Ĉu -ismo=-em + -eco?
by OrangxKoloro, February 12, 2014
Messages: 7
Language: Esperanto
OrangxKoloro (User's profile) February 12, 2014, 2:09:27 PM
Mi demandas min se la nova sufikso -ismo egalas la sumon de la sufiksoj -em kaj -eco ('emeco')? Do, ĉu povas diri ke -ismo estas unu mallongiga sufikso?
Dankon antaŭe.
jismith1989 (User's profile) February 12, 2014, 3:16:38 PM
Plue, 'demandi sin' ne egalas la francajn vortojn se demander. Oni ne uzas tian frazparton ĝenerale esperante, krom se oni volas diri ke oni demandas ion al si pli laŭvorte, pli-malpli parolante al si mem: oni dirus 'scivoli' anstataŭe.
Amike!
Djino (User's profile) February 12, 2014, 3:26:49 PM
Estas kvazaŭe la saman sencon.
OrangxKoloro (User's profile) February 13, 2014, 8:40:09 AM
"-emeco" estas la malnovan version de la sufikso -emo.Do -eco, tiel skribita, ne estas meze la unuaj sufiksoj?
Estas kvazaŭe la saman sencon.
Ne, tio ja estas agrabla hipotezo, sed -ismo devenas nur de la greka kaj do de multaj aliaj lingvoj eŭropaj (kaj eble ne-eŭropaj), kie la finaĵo de -ism (greke, -ismos) signifas aŭ doktrinon aŭ ideologion.Sed iu doktrino aŭ ideologio ne estas kelkafoje la emo ecigi ion?
Ekzemple, en franca :
-jeune=> juna
-jeunesse => juneco
-jeunisme(http://fr.wiktionary.org/wiki/jeunisme)=>junismo?, junemeco? junigeco?
Plue, 'demandi sin' ne egalas la francajn vortojn se demander. Oni ne uzas tian frazparton ĝenerale esperante, krom se oni volas diri ke oni demandas ion al si pli laŭvorte, pli-malpli parolante al si mem: oni dirus 'scivoli' anstataŭe.Demandi sin ekvivalentas prefere 'se questionner'?
jismith1989 (User's profile) February 15, 2014, 4:04:48 PM
Kaj mi pensas ke 'se questionner' ja estus pli bona traduko. Tamen oni dirus eble 'demandi ion al si'.
OrangxKoloro (User's profile) February 16, 2014, 9:35:34 AM
Clarence666 (User's profile) March 4, 2014, 6:16:26 AM
Vortaroj havas alian opinion:
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/demand.html#de...
http://vortaro.net/?w=demandi
> sin demandi. Meti demandon antaŭ si k pripensi ĝin