Al la enhavo

Ĉu estas krizo de la angla lingvo du por la internacia komunikado?

de morico, 2014-februaro-05

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2014-februaro-05 16:03:14

Internacia kaj politika krizo? Ĉu la 94% de la monda logxantaro kaj de la registaroj povas akcepti iĝi nur civitanoj de lingvo du kaj de nivelo du?

Demokratia krizo? Eble 25% de la juna monda loĝantaro lernas la anglan kiel lingvo du. Estas rapida kvanta sed ne kvalita progresado. Post 1500 aux 2000 horoj aŭ multe pli da studado en la lernejoj kaj hejme, 90% de la 25% ĝin parolas malbone aux tre malbone, ĉar la lingvo estas malfacila.
Miliardoj da horoj da lernado estas perditaj.

Financa kaj économika krizo? Ĉu la popoloj povas akcepti malegalecojn pli kaj pli grandaj en internlandoj kaj inter la landoj ĉar la oligarkioj uzas la superregadon de la angla-usona lingvo, konservativulan ideologion kaj potencon por voĉdonigi leĝojn por oligarkio?

Kultura krizo ? Multe da ne angla-naskiĝantaj artistoj, sciencistoj ktp. estas malpli bonaj ĉar ili volas paroli aŭ skribi nur en la angla? Iafoje ilia laboro estas ŝtelata.

Ekologia krizo? La mondo bezonas de pli granda solidareco por daŭrigebla disvolvo. La internacia lingvo (Ilo) estas pli taŭga por tio, ĉar pli facila kaj pli neŭtra ol la imperia lingvo.

Margareth Thatcher diris: « There is no alternative » aŭ TINA. Sed alternativo ekzistas: Eo. 

willem44 (Montri la profilon) 2014-februaro-05 16:48:38

Hodiaŭ mi renkontis jen tiun interesan artikolon pri la temo: "Should Esperanto be the language of Europe?" (Ĉu Esperanto devus esti la lingvo de Eŭropo? (en angla)

http://www.debatingeurope.eu/2011/08/03/should-esp...

goli (Montri la profilon) 2014-februaro-05 17:59:59

Ni ĉiuj povus vivi en siaj sonĝoj kaj revi por finavenkan mondon. Sed alfrontu la veron: Esperanto neniu bezonas (aŭdas ululon de esperantistaj bigotoj...). Jes, mi ankaŭ volus lingvan egalecon, facilan interkomunikadon, ktp. Sed la malafabla realaĵo estas: angle parolas milionoble plu ol esperante. La realaĵo estas, ke mi ekis lerni esperanto jam kun deca kiomo de angla, kaj nun, skribante tiun-ĉi mesaĝon, mi uzas angla-esperantan vortaron, ne rusa-esperantan, sed angla-esperantan. Kial? Nu, antaŭ angla, mi lernas fremdajn lingvojn nur per ĝi, por praktiki ĝin. Kiom ne estus esperanto mirinda (ĝi vere estas), angla estas pli praktika. Esperanto estas pli bona ilo, sed angla laboras multe pli bone. Jen ĉio.

Uridium (Montri la profilon) 2014-februaro-05 23:47:38

Kun la nuna ekonomia krizo, aliaj landoj kie la angla ne estas oficiala lingvo kreskiĝas; de la landoj de BRICS nur Indio kaj Surafriko parolas anglan (kaj honeste, en Indio oni preferas babili SIAN originan lingvon, nome Hindi), kaj, preskaŭ kuniĝos kun ili la landoj de MINT: Meksiko, Indonezio, Nigerio kaj Turkio.

Mi serioze pensas ke en iu estonta CV, la scio de lingvoj totale diferenta da angla pesigi en la ebleco de serĉi bonajn laborojn: Hispana, Portugala, China, Franca, Araba, ktp.

Kaj bone Esperanto povas ĉiam esti utila,kiel akcesoraĵo de svislanda tranĉilo: mi enmetas en mia CV, kiun scias.... ridulo.gif

Demian (Montri la profilon) 2014-februaro-06 03:06:12

Uridium:... de la landoj de BRICS nur Indio kaj Surafriko parolas anglan (kaj honeste, en Indio oni preferas babili SIAN originan lingvon, nome Hindi)...
Oni != ĉiuj

Ĉiun baratanon ne parolas hindan.

Kelkaj personoj ŝatas paroli per hinda, aliaj malamas hindan. Hinda nek estas pli sudazia (aŭ barata) ol panĝaba (mia gepatra lingvo), tamila, telugua, kaj aliaj sudaziaj lingvoj; nek estas la nacia lingvo de Barato.

La sud-baratanoj estas kontraŭ la uzado de hinda. Ili feliĉe komunikas per sia lingvo (tamila, telugua, ktp) kaj angla. En la nordoriento malmultaj personoj parolas hindan.

Vi pravas iel. Hindan komprenas multaj (pli ol 60 aŭ 70%) personoj en Sudazio. Sed ĝi neniam estiĝos nacia lingvo de Barato pro opozicio de restaj 30 aŭ 40% personoj. Kontraste anglan komprenas malpli ol 10% personoj. Sed ĝi restos la ĉefa medio de komunikado.

Nuntempe angla estas la lingvo de alta kulturo, edukado, komerco, kaj elitoj en Barato. Ĝi estas pli malpli neŭtrala, ĉar ĝi favoras neniun etnan aŭ lingvan grupon. Tial personoj estas feliĉaj.

Uzado de angla favoras riĉulojn kaj elitojn, kiuj bone lernas tiun ĉi lingvon pro posedo de mono kaj uzas ĝin lerte por kaŝi iliajn malbonajn aferojn de la popolo. Tial personoj estas malfeliĉaj.

willem44 (Montri la profilon) 2014-februaro-06 04:36:58

Demian:
Ĉiun baratanon ne parolas hindan.

Kelkaj personoj ŝatas paroli per hinda, aliaj malamas hindan. Hinda nek estas pli sudazia (aŭ barata) ol panĝaba (mia gepatra lingvo), tamila, telugua, kaj aliaj sudaziaj lingvoj; nek estas la nacia lingvo de Barato.
Mi legis ie, ke la sanskrito estis komuna artefarita lingvo de antikva Barato, t.e. ĝi estis preskaŭ sama, kiel Esperanto hodiaŭ, kaj ĝi funkciis tute sukcese por celoj de internacia komunikado.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-februaro-06 10:16:37

willem44:Hodiaŭ mi renkontis jen tiun interesan artikolon pri la temo: "Should Esperanto be the language of Europe?" (Ĉu Esperanto devus esti la lingvo de Eŭropo? (en angla)

http://www.debatingeurope.eu/2011/08/03/should-esp...
Similan paĝaron ekzistis en pluraj lingvoj antaŭe. Nun ĝi estas nur en la angla. Tio pruvas, ke nek la angla lingvo nek la politiko de jamfaritaĵo ("fait accompli" ) fartas malbone...

Demian (Montri la profilon) 2014-februaro-06 12:01:42

willem44:
Mi legis ie, ke la sanskrito estis komuna artefarita lingvo de antikva Barato, t.e. ĝi estis preskaŭ sama, kiel Esperanto hodiaŭ, kaj ĝi funkciis tute sukcese por celoj de internacia komunikado.
La verkaĵo, kiun vi legis, estas erara. Sanskrita ne estas artefarita lingvo.

Dum jarcentoj, kiam oni uzis sanskritan lingvon en Sudazio, Malajo, kaj Indoĉinio, tiam la socioj de tiuj ĉi lokoj estis diglosiaj. Ili uzis sanskritan por edukado kaj siajn gepatrajn lingvojn por aliaj aferoj. Tiel, la uzado de sanskrita estis pli malpli simila al uzado de latina en Eŭropo, de ĉina en Orienta Azio, kaj de araba en nuntempaj arabaj landoj. Se sanskrito estas artefarita, latina, klasika ĉina, kaj moderna normaligita araba ankaŭ estas artefaritaj. Oni trovas modernajn ekzemplojn de diglosiaj (per du lingvoj) socioj en Azio kaj Afriko.

