Tästä sisältöön

Kiom da horoj dormis vin?

Uridium :lta, 16. tammikuuta 2014

Viestejä: 6

Kieli: Esperanto

Uridium (Näytä profiilli) 16. tammikuuta 2014 22.54.16

Dank' al mia "sendorma kamarado", ankaŭ se mi laboris tutan tagon, mi ne povas dormiĝis ĝis la unua-dua de la nokto; en la mateno mi vekiĝis inter la kvin kaj la sepa de la mateno.
Resulto, via kompatinda samideano dormas normale de averaĝo 4 horoj pli malpli.

Kiom da horoj anstataŭ dormis vin?

P.S. Ne faru kiel mi.

Oijos (Näytä profiilli) 16. tammikuuta 2014 23.48.08

Kutime malpli ol duonhoro sufiĉas dormigi min.

Bruso (Näytä profiilli) 17. tammikuuta 2014 0.25.53

Kutime kvin aŭ ses horojn. Iafoje sep.

Miland (Näytä profiilli) 17. tammikuuta 2014 8.11.43

Kutime inter sep kaj ok horoj sufiĉas por mi.

Paulinho (Näytä profiilli) 17. tammikuuta 2014 11.57.47

Ĉu mi povas kopii? "Kutime inter sep kaj ok horoj sufiĉas por mi".

boecio (Näytä profiilli) 17. tammikuuta 2014 12.07.31

- Kiom da horoj vi dormis?
- Mi dormis 8 horojn.

Atentu ke "vi" estas subjekto en la frazo, aparte, "dormi" estas ne-transitiva (ne postulas objekton).

Takaisin ylös