去目錄頁

"La knabo ludis multon"

vitorlranjos, 2007年11月29日

讯息: 15

语言: Esperanto

vitorlranjos (显示个人资料) 2007年12月4日下午2:37:43

Mielo:Se oni elprenas unun frazon el teksto, ne estas certa, ke estas komprenebla.
mi tute konsentas ... sed mia amiko ne, bedaŭrinde, kaj mi ne scias aliajn argumentojn por montri tion al li ploro.gif

rosto (显示个人资料) 2007年12月5日下午2:47:06

Pri kunteksto. Kunteksto gravas. Sed ankaŭ al mi ŝajnas, se ni ne havas kuntekston, ni komence konsiderus la plej verŝajnan sencon de frazo.
Ekzistas ja ankaŭ kultura kunteksto. Ekzemple, laŭ kultura kunteksto knaboj plej verŝajne ludas ludojn, kvankam ili povas ludi ion alion.

vitorlranjos (显示个人资料) 2007年12月5日下午10:14:26

Terurĉjo:Ĉu via amiko dubas nur pri uzado de la verbo "ludi" aŭ ĝenerale pri la esprimoj "-i multe" kaj "-i multon"?
hmm ... mia amiko ne dubas pri la verbo aŭ pri la esprimo ... li asertas, ke la uzado de "multo" ne(niam) dependas de subteksto ! shoko.gif
laŭ li, nombrovortoj mem havas la signifon de la "substanco" pri kiu "multo" temas.
kompatinde ...
ekz., laŭ li, mi povas legi multon ... se mi ne parolas aliajn frazojn aŭ vortojn, kiel oni komprenos "multon = multon da libroj" aŭ "multon = multon da aspektoj en ies vizaĝo" ?

vitorlranjos (显示个人资料) 2007年12月5日下午10:20:43

rosto:Kunteksto gravas. Sed ankaŭ al mi ŝajnas, se ni ne havas kuntekston, ni komence konsiderus la plej verŝajnan sencon de frazo.
Ekzistas ja ankaŭ kultura kunteksto. Ekzemple, laŭ kultura kunteksto knaboj plej verŝajne ludas ludojn, kvankam ili povas ludi ion alion.
En Brazilo, la pluraj sencoj de "ludi" estas tute normalaj kulture por knaboj ... aliaj verboj ne havas plurajn sencojn, do eble estas pli facile konsidere komence la kulturan kuntekston ! sed, eĉ uzante tiajn verbojn, la kvanta vorto postulas rektan priskribon, kvazaŭ ĝi estus nombrovorto, por ke ne okazu militoj pro malĝusta kompreno rido.gif okulumo.gif

rosto (显示个人资料) 2007年12月6日下午2:43:33

En la rusa kaj en la angla lingvoj la vorto "ludi" ankaŭ havas tion multon da sencoj.

回到上端