Kwa maudhui

Kiam finos la kanajla blokado de europo al kubo?

ya baibaibibi, 7 Februari 2014

Ujumbe: 48

Lugha: Esperanto

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2014 7:37:34 alasiri

La blokado de europo kaj usono al kubo estas blokado de senhomaj kaj krimaj faŝistoj kontraŭ popolo plena je digneco kaj kuraĝo.
Kiam vi pensas finos la kanajla blokado de europo kaj usono al kubo?

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2014 8:30:07 alasiri

Certe finiĝos. Ni devas esperi.

willem44 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2014 2:27:57 alasiri

Blokado de Kubo? Mi aŭdis nenion pri tio. Kubo havas fidelajn aliancanoj, kiel Venesuelon, Bolivion, Ekuadoron, kaj povas rilati kun ili. Ĉu mi eraras?

gianich73 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2014 4:08:40 alasiri

willem44:Blokado de Kubo? Mi aŭdis nenion pri tio. Kubo havas fidelajn aliancanoj, kiel Venesuelon, Bolivion, Ekuadoron, kaj povas rilati kun ili. Ĉu mi eraras?
Kubo kaj Castro kriminala sistemo ne estas la samaĵo.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2014 6:29:55 alasiri

Pri kia kriminala sistemo temas? Ĉu ili vendas narkotaĵon aŭ murdas alilandanojn? Ĉu povas esti
Kastro organizis prostituadon kaj disvastigas AIDS?

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2014 2:22:47 alasiri

willem44:Blokado de Kubo? Mi aŭdis nenion pri tio. Kubo havas fidelajn aliancanoj, kiel Venesuelon, Bolivion, Ekuadoron, kaj povas rilati kun ili. Ĉu mi eraras?
Ĉu vi estus feliĉa se via lando povus komerci nur kun venezuelo, bolivio kaj ekuadoro aŭ vi nur mokas pri la tragedioj de la aliaj?

willem44 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2014 2:37:51 alasiri

baibaibibi:Ĉu vi estus feliĉa se via lando povus komerci nur kun venezuelo, bolivio kaj ekuadoro aŭ vi nur mokas pri la tragedioj de la aliaj?
Ne, tian intencon mi ne havis. Eĉ se Usono kaj Eŭropo ne deziras komerci kun Kubo, tamen estas tiu alianco, kiun mi menciis, kaj eble estas aliaj landoj, kiuj volus komerci kun ĝi. Estas strange, sed ni en Rusio hodiaŭ ne ricevas informojn pri Kubo, malgraŭ tio, ke antaŭe la amikeco inter niaj landoj estis tre forta.

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2014 2:57:13 alasiri

willem44:... ke antaŭe la amikeco inter niaj landoj estis tre forta.
'Amikeco'? Vi ŝajnas ŝerci, ĉu ne? Kubo krizo en 1962

willem44 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2014 3:17:03 alasiri

spreecamper:
willem44:... ke antaŭe la amikeco inter niaj landoj estis tre forta.
'Amikeco'? Vi ŝajnas ŝerci, ĉu ne?
Ne. Vere, ke ni estis malamikoj kun Usono (kaj probable ankoraŭ estas). Kaj Kubo estis nia aliancano.

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 9 Februari 2014 3:42:39 alasiri

willem44:
baibaibibi:Ĉu vi estus feliĉa se via lando povus komerci nur kun venezuelo, bolivio kaj ekuadoro aŭ vi nur mokas pri la tragedioj de la aliaj?
Ne, tian intencon mi ne havis. Eĉ se Usono kaj Eŭropo ne deziras komerci kun Kubo, tamen estas tiu alianco, kiun mi menciis, kaj eble estas aliaj landoj, kiuj volus komerci kun ĝi. Estas strange, sed ni en Rusio hodiaŭ ne ricevas informojn pri Kubo, malgraŭ tio, ke antaŭe la amikeco inter niaj landoj estis tre forta.
Do, se rusio povus komerci nur kun venezuelo, bolivio kaj ekuadoro, vi estus senblokado bonŝanca lando, kaj ni devus gratuli vin.

Kurudi juu