bazon por la fina versio kaj afiŝas tiun neprilaboritan tekston sen ia korekto.

Cetere miaopinie ne estas ofenda se iu korektas mian gramatikon aŭ vortelekton, eĉ se oni faras tion publike. Tio nur - espereble - plibonigas mian E-on.
Tamen mi malvolonte korektus aliajn, ĉar mi mem ankoraŭ ne sufiĉe regas la lingvon.

raffadalbo (Mostra el perfil) 27 de desembre de 2013 18.53.49

Mi opinias ke oni:
* DEVAS korekti aliulan diron kiam la parolanto mem petas korekton (ekzemple: lernanto kiu volas plibonigi sian esperanton)
* POVAS (kaj DEVUS) korekti aliulan diron kiam la eraro favoras miskomprenon, ĉar la parolado celas interkomprenon
* POVAS (sed NE DEVUS) korekti gramatikajn erarojn, kiam la diskuto estas malrapida kaj la temo ne estas vere interesa
* DEVAS NUR apartajn erarojn korekti kiam la parolanto estas komencanto
* TUTE NE DEVAS atenti erarojn kiam la senco estas klara kaj la interparolantoj interesiĝas je la diskuto

auxro (Mostra el perfil) 29 de desembre de 2013 12.50.54

raffadalbo:Mi opinias ke oni:
* DEVAS korekti aliulan diron kiam la parolanto mem petas korekton (ekzemple: lernanto kiu volas plibonigi sian esperanton)
* POVAS (kaj DEVUS) korekti aliulan diron kiam la eraro favoras miskomprenon, ĉar la parolado celas interkomprenon
* POVAS (sed NE DEVUS) korekti gramatikajn erarojn, kiam la diskuto estas malrapida kaj la temo ne estas vere interesa
* DEVAS NUR apartajn erarojn korekti kiam la parolanto estas komencanto
* TUTE NE DEVAS atenti erarojn kiam la senco estas klara kaj la interparolantoj interesiĝas je la diskuto
Bonege! Mi emfazus ke indus korekti nur se la sama eraro ripetiĝas plurfoje por ke persono ne alkutimiĝu la malbonan esprim-manieron.
Ĝenerale mi pensas ke ni devus esti pli dankemaj al korektantoj, ĉar tiuj dediĉas SIAN tempon por ke NI parolu pli bone. Precipe en tiu ĉiu retejo, ĉar ĝia celo estas ja instrui kaj plibonigi la lingvon.

novatago (Mostra el perfil) 29 de desembre de 2013 13.45.41

KamiloEspero:Esperanto permesas multajn malsamajn esprimmanierojn, kaj iafoje misgramatike esprimoj aperas.

Kion vi opinias ? Ĉu korekti aliulan diron estas fiaĵo ?

Mi jam donas mian respondon.

Mi ne ŝatas korekti alian esperantiston, eĉ se mi estas plene certa, sen antaŭa peto por konsultado.

Sed tre plaĉas al mi kiam esperantisto trovas eraron mian kaj atentigas min pri tio, publike aŭ aparte.
Mi opinio ke estas taŭgaj momentoj kaj lokoj por senerarigi aŭ ĝustigi aliulojn kaj ankaŭ estas aliaj momentoj kaj lokoj por ne fari tion. Ankaŭ mi pensas, ke estas io maltaŭga tro insiste fari tion eĉ en loko, kia lernu.

Ĝis, Novatago.

Tornar a dalt