Ir ao conteúdo

Ĉu la eksiĝo de Britio de la Eŭropa Unio ebligus la esperanton esti unu de la lingvoj de la EU ?

de Rafcaz31, 17 de fevereiro de 2014

Mensagens: 21

Idioma: Esperanto

vincas (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2014 14:14:31

novatago:Ekonomiaj rilatoj ne estas problemaj se oni faras laŭ kondiĉoj de egaleco. Tio ne okazas ĉi-kaze.
Ĉu eble estas iuj ekonomiaj datumoj, kiuj pruvus viajn vortojn? Aŭ ekonomistoj diras ke ekonomiaj rilatoj ne estas egalaj inter Usono kaj EU? Aŭ vi povas doni iuj ligiloj pri tio? Estus interese scii situacion veran.

novatago:Jes ja, la angla venkis kaj fino de la afero. Laŭ vi aĵoj okazas magie. Tio eksplikus vian naivecon.
Mi plisimpligis la aferon, sed mi ne diris, ke tio okazis magie :] Jes Usono kaj Anglio altrudis sian lingvon. Kaj do? Kie estas problemo? Tio povas esti bonaĵo :]

novatago: Ne, simple sekvo de la fino de la dua mondmilito (ne magio de populareco) kaj komerca fakto. Se vi legus pli atente, vi komprenus pli bone miajn vortojn. Tial mi grasigis tekston ĉi tie.

Ĉu vi scias ion pri la Plano Marshall.
Mi scias pri tio. Usono finance helpis al Eŭropo ke komunizmo ne divastiĝu. Utilon havis ambaŭ flankoj. Kaj Usono kaj Eŭropo.

vincas (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2014 14:17:36

novatago: Ĉu vi pensas ke tio estis, simple bonvola sensekva helpo de la ĉiam sindonema Usono?
Tio estis simple tre bona decido de Usono. Usono helpis al Eŭropo, pligrandigis sian hegemonion kaj haltigis komunismon. Ĉar havi fortan Usonon en Eŭropo dum malvarma milito estis tre grave. Do eble pli bone ne povas esti.

novatago: Vekiĝu! (Rigardu atente kiom da mono ricevis Francio kaj pensu kial ĝi bezonis tiom da mono kaj kiun sekvon havas tio, rilate al la komerca pontenco de tiu lando, kaj ties lingvo).
Francio ricevis multe da mono, sed malgraŭ tio francoj ne famas pri sia lerteco en angla lingvo. Do eble usonaj monoj ne ĉiam altrudas sian lingvon :]]] Ju pli ke finnoj tiam ne ricevis monon, sed nun ili lerte parolas angle.

novatago: Ĉar diri populara tiel, miskomprenigas la aferon. Mi dirus ke la angla estas populara se eblus elekti libere kiun lingvon lerni en lernejo. En lernejo oni lernas la anglan pro devigo, ne pro populareco. En lernejo oni obsedigas lernantojn pri la graveco de la angla. Tial ne taŭgas diri tiamaniere ke ĝi estas populara.
Nu, eble vi lernas lingvon por ‘devigo’ mi lernas pro populareco. Kaj el kie elfluas tiu ‘devigo’ ĉu ne el populareco?

novatago: Jes, la afero estas ke vi ne vidas dependecon, kaj tial por vi simple ĝi estas utilaj rilatoj por ambaŭ flankoj. Tamen, dependeco estas tie, eĉ se vi ne povas vidi ĝin.
Eble vi simple troigas tiun dependecon? Kaj vidas aĵon, kiu fakte ne ekzistas? Kaj utilajn ekonomiajn rilatojn por ambaŭ flankoj vi nomas ‘dependecon’.
Sed mi estas malferma por pruvoj,se vi donus iuj artikloj pri la temo de ekonomistoj vi volonte legus :]

novatago: Se la fino de la dua mondmilito estus alia, vi same naive kaj feliĉe parolus pri la germana, aŭ la rusa. Mi scias ke tie, kie la rusa estis la internacia lingvo post la duo mondmilito, tiu lingvo ne estis ĉie feliĉe akceptita, tamen rimarku ke mi diris “se la fino de la dua mondmilito estus alia”.
Por mi monda lingvo povus esti angla aŭ germana, franca aŭ eĉ rusa, sed ne Usono kaj Anglio estis kruelaj diktaturioj, sed Rusio kaj Germanio. Kaj tio sanĝis situacion.

novatago: Posta rimarkigo: