Mesaĝoj: 120
Lingvo: Esperanto
willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-25 17:46:11
vicentesales:Ni havas viva ekzemplo de ŝanĝoj en skriba formo por simpligi la skribado.Ankoraŭ ne. Laŭ iliaj novaj reguloj, oni devas skribi "dass", "bisschen" kun "ss", sed "weiß", "heißen" kun ß. Post du vokaloj necesas skribi ß.
Ekzemple en Germanio la litero "ß" ŝanĝos por "ss". Ĉu ne?
robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-25 17:48:08
horsto (Montri la profilon) 2014-januaro-26 01:17:42
vicentesales:Ni havas viva ekzemplo de ŝanĝoj en skriba formo por simpligi la skribado.Tute ne, la litero "ß" plu ekzistas en la germana lingvo.
Ekzemple en Germanio la litero "ß" ŝanĝos por "ss". Ĉu ne?
Clarence666 (Montri la profilon) 2014-januaro-26 02:36:58
> Kaj plie, en la ortografio de Esperanto ja estas gravega kaj
> bonega principo: ”por unu sono unu litero”. – Ni ne ŝanĝu ĝin!
Mi konsentas! Por "ts" mi povas auxdi 2 sonojn ( "batsono" ), sed por "c" nur unu ( "spaco" ). Do sxangxi "c" -> "ts" estas malbona ideo. Sed por "gx" mi auxdas cxiam 2 sonojn, do oni bezonas 2 literojn, se bonega principo pravas.
vicentesales:Ekzemple en Germanio la litero "ß" ŝanĝos por "ss". Ĉu ne?Dum dekoj da jaroj oni provas asasini na la Esceto AKK Kvazau-Betao "ß"
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
La problemo de la Germanaj reformoj estas:
De 100% da reformideoj, oni forkripligas 90% , restigas 10% , kiujn oni provas efektivigi, sed poste oni malfaras 90% de la 10% , do fine oni havas glorajn 1% reformsukceson
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
> La angla estas bona ekzemplo de lingvo kies skriba formo nur havas 26 literojn
Bonege
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
> sed inter 42 kaj 45 sonojn (laŭ la parolanto kaj ties dialekto).
Malbonege
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
> Mi instruas la anglan al denaskuloj kaj ne-denaskuloj.
> La literumado estas por ili (kaj eĉ ankoraŭ por mi) grandega problemo.
Eble vi pravas, sed la Franca kun 45 (???) cxapelaj literoj estas ecx pli grandega problemo.
> Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti
Jes mi havas ideon:
( heredajxa Esperanto havas 28 literojn kaj 28 aux 27 litersonojn )
- Asasinu la "hx" ( obskura rara litero )
( nun ni havas 27 literojn kaj 27 aux 26 litersonojn )
- Kunfandu "u" kun "ux" ( neniuj kolizioj? )
- Ekzistas ideo de kunfandi "gx" kun "jx" ... sed cxi tiu ideo generas koliziojn ( EKZ "agxo" - "ajxo" )
- Eble oni povus anstatauxigi "gx" par "djx" ... cxu la elparolo de "gx" diferencas de la elparolo de "djx" ? Laux mi ne. Kaj fakte ne estas unu sono, sed du sonoj.
( nun ni havas nur 25 litersonojn )
Kaj nun ni povas mapi la 25 litersonojn al 25 literoj:
cx -> Q
sx -> W
jx -> Y
kaj nun ni havas la belegan logikan sencxapelan skribsistemon
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
(kaj la ikso "X" ne estas uzata)
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-januaro-26 11:03:36
vicentesales:Ni havas viva ekzemplo de ŝanĝoj en skriba formo por simpligi la skribado.Nur en Svislando; ne en la aliaj German-parolantaj landoj.
Ekzemple en Germanio la litero "ß" ŝanĝos por "ss". Ĉu ne?
----------------
"Clarence666":… Por "ts" mi povas auxdi 2 sonojn ( "batsono" ), sed por "c" nur unu ( "spaco" ). Do sxanĝi "c" -> "ts" estas malbona ideo …
"Clarence666":… cxu la elparolo de "gx" diferencas de la elparolo de "djx" ? Laŭ mi ne …Vi volas havi apartan simbolono por [t͡s], sed ne por [d͡ʒ]?
"Clarence666":…La plej malbela propono, kiun mi iam vidis.
cx -> Q
sx -> W
ĵ -> Y
…
„QiuYauda e?oWandYo“ — tre facile legebla, ĉu ne?
michaleo (Montri la profilon) 2014-januaro-26 11:04:23
Clarence666:Alia stulta fadeno pri ortografio: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... "Ĉu vi pensas ke la uzo de la litero 'x' estas malbela?"Jes, mi konsentas, ke tio estas bonega principo. Kaj mi ĉiam aŭdas ĝ kiel unu sonon, se ĝi estas ĝuste prononcata.
> Kaj plie, en la ortografio de Esperanto ja estas gravega kaj
> bonega principo: ”por unu sono unu litero”. – Ni ne ŝanĝu ĝin!
Mi konsentas! Por "ts" mi povas auxdi 2 sonojn ( "batsono" ), sed por "c" nur unu ( "spaco" ). Do sxangxi "c" -> "ts" estas malbona ideo. Sed por "gx" mi auxdas cxiam 2 sonojn, do oni bezonas 2 literojn, se bonega principo pravas.
> Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzistiĜi estas nek obskura nek arĥaika.
Jes mi havas ideon:
( heredajxa Esperanto havas 28 literojn kaj 28 aux 27 litersonojn )
- Asasinu la "hx" ( obskura rara litero )
( nun ni havas 27 literojn kaj 27 aux 26 litersonojn )
- Kunfandu "u" kun "ux" ( neniuj kolizioj? )Kvankam plejofte tia kunfandado ne kaŭzus problemojn, sed ŭ donas iun informon pri la elparolo.
- Ekzistas ideo de kunfandi "gx" kun "jx" ... sed cxi tiu ideo generas koliziojn ( EKZ "agxo" - "ajxo" )Fakte ĝ estas unu sono.
- Eble oni povus anstatauxigi "gx" par "djx" ... cxu la elparolo de "gx" diferencas de la elparolo de "djx" ? Laux mi ne. Kaj fakte ne estas unu sono, sed du sonoj.
( nun ni havas nur 25 litersonojn )Sed kia estas avantaĝo de ĉi tiu skribsistemo? Kial ehowandyo qiuyaude estus pli bona ol eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde?
Kaj nun ni povas mapi la 25 litersonojn al 25 literoj:
cx -> Q
sx -> W
jx -> Y
kaj nun ni havas la belegan logikan sencxapelan skribsistemon
(kaj la ikso "X" ne estas uzata)
Clarence666 (Montri la profilon) 2014-januaro-26 16:26:22
Cxu [t͡s] estas la EO litero "C" ? Jes mi preferus gardi la "C" (mi auxdas unu sonon) kaj fendi la "GX" (mi auxdas du sonojn).
> La plej malbela propono, kiun mi iam vidis.
> QiuYauda e?oWandYo“ — tre facile legebla, ĉu ne?
==> qiuyauda eqowandyo
Nur afero de kutimo, se vi iam lernos Espanol, vi ankaux devos lerni "drolajn" sonojn de multaj literoj (Q, X, Y, ... KTP).
> Ĝi estas nek obskura nek arĥaika.
Vi pravas ... la "HX" ne estas arĥaika, sed nur arkaika.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
> Sed kia estas avantaĝo de ĉi tiu skribsistemo?
Grandaj avantagxoj:
* Ne bezonas cxapelojn, suficxas Askio kun 93 (nauxdek tri) simboloj, anstataux Unikodo-Infero kun pli ol 100'000 (cent mil) simboloj
* Povas tajpi EN kaj EO uzante la sama klavaro, sen bezoni strangajn klavarotusxacxprogramojn
* Eliminas la riskon de forgesi aux perdi cxapelojn (jes mi ofte trovas mankajn cxapelojn en vortaroj kaj EO-retpagxoj)
* EO uzas nur 25 (dudek kvin) literojn, neniu inter ili estas arkaika, obskura aux rara.
* Plifaciligas la lernadon cxar oni vidas la "d" en vortoj kiel "mangxejo" kaj ne vidas la "d" en vortoj kiel "jxus".
cx -> Q> Kial ehowandyo qiuyaude estus pli bona ol eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde?
sx -> W
jx -> Y
Nur afero de kutimo (jes "ehowandyo qiuyaude" sxajnas stranga ankaux al mi hodiaux), sed se ni uzus cxi tiun skribsistemon dum kelkaj tagoj, ni ne plu perceptus la novan skribsistemon kiel stranga. Kutimo havas grandegan povon!
novatago (Montri la profilon) 2014-januaro-26 17:01:08
vicentesales:Ni havas viva ekzemplo de ŝanĝoj en skriba formo por simpligi la skribado.Viaj argumentoj ne pliboniĝas, fakte malpliboniĝas. La kialo por tiu ŝanĝo, laŭ mia scio, estas ĉar german-parolantoj ne ĉiam certas kiam uzi ß-n kaj kiam duoblan son ĉar ambaŭ aĵoj kunvivas en la lingvo sed en malsamaj vortoj.
Ekzemple en Germanio la litero "ß" ŝanĝos por "ss". Ĉu ne?
En Esperanto, oni scias perfekte kiam uzi la ĉapelitajn literojn, kaj fakte estas tiu la kialo de ĝia ekzisto.
Eĉ se mi eraras pri la kialo de tiu ŝanĝo en la germana, kiun oni jam klarigis ke fakte estas nur propono por kelkaj vortoj, mi povas kontraŭargumenti tion, ke estas multaj pli lingvoj kun propraj literoj, supersignoj kaj eĉ propraj abocoj, silabaroj… Do rilate al via argumento, oni povus diri ke estas multe pli da kialoj por ne ŝanĝi la literojn ol por ŝanĝi ilin.
Oni jam prave klarigis al vi kial ekzistas la Esperantaj literoj. Mi simple ne komprenas kial vi insistas. Vi ne pravas, nek donis pravan kialon. Fino de la afero.
Ĝis, Novatago.
michaleo (Montri la profilon) 2014-januaro-26 17:29:27
Grandaj avantagxoj:ASCII (American Standard Code for Information Interchange = Usona norma kodo por informo-interŝanĝo) estas ja vera arĥaismo kaj, kiel montras ĝia nomo, estas la kodo por skribi en la angla. Ĝi simple ne taŭgas por skribi en vastega plejparto de lingvoj de la mondo. Sincere, ĝi ne taŭgas por skribi iun ajn pli komplikan tekston.
* Ne bezonas cxapelojn, suficxas Askio kun 93 (nauxdek tri) simboloj, anstataux Unikodo-Infero kun pli ol 100'000 (cent mil) simboloj
* Povas tajpi EN kaj EO uzante la sama klavaro, sen bezoni strangajn klavarotusxacxprogramojn
* Eliminas la riskon de forgesi aux perdi cxapelojn (jes mi ofte trovas mankajn cxapelojn en vortaroj kaj EO-retpagxoj)
* EO uzas nur 25 (dudek kvin) literojn, neniu inter ili estas arkaika, obskura aux rara.
* Plifaciligas la lernadon cxar oni vidas la "d" en vortoj kiel "mangxejo" kaj ne vidas la "d" en vortoj kiel "jxus".
Jes, mi povas skribi pole, angle, esperante kaj en ĉiu ajn lingvo, pri kiu mi pensus - dank' al Unikodo.
Mi ne vidas kiel "d" en vortoj plifaciligus la lernadon.
novatago (Montri la profilon) 2014-januaro-26 17:31:15
Clarence666:Grandaj avantagxoj:Via propono ne ŝanĝos tion ĉar Unikodo ne estas kreita pro Esperanto. Krom tio historio de Esperanto pruvas ke estas aliaj solvoj por prezenti la ĉapelitajn literojn SE ne eblas uzi ilin.
* Ne bezonas cxapelojn, suficxas Askio kun 93 (nauxdek tri) simboloj, anstataux Unikodo-Infero kun pli ol 100'000 (cent mil) simboloj
Clarence666:* Povas tajpi EN kaj EO uzante la sama klavaro, sen bezoni strangajn klavarotusxacxprogramojnTio estas bonega novaĵo por angloparolantoj. Ĉu por rusoj? Fakte rusoj, laŭ mia scio jam povas skribi Esperanton per la rusa alfabeto. Do, estas pli taŭga decido simple uzi la rusan klavaron. Krom tio, mi ne uzas strangaĵon por tajpi Esperanton. Mi uzas tute normala sistemo egala al kiu mi uzas hispane, angle, arabe, ktp.
Clarence666:* Eliminas la riskon de forgesi aux perdi cxapelojn (jes mi ofte trovas mankajn cxapelojn en vortaroj kaj EO-retpagxoj)Tio fakte nur pruvas ke estas maldiligentaj homoj. Io, kio okazas same en la angla, en la hispana, en la franca, nu en ĉiu lingvo.
Clarence666:* EO uzas nur 25 (dudek kvin) literojn, neniu inter ili estas arkaika, obskura aux rara.Tio nur estas mallongigo de tuta via propono. Vi simple farus la aferon alie, kaj tiu estas la tuta kialo, laŭ vi por ke ni ĉiu decidu uzi vian proponon.
Clarence666:* Plifaciligas la lernadon cxar oni vidas la "d" en vortoj kiel "mangxejo" kaj ne vidas la "d" en vortoj kiel "jxus".Mi fakte ne komprenas ĉi tiun parton de argumentaro. Sendube por Zamenhof kaj por multaj aliaj, bone elparolita ĝo ne estas dy. Por granda parto de la hispanparolantaro dy sonas tute same al di aŭ esperanta dj sed ne dĵ. Kie estas la plifaciligo?
Clarence666:Nur afero de kutimo (jes "ehowandyo qiuyaude" sxajnas stranga ankaux al mi hodiaux), sed se ni uzus cxi tiun skribsistemon dum kelkaj tagoj…Jes, afero de kutimo, vi alkutimiĝu al Esperantaj literoj kaj via problemo estos solvita.
Ĝis, Novatago.