Hozzászólások: 9
Nyelv: Esperanto
HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. február 16. 7:44:18
"La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo."
Mi petas klarigon, ĉar laŭ miaj rudimentaj scioj pri fiziko, akvo ne bolas je 0°…
Dankon.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
sudanglo (Profil megtekintése) 2014. február 16. 10:28:58
lagtendisto (Profil megtekintése) 2014. február 16. 10:30:11
Bertilo ankaŭ havas lernu-konton. Oni povus kontakti lin rekte. Sia Lernu-uznamo estas bertilow.
HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. február 16. 10:55:38
HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. február 16. 11:09:46
Ondo (Profil megtekintése) 2014. február 16. 12:51:38
HaleBopp:"La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo."La klarigo estas tute simpla. La eraro kaŝas sin en la esprimo "norma atmosfera
Mi petas klarigon, ĉar laŭ miaj rudimentaj scioj pri fiziko, akvo ne bolas je 0°…
premo". Estas klare, ke Bertilo Wennergren parolas en sia gramatiko pri statoj
de akvo je la premo 611,73 paskaloj (6 milibaroj). Do, simple nur forfalis el la
frazo la vortoj "cent-sesdek-ono da". Anstataŭigu ĝin per
* La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe cent-sesdek-ono da norma atmosfera premo.
kaj ĉio estas en ordo.
Ĉe tiu premo, kiel ĉiuj scias, estas ankaŭ la trifaza punkto (alinome triobla
punkto) de akvo se la temperaturo estas 0,01 celsiaj gradoj. Tio signifas, ke akvo
de tia stato ankaŭ vaporiĝas (bolas) je la sama temperaturo.
Oni povas kompreneble riproĉi Bertilon pro tio, ke li skribis "nul gradoj" kaj ne
"nul komo nul unu gradoj", sed tio estas pardonebla peko, kiam temas pri gramatiko,
ne pri lernolibro de fiziko.
fantomo (Profil megtekintése) 2014. február 16. 12:52:00
HaleBopp:Oni povas legi tiun frazan ekzemplon ĉe PMEG :Bonvole legu pri historio ekz. en Vikipedio:
"La bolpunkto de akvo estas nul gradoj ĉe norma atmosfera premo."
Mi petas klarigon, ĉar laŭ miaj rudimentaj scioj pri fiziko, akvo ne bolas je 0°…
Dankon.
"Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo, tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo. Post la morto de Celsio lia kolego Linnaeus inversigis la skalon;"
HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. február 16. 17:19:31
fantomo:Bonvole legu pri historio ekz. en Vikipedio:Estas interese! Estas tamen iom strange ke Bertilo elektis tian ekzemplon (kiu do estas tre nekutima kaj rilatas al malnova epoko).
"Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo, tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo. Post la morto de Celsio lia kolego Linnaeus inversigis la skalon;"
HaleBopp (Profil megtekintése) 2014. március 4. 18:17:42