讯息: 6
语言: Esperanto
Demian (显示个人资料) 2014年1月23日下午4:27:34
Mi ne komprenas la signifon de la frazparto, kiu estas griza. Mi jam legis ĝin kelkfoje. Ĉu vi povas helpi?
michaleo (显示个人资料) 2014年1月23日下午5:29:16
Demian:La unua frazo de la libro 'Paŝoj al Plena Posedo' estas - Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko — ni nomu lin Sen Dubo — kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.Mi supozas, ke la fabelo ne estis surskribita kaj estas nur en la memoro de la amiko, kiu estas perulo. Do tiu amiko estas responda pri ekzakta rakontado de la fabelo.
Mi ne komprenas la signifon de la frazparto, kiu estas griza. Mi jam legis ĝin kelkfoje. Ĉu vi povas helpi?
Bruso (显示个人资料) 2014年1月23日下午5:38:28
Ondo (显示个人资料) 2014年1月23日下午5:43:05
Demian:La unua frazo de la libro 'Paŝoj al Plena Posedo' estas - Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko — ni nomu lin Sen Dubo — kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.* la fabelon mi nur peras (al vi) = la fabelo venas (al vi) nur per mi (aŭ: pere de mi); mi ne estas la fonto de la fabelo, mi nur havigas ĝin al vi per mia rakonto
* transigi (ĉi tie, proksimume) = meti aliflanken, meti trans distancon, porti aŭ doni trans ion aŭ al la foro, al alia homo
* transigante la respondecon al mia amiko = agante tiel, ke mi ne mem prenas la respondecon (ĉu pri vereco, ĉu pri io alia) pri la fabelo, sed diras ke mia amiko respodecas pri ĝi
Kompreneble, tio estas nur bona komenco de fabelo el buŝo de lerta rakontisto.
sudanglo (显示个人资料) 2014年1月24日下午1:57:10
Tamen mi konsentas ke la strukturo estas iom komplika, kaj tio estintus pli klare esprimita en du apartaj frazoj.
la frazparto kiu stumbligis vin estas ne grize sed grase indikita (dik-letere).
Demian (显示个人资料) 2014年1月25日上午3:34:27
Ondo:Tre klara estas via ekspliko. Dankon!
* la fabelon mi nur peras (al vi) = la fabelo venas (al vi) nur per mi (aŭ: pere de mi); mi ne estas la fonto de la fabelo, mi nur havigas ĝin al vi per mia rakonto
* transigi (ĉi tie, proksimume) = meti aliflanken, meti trans distancon, porti aŭ doni trans ion aŭ al la foro, al alia homo
* transigante la respondecon al mia amiko = agante tiel, ke mi ne mem prenas la respondecon (ĉu pri vereco, ĉu pri io alia) pri la fabelo, sed diras ke mia amiko respodecas pri ĝi
Kompreneble, tio estas nur bona komenco de fabelo el buŝo de lerta rakontisto.
Sinceran dankon al ĉiuj aliaj!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)