Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

af cFlat7, 8. jan. 2014

Meddelelser: 2572

Sprog: Esperanto

cFlat7 (Vise profilen) 24. dec. 2019 19.38.37

Metafore, li proklamis poezie, ke li volas esti bona mondcivitano.

mondcivitano

Vinisus (Vise profilen) 24. dec. 2019 21.47.37

Mondcivitano por mi estis Mahatmo Gandhi, kiam li skribis: "La amo de unu nura homo povas neŭtraligi la malamon de milionoj de aliaj homoj".

aliaj homoj

cFlat7 (Vise profilen) 24. dec. 2019 23.39.15

Aliaj homoj ankaŭ pensas, sentas, spiras, trinkas, manĝas, kaj deziras; ĉu ili ne havas la saman rajton?

rajto

Vinisus (Vise profilen) 25. dec. 2019 12.42.38

Rajto ĉiuj vivoj postulas, sed por ricevi ĝin ĉiam oni depentas de la potenculoj.

potenculoj

cFlat7 (Vise profilen) 25. dec. 2019 13.13.54

Potenculo, danke, nepre ne misuzas sian potencon.

potenco

Vinisus (Vise profilen) 25. dec. 2019 18.35.37

Potenco por fari la bonon mankas en nia mondo; sed se ni ne sukcesas nutri la malsategan popolamason, ni havas almenaŭ kruston de pano por donaci al iu, kiu malsate preterpasas.

preterpasas

cFlat7 (Vise profilen) 25. dec. 2019 20.20.40

Preterpasis la tempo kaj baldaŭ ni rimarkos, kiel rapide la estonteco alvenas.

alven(?)

Vinisus (Vise profilen) 25. dec. 2019 21.12.10

Alvenas la semado postvenos la rikolto.

rikolto

cFlat7 (Vise profilen) 25. dec. 2019 22.43.10

Rikolto en mia patro tago bezonis multajn laborulojn, ĉevalojn, kaj multe da homlaboro.

homlaboro

Vinisus (Vise profilen) 26. dec. 2019 13.22.45

patro tago?

Homlaboro provizas havaĵon por nutri sin kaj la idaron.

idaro
.

Tilbage til start