Til indholdet

Kiam finos la kanajla blokado de europo al kubo?

af baibaibibi, 7. feb. 2014

Meddelelser: 48

Sprog: Esperanto

jismith1989 (Vise profilen) 9. feb. 2014 17.09.02

Kiam la ekonomio estos privatiginta pli. Do verŝajne sufiĉe baldaŭ.

baibaibibi (Vise profilen) 10. feb. 2014 13.53.59

jismith1989:Kiam la ekonomio estos privatiginta pli. Do verŝajne sufiĉe baldaŭ.
Kaj, ĉu la ekonomio de ĉiuj landoj devas aparteni al kelkaj privatuloj dank' al blokadoj, bombardoj, ktp?

kaŝperanto (Vise profilen) 10. feb. 2014 17.09.51

Kiam la registaro de kubo estas timigita de la civitanoj de kubo, kaj ne laŭ la mala maniero. Ne estas blokado kontraŭ kubanoj, estas blokado pro kubanoj (pri la homaj rajtoj).

Ĉu la ekonomio de iu lando devas aparteni al diktatoroj?

jismith1989 (Vise profilen) 10. feb. 2014 18.36.17

baibaibibi:
jismith1989:Kiam la ekonomio estos privatiginta pli. Do verŝajne sufiĉe baldaŭ.
Kaj, ĉu la ekonomio de ĉiuj landoj devas aparteni al kelkaj privatuloj dank' al blokadoj, bombardoj, ktp?
Vere, mi ja ne subtenas la tutmondiĝon ekonomian ankaŭ, sed la kuba sistemo ŝtata-kapitalista ne estus sufiĉe subtenebla eĉ sen la blokado malgraŭ kelkaj faktaj avantaĝoj bonstataj. Nia sistemo ne estas subtenebla ankaŭ, kompreneble, la ambaŭ estas pli-malpli egale malbona, en malegalaj manieroj.

baibaibibi (Vise profilen) 10. feb. 2014 18.37.41

kaŝperanto:Kiam la registaro de kubo estas timigita de la civitanoj de kubo, kaj ne laŭ la mala maniero. Ne estas blokado kontraŭ kubanoj, estas blokado pro kubanoj (pri la homaj rajtoj).

Ĉu la ekonomio de iu lando devas aparteni al diktatoroj?
Usono diktas al la mondo kion ni devas fari, ĝi havas militejojn tra la tuta mondo por ke la mondo obeas ilin, neniu alia lando celas esti mondimperio, la dekstruloj el usono estas la veraj monddiktatoroj.

Lakiro (Vise profilen) 10. feb. 2014 19.27.29

Nu, se esti ĝis fino malkaŝema, do en nia mondo apartaj registaroj nur atendas ŝancon por forgluti iun landon, kiel pecon da pano. Tio estas leĝo de naturo kaj ni nenion povas kontraŭstarigi al ĝi. Bedaŭrinde aŭ al ĝojo, Kubo ne estas strategia esplanado, grava por malamikoj. Kaj memstare Kubo ne povas ekzisti, ĉar ne havas efikan ekonomikon. Tie ankaŭ grandan rolon ludas komercaj rilatoj. Ĉiflanke Kubo ne povas realigi sin en plena mezuro.

Lakiro (Vise profilen) 10. feb. 2014 19.58.52

kaŝperanto:Kiam la registaro de kubo estas timigita de la civitanoj de kubo, kaj ne laŭ la mala maniero. Ne estas blokado kontraŭ kubanoj, estas blokado pro kubanoj (pri la homaj rajtoj).

Ĉu la ekonomio de iu lando devas aparteni al diktatoroj?
Ĉu vi volas diri, ke en Usono la ekonomiko apartenas al popolo? Kial do vi ne savis Detroit(on)?
En ĉiuj kapitalismaj landoj ekonomiko apartenas al oligarĥaj diktatoroj, sed ne al popolo.
En Kubo Kastro havas nenion, tamen tie estas senpaga medicino, unu el la plej efikaj en la mondo, ankaŭ senpaga klerigado. Se anstataŭ Kastro sur la insulon revenos "Batista", Kubo denove fariĝos prostituadekonomiko kun multaj hoteloj kaj restoracioj por turistoj.

jismith1989 (Vise profilen) 10. feb. 2014 22.37.08

Lakiro:Kubo denove fariĝos prostituadekonomiko kun multaj hoteloj kaj restoracioj por turistoj.
Jen ja multegaj hoteloj kaj restoracioj por turistoj (ĉar turismo estas facila maniero por akiri valuton eksterlandan)! ridego.gif (Ekzemple.)

La revolucio faris multe da bonaĵoj (kaj ankaŭ kelkajn malpli bonajn aĵojn), sed vi ne idealigu aferojn.

robbkvasnak (Vise profilen) 11. feb. 2014 02.44.00

Vere estas skandalo ke nia registaro ne permesas al ni viziti Kubon. Ni volis vojaĝi al la UK en Havano ĉar ĝi estas je nuraj 150 km de nia hejmo sed ni ne rajtis. Ero da la problemo estas la kuba ekzilantaro en Miami - aparte la riĉuloj inter ili kiuj laŭ sia diro venis ĉi-tien kun nur kvin dolaroj en la poŝoj kaj "riĉiĝis" en Usono (mi laboris dum 4 jaroj ĉe Citibank kaj la aperta sekreto estas ke ili ja venis kun kvin dolaroj en la poŝoj sed kun milionoj en bankokontoj). Pere de sia mono ili minacas la kandidatojn dum voĉdonado en Usono tiel ke tiu kiu volas gajni ĉiam cedas al ilia ĉantaĝo. Kulpigu la ekzilantaron sed ne tutan Usonon.
A, jes, kaj petrolriĉa Venezuelo povus helpi al Kubo - sed ĝi nur povus helpi al si mismo. Kien fluas la petrodolaroj? Nu, pripensu kiu lando/kiuj landoj pruntedonis monon al Venezuelo (kaj al Kubo). Se inter la pruntedonintoj estis usonanoj temas pri privataj personoj kaj korporacioj - sed inter tiuj estas certaj landoj. Esploru kaj trovu. Kiel oni diras: sekvu la monon. Kaj kie estas la granda frato Rusio nun? Kaj la frataj landoj?

willem44 (Vise profilen) 11. feb. 2014 04.33.26

La soveta politiko de helpo al frataj landoj ĉesis kun la kolapso de la Soveta Unio. Kaj hodiaŭ la petrolo fluas plejparte en poŝojn de oligarĥoj.

Tilbage til start