본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2572

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 9일 오전 4:59:38

Atendos multe da infanoj, ĉirkaŭ la mondo, por la alveno de Sankta Klaŭso, la elfo donacema.

donacema

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 9일 오후 2:10:34

Donacema homo vera maloftaĵo, ĉar estas du tipoj de konduto: unu de tiuj, kiuj faras, alia de tiuj, kiuj nur observas, montras erarojn, kritikante kaj turmentante la vivon de la proksimuloj.

proksimulo(j)

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 10일 오전 3:03:57

Proksimulo mia estas tamburisto, kaj kelkfoje mi povas aŭdi la tumbursonojn.

tumburson(o)(j)(n)

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 10일 오후 1:58:13

Tambursonojn mi aŭdas kaj rememoras kortuŝita pri afrikaj suferantaj sklavoj, kiujn oni venigis en Brazilon kaj al pluraj aliaj landoj en teruraj cirkonstancoj.

cirkonstanco(j)

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 11일 오전 3:30:03

Cirkonstancoj aliaj estus pli bone, se niaj prapatroj pli ofte konsideras aliulojn.

Konsideras aliuloj

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 11일 오후 2:13:00

Konsideras aliulojn, ke ili estu bonkoraj, kaj ne tro ambiciaj, ĉar malpli da posedo, malpli da tedo -- asertas popola proverbo. Troa ambicio freneziĝas, se ĝi jam ne malfeliĉigis.

malfelitigis

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 12일 오후 2:26:36

[malfelitigis aŭ malfeliĉigis?]

Malfeliĉigus al ĉiiuj, se mi ne respondus, do mi skribis ĉi tiun frazon.

frazon

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 12일 오후 4:32:06

Malfeliĉigis, senkulpigu min! (ĉiiuj, ĉu ankaŭ tajperaro?

Frazon oni instruas, ke pacienco estas virto, kiu helpas nin konkeri la havaĵojn de la korpo, de la animo kaj de la socio.

socio

Vinisus (프로필 보기) 2019년 12월 14일 오후 4:49:32

Ĉiu el ni estas erarema estulo, permesu al vi la rajto erari, sed postulu de vi mem la devon vin korekti.

Socio interrilata sen kverelo, ĉiam estas utila. En tiuj parolaj disputoj kaj fortegaj kvereloj ekaperas malbonoj de malfacila riparo.

riparo

cFlat7 (프로필 보기) 2019년 12월 15일 오전 3:20:46

Riparo de la amikeco plej ofte estas la preferinda okazaĵo.

okazaĵo

다시 위로