Đi đến phần nội dung

Komentareto pri la «Strategia laborplano» de UEA

viết bởi MoutOp, Ngày 20 tháng 1 năm 2014

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

MoutOp (Xem thông tin cá nhân) 17:26:11 Ngày 20 tháng 1 năm 2014

Mi publikigis en mia retpaĝaro komentareton pri la «Strategia laborplano» de UEA. Kion vi pensas pri ĝi (la komentareto aŭ/kaj la strategia)?

Cyrill (Xem thông tin cá nhân) 18:04:22 Ngày 20 tháng 1 năm 2014

Saluton!

Via komento plaĉas al mi, speciale rimarko pri "problemo de institucia kaptado de la mem-lernantoj", al kiuj apartenas ankaŭ mi. Mi opinias, ke ĉi tiu problemo aperas, ĉar la Esperanto-kulturo (en vasta senco, kiel la tuta aro da konceptoj kaj praktikoj, ligitaj kun ĝi) ne povas proponi al la moderna generacio ion indan, por kio oni sentus bezonon unuigi siajn fortojn. Se oni perceptas Eon precipe kiel distraĵon, do oni nature emas distriĝi individue laŭ sia gusto. Se oni konsiderus ĝin ilo por atingi ion gravan, oni preferus agi kune. Tamen hodiaŭ, bedaŭrinde, oni nenie vidas pespektivon por uzi Eon enkadre de ajna vere granda tasko.

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 08:28:59 Ngày 26 tháng 1 năm 2014

MoutOp:Mi publikigis en mia retpaĝaro komentareton pri la «Strategia laborplano» de UEA. Kion vi pensas pri ĝi (la komentareto aŭ/kaj la strategia)?
Mi eĉ ne sciis pri la Strategia Laborplano de UEA.
Kiom da esperantistoj scias pri ĝi?
Tio estas la unua limo de la laborplano: UEA faras planojn pri la esperantistoj, sed sen la esperantistoj.

Nun, post viaj rimarkoj, mi provis legi la laborplanon, sed ĝi estas vere tro longa. Mi taksas ke ĝi interesas la estraranojn de UEA. Mi ĝojas ke UEA havas planojn kaj ke ĝi publikigas ilin. Bedaŭrinde, mi daŭre taksas ke UEA ja utilas sed ne plu estas en la centro de Esperantujo, male preskaŭ ĉe la rando; kaj verŝajne la laborplano ne komprenas tiun bazan realon.

Quay lại