En Sudazio, angla ludas la rolon, kiun ludis persa ekde 1.300 ĝis 1.850 kaj sanskrita antaŭ tio. En Afriko, franca, angla, kaj portugala estas lingvoj de alta kulturo. La socioj en tiuj ĉi lokoj estas diglosiaj - kie indiĝeniaj lingvoj estas uzataj por ĉiutagaj aferoj kaj eŭropaj lingvoj estas uzataj en komerco, edukado, kaj altnivela politika interparolado.

Ĉu la aŭtoro de tiu verkaĵo konsentus ke angla, franca, kaj portugala uzataj en Azio kaj Afriko estas artefaritaj lingvoj?

vincas (Montri la profilon) 2014-februaro-06 13:59:23

morico:Demokratia krizo? Eble 25% de la juna monda loĝantaro lernas la anglan kiel lingvo du. Sed post 1500 aux 2000 horoj aŭ multe pli da studado en la lernejoj kaj hejme, 90% de la 25% ĝin parolas malbone aux tre malbone, ĉar la lingvo estas malfacila.
Miliardoj da horoj da lernado estas perditaj.
Nu, angla lingvo ne estas pli malfacila ol aliaj lingvoj. Eble kulpas instruistoj aŭ lernantoj, sed estas homoj, kiuj estas sufiĉe bone lertaj en angla lingvo, se ili povas kial ne povas aliaj? Mi jam diris, pri tiuj homoj, sed vi ne respondis al mia demando.

morico:Financa kaj économika krizo? Ĉu la popoloj povas akcepti malegalecojn pli kaj pli grandaj en internlandoj kaj inter la landoj ĉar la oligarkioj uzas la superregadon de la angla-usona lingvo, konservativulan ideologion kaj potencon por voĉdonigi leĝojn por oligarkio?
Hoho, terure, oligarkioj, superregado de angla kaj simile... Tiu superregado de angla lingvo devus esti multe multe pli granda ol estas nun.

morico:Kultura krizo ? Multe da ne angla-naskiĝantaj artistoj, sciencistoj ktp. estas malpli bonaj ĉar ili volas paroli aŭ skribi nur en la angla? Iafoje ilia laboro estas ŝtelata.
Laŭ mi ili estas tre bonaj, se ili volas lerni kaj paroli angle :]

morico:Ekologia krizo? La mondo bezonas de pli granda solidareco por daŭrigebla disvolvo. La internacia lingvo (Ilo) estas pli taŭga por tio, ĉar pli facila kaj pli neŭtra ol la imperia lingvo.
Mi amas tiun 'imperian' lingvon. Mi elkore esperas, ke ĝi gajnos multe da povo ol nun havas.

maratonisto (Montri la profilon) 2014-februaro-06 14:34:53

vincas:sed estas homoj, kiuj estas sufiĉe bone lertaj en angla lingvo, se ili povas kial ne povas aliaj? Mi jam diris, pri tiuj homoj, sed vi ne respondis al mia demando.
Ĉar la lingvolerna kapablo de homoj estas diversa. Post 9-10 jaroj de larnado ĉirkaŭ 15-20% parolas la anglan pli-malpli lerte. Multe pli da lernantoj neniam parolos ĝin bone.

vincas:Mi amas tiun 'imperian' lingvon. Mi elkore esperas, ke ĝi gajnos multe da povo ol nun havas.
La angla estas tro kara. La homaro elspezas pli ol trilionon da eŭroj ĉiujare pro dominado de angla. En kazo de Esperanto elspezus unu trionon de tiu astronomia sumo. Sekve ŝparus centoj da miliardoj eŭroj ĉiujare. Bill Gates eĉ ne revas pri tiu mono.
Mi mem lernas la anglan pli ol 40 jaroj kaj ne parolas ĝin bone. Mi ne povas memori ekzemple la "saĝan" anglan ortografion. Mi lernis Esperanton nur 4 jaroj kaj parolas ĝin multe pli bone ol la anglan. Tiu situo estas tipa por plimulto de homoj.

Reen al la supro