Al la enhavo

Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti

de vicentesales, 2014-januaro-06

Mesaĝoj: 120

Lingvo: Esperanto

mateno (Montri la profilon) 2014-februaro-02 07:01:45

Nile:Mi opinias ke ekzistas tro da konsonantoj. Ili estas tro similaj.
Mi ŝatus si la afrikatoj kaj la postalveolaj konsonantoj ne ekzistas.
Bonvolu tamen konsideri, ke en lingvo estas rilato inter nombro da sonoj kaj longeco de vortoj.

Se vi forprenus iujn sonojn de Esperanto, la vortoj fariĝus pli longaj aŭ tro similaj unu al alia.

novatago (Montri la profilon) 2014-februaro-02 09:40:54

Fenris_kcf:La ekzisto de tiel multe da reform-proponoj kaj reformemuloj montras, ke Esperanto estas tre for de "perfekta". Do defendi la klasikan Esperanton per la sama obstineco, kiun reformemuloj ofte havas, ankaŭ estas religia pro ignorado de la realeco.
Tio malveras. Unue ĉar estas facile trompoĝi pri tio pro la ĝenega insisto de malmultaj uloj. Due, nek Esperanto, nek alia lingvo simila povas esti perfekta, tamen eĉ se estus iu multe pli perfekta ol Esperanto, la kvanto de reform-proponoj ne estus malpli, ĉar 99% reformistoj, kiel ĉi-kaze, nur parolas surbaze de propraj ŝatoj, ne surbaze de veraj malperfektecoj. Trie, mi mem povas paroli pri la aferoj de Esperanto, kiujn mi ne ŝatas aŭ pri aferoj, kiujn mi vidas vere iom problemigaj. Tamen mi ne blinde defendas Esperanton, mi baziĝas sur tio, kio fakte pravas. Pro kia estas la komunumo de parolantoj, pro ne havi iajn ecojn, kiuj ja havas tradiciajn lingvojn, reformoj nur povas damaĝi Esperanton, tio krom insisti ke reformistoj nur proponas laŭ propraj ŝatoj. Ne estas akceptebla absurde proponi ŝanĝi funkciantan lingvon nur ĉar estas uloj, kiuj vidas ĝin kvazaŭ ludo aŭ projekto, aŭ kiuj ne akceptas ĝin kiel funkciantan lingvon aŭ seriozan aferon. Kvare, 99% de la reformistoj neglektas la realon de Esperanto. Ili ne atentas ke Esperanto funkcias eĉ se ĝi ne estas perfekta KAJ spite al reformistoj.

Mallongigite, mi neniam diras “oni ne proponu kaj simple silentu”. Mi ĉiam donis taŭgan kontraŭargumentojn al absurdaĵoj diritaj de reformistoj.

Tamen, devus sufiĉi simple diri ke ĝi estas funkcianta lingvo. Se oni decidas lerni lingvon oni akceptas ĝin tiel, kiel ĝi estas. Eĉ se oni ne ŝatas ĝin, eĉ se oni vidas malperfektecojn en ĝi. Same kiel oni farus se temus pri lerni la hispanan, la anglan, la francan, la rusan, la ĉinan, la egiptan… ktp.

Se vi aŭ aliaj volas havi “vian perfektan lingvon”, kreu ĝin sed ne difektu la funkciantecon kaj utilecon de Esperanto.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-februaro-02 11:37:21

Daŭre diri ke Esperanto estas tute normala lingvo kiel la Hispana, la Angla, la Ĉina, ktp. estas ignorado de la realeco. Esperanto havas la celon iĝi la dua lingvo de ĉiu homa terano — vi certe rememoras, ke la aktuala nomo de Esperanto estas "La internacia lingvo". Por atingi tiun celon ĝi devas plenumi diversajn proprecojn. Ekzemple ĝi ne havu skrib-sistemon, kiu estas senbezone komplikita. Ne komecu diri ke la Esperanta skrib-sistemo estas perfekta kiel ĝi estas! Vi scias ke tio ne veras.

Se oni estas finvenkisto, oni devas advokati ŝanĝojn, ĉar sen ili la "fina venko" ne atingeblas. Do mi supozas ke vi estas raŭmisto. Sed ankaŭ raumistoj devas akcepti, ke Esperanto ne estas "normala" lingvo. Ĝi ne havas landon, kie ĝi hejmas; ĝi ne havas kulturon, kiu kompareblas al la kulturoj de naturaj lingvoj.

Mi iel estas finvenkisto, sed mi agnoskis ke la "fina venko" ne okazos per Esperanto, ĉar la parolantaro jam estas tro granda por alĝustigi la lingvon (tro multe da raŭmistoj kaj fundamentistoj ridulo.gif). Do laŭ mi Esperanto estas en senelirejo — bedaŭrinde.

novatago (Montri la profilon) 2014-februaro-02 12:22:05

Fenris_kcf:Daŭre diri ke Esperanto estas tute normala lingvo kiel la Hispana, la Angla, la Ĉina, ktp. estas ignorado de la realeco.
Ĉu mi ne diris ĉi tion?

Mi mem:Pro kia estas la komunumo de parolantoj, pro ne havi iajn ecojn, kiuj ja havas tradiciajn lingvojn, reformoj nur povas damaĝi Esperanton
Do, vi nur volas atenti tion, kion vi volas el tio, kion mi diris.

Diri ke ĝi estas bone funkcianta kaj ke tio estas sufiĉa kialo por akcepti ĝin kiel oni akceptas tradiciajn lingvojn, ne estas diri ke ĝi estas kiel la tradiciaj.

Kaj komprenu tion, kio implicas esti funkcianta lingvo. Vi imagu ŝanĝi radon al aŭtomobilo dum ĝi moviĝas. Diferenco: parolantaro unue malkuniĝos kaj post iom da tempo malaperos, krom tiuj, kiuj nur lernas planlingvojn pro scivolemo. Sed la vera parolantaro malaperus. Ĉiam memoru tiun “belegan” ĉion solvantan novan radon nomitan Idon: nur damaĝis Esperantokomunumon, solvis nenion, kaj ĝi apenaŭ estas parolata.

Fenris_kcf:Ekzemple ĝi ne havu skrib-sistemon, kiu estas senbezone komplikita. Ne komecu diri ke la Esperanta skrib-sistemo estas perfekta kiel ĝi estas! Vi scias ke tio ne veras.
Eĉ se mi mem estus elektinta alian skribsistemon kaj aliajn sonojn, diri ke la skribisistemo estas komplikita estas nur opinio bazita en propra ŝato, ne fakto. La skribsistemo estas nur “problemiga” ĉar hoadiaŭ la mondon rondiras ĉirkaŭ Usono; ĉar tio ne nepre estos ĉiam tiel, voli tian ŝanĝon estas simple stulta. Vera malfacileco aŭ vera problemo ne estas en tiu skribsistemo.

Fenris_kcf:Se oni estas finvenkisto, oni devas advokati ŝanĝojn, ĉar sen ili la "fina venko" ne atingeblas.
Kia absurdaĵo! Tute male, se oni volas akceptigi lingvon al aliaj, montru al ili ke ĝi estas pli facila kaj ke ĝi simple funkcias kaj ne akceptu ŝanĝojn absurdajn, kiuj nur pruvus ke Esperanto neniam povus funkcii ĉar ĉiu rajtas mantuŝumi ĝin senĉese.

Fenris_kcf:Do mi supozas ke vi estas raŭmisto.
Do, mi supozas ke post bone kompreni tion, kion mi diris en la antaŭa alineo, vi devas supozi alian aĵon. Mi ne estas finvenkisto kaj multe malpli raŭmisto. Se vi volas etikedigi min, mi estus uzisto. Tiu, kiu defendas uzi Esperanton, anstataŭ diskuti absurdaĵojn.

Fenris_kcf:Mi iel estas finvenkisto
Tute male. Vi estas rompisto, fuŝisto, trompisto, ĉion krom finvenkisto.

Fenris_kcf:la parolantaro jam estas tro granda por alĝustigi la lingvon
Sed vi almenaŭ ŝajnas esti komprenonta ke Esperanto estas bone funkcianta lingvo.

Ĝis, Novatago.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-februaro-02 12:39:08

> Vi nur parolas pri vi kaj via mondo, NE pri NI
> esperantoparolantoj kaj LA mondo.

Vi malpravas. Cxu LA MONDO bezonas vian Rusan klavaron? Fakte mi apenaux povas imagi kiel oni tajpas na EO uzante la Rusan klavaron
(LMS kun Kirilicaj literoj). Do jes, la eblo tajpi la du mondlingvojn EN kaj EO uzante la saman klavaron estus avantajxo, ankaux por la Rusoj.

> Ĉu vi pensas pri Z kaj Y (qwertz kaj qwerty klavaroj)?

Jes (sama problemo).

> Jes, vi plej verŝajne devas uzi la AltGr klavon por skribi ilin, sed ne
> nur la angla klavaro taŭgas por programado. Kaj oni povas
> alkutimiĝi al la klavokombinojn.

Jes vi pravas ... oni povas alkutimiĝi al la terurajn klavokombinojn ... sed cxu 1'000'000'000 malsamaj klavaroj estas bonega situaco? Laux mi iom malplacxa situacio. Antaux kelkaj jaroj oni havis 1'000'000'000 malsamajn kodpagxojn ... malplacxa situacio ... do oni asasinis ilin kaj nun ni havas NUR UNU Unikodon kun NUR 100'000 simboloj, kaj 1'000'000'000 malsamajn klavarojn. Cxu la problemo estas solvita? Laux mi ne. Cxu solvo ekzistas? Teorie jes ... oni uzu nur unu lingvon, aux almenaux nur unu skribsistemon por multaj lingvoj. Kun la cxapeloj (ecx nur malmultaj), EO farigxis parto de la problemo, anstatux celi farigxi parto de la solvo.

> Daŭre diri ke Esperanto estas tute normala lingvo kiel la Hispana,
> la Angla, la Ĉina, ktp. estas ignorado de la realeco. Esperanto
> havas la celon iĝi la dua lingvo de ĉiu homa terano

Unu problemo plu. Al mi, UNU bonega lingvo suficxus.

> vi certe rememoras, ke la aktuala nomo de
> Esperanto estas "La internacia lingvo".

Mi rememoras, sed malkonsentas. "internacia" estas (preskaux/kvazaux)
fivorto - la koncepto "internacia" bezonas naciojn, do oni fakte farigxis parto de la problemo, anstatux celi farigxi parto de la solvo. Pli bonegaj nomoj estus Esperanto ( <-estas okulumo.gif ) aux "sennacia lingvo" aux "universala lingvo". Cxu iu bezonas la stultajn naciojn? Mi ne.

> Por atingi tiun celon ĝi devas plenumi diversajn proprecojn. Ekzemple
> ĝi ne havu skrib-sistemon, kiu estas senbezone komplikita.

Mi konsentas.

> Ne komecu diri ke la Esperanta skrib-sistemo estas
> perfekta kiel ĝi estas! Vi scias ke tio ne veras.

Mi konsentas (la "Ĥ" ... KTP).

> Se oni estas finvenkisto, oni devas advokati ŝanĝojn,
> ĉar sen ili la "fina venko" ne atingeblas.

Mi estas finvenkisto. Mi suspektas, ke la cxapelojn estas unu motivo, kial multaj personoj ne lernas Espernaton. Sed mi ne havas rigidan pruvon.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-februaro-02 12:42:58

> La skribsistemo estas nur “problemiga” ĉar hoadiaŭ la
> mondon rondiras ĉirkaŭ Usono;

Vi pravas ... la mondo rondiras ĉirkaŭ Usono en politikaj kaj militaj aferoj, sed Esperantaj cxapeloj ne solvas cxi tiun problemon. Do, akceptu la Askion kun 26 literojn, malakceptu la Usonan politikon.

> Se vi aŭ aliaj volas havi “vian perfektan lingvon”, kreu ĝin
> sed ne difektu la funkciantecon kaj utilecon de Esperanto.

Eble mi do iam kreos mian perfektan planlingvacxon. Jes mi ne havos iun por komuniki. Cxu gravas? Eble mi skribos mian testamenton uzante mian perfektan planlingvacxon. Via argumento "utilecon de Esperanto" estas utopio. Esperanto nuntempe estas drola sxatokupo de eta minoritato, ne publike relevanta afero.

Plu, laux mia opinio, oni devus elimini la seksismon de la lingvo ANTAUX ol oni efektivigas na la FINA VENKO aux farigus EO la Euxropean lingvon. Kaj oni devus anstatauxigi la Fundamenton de 1905 (!!!) skribitan en strangaj fremdaj lingvoj, sed ne en Esperanto (!!!).

> Do laŭ mi Esperanto estas en senelirejo - bedaŭrinde.

Vi pravas - bedaŭrinde.

novatago (Montri la profilon) 2014-februaro-02 12:58:33

Clarence666:Fakte mi apenaux povas imagi kiel…
Jen mallongigo de via problemo.

Ĝis, Novatago.

vicentesales (Montri la profilon) 2014-marto-15 11:20:07

Uridium:Jam ekzistas unu projekto ke eliminis tiuj malfacilaj literoj por pronunci: tio nomiĝas IDO.
Kie mi povas koni la regulojn de IDO?

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-marto-15 12:17:49

vicentesales:Kie mi povas koni la regulojn de IDO?
Verŝajne, vizitante la retpaĝaron de tiu lingvo. Vi povos atingi ĝin serĉante per Google.

Amike.

Dandelion_Wine (Montri la profilon) 2014-marto-25 14:15:46

Saluton al ĉiuj! Antaŭ nelonge mi vidis ŝercan proponon forigi neutilajn literojn el la rusa alfabeto, kiun vi povas legi ĉi tie, se vi scipovas la rusan. Ĉiuj rajtoj apartenas al la aŭtoro, mi nur provis asimili/esperantigi la tekston. Ĝuu!

La plej neutila litero de Esperanto sendube estas Ĥ. Ni tute ne bezonas ĝin, estas la sama Ĥ, nur kun ĉapelo: horo kantas - ĉu vere ne kompreneblas el kunteksto? Ĝi estas malofta ĉiuokaze, forigo kaŭzus neniun problemon. Ŭ estas same neutila: ni ja fakte prononcas U, sed nur mallongan, kaj en Esperanto longeco tute ne gravas. Ni ja ĉiuj scias, kie devas esti Ŭ kaj kie U: nau, adiau, anstatau... Fakte rigardu ĉiujn ĉapelitajn literojn: ili estas tute senutila ornamaĵo, ni ne bezonas ilin por distingi vortojn, cu? Estas vana malsparo de inko, jen kio tio estas. Cu vi ciujn vortojn guste legis? Ankau mi. Neniuj plu problemoj pri tajpado de capelitaj literoj!

Kaj nun, C. Gi fakte estas la sama kiel ts. Patso, egaletso, amiketso... Tsu vi konsentas? M jam delonge agatsas min, gi ja estas la sama N, nur pli longa. Ni ja bone konprenas, kiu estas Zanenhof kaj kiu nonato estas narto. Ankau J estas tute neutila, tsar gi donas la sanan sonon kiel I. Iustetso, naliunetso - tsu vi tsion konprenis? E estas la sana F, nur kun superflua streketo: ni fis nf rinarkos, ke gi forfstas. R: ien alia nekonprfnfbla litfro. Gi faktf fstas P, sfd kun iu strangaio nalsuprf. Rusoi uzas Р anstatau R kaj havas neniun problenon. T fstaf la sana I kun bastono: paiso, egaleiso, anikeiso - isio konppfnfblas el kunieksio. Finfine, ni iuif nf bfzonas U: gi fsias la sana kiel V. Laiinanoi ia inifpsangis ilin, kial ni nf paiias? bflvlo, Pvsvio, Fvpopa Vnio! Fakif kial ni fis bfzonvs Z? Gi fsias N ivpniia ie navdek gpadoi. Ni ivif ne bfnonas gin, isivokane gi fsias vnaia fn deko da voptoj. Fop fl Fspepanio!

Ifn, ni fopigas dfkipi liifpoin (do ppfskav dvonon df la ivia alfabfio) sfn vfpf pfpdi ion. Fsias fvolvisio df la lingvo, paisia sinpligo, kiv hflpos al ni spapi inkon, do ankav nonon, ifnpon lfpnanif la alfabfion kai gfnfpalf plisinpligi nian vivon. Fk al sinpla kai logika Fspfpanio sfn aiavisnoi! Nf gpavas, kf fsias dvnf nalfaisilfif lfgi, vi kviinigos.

Reen al la supro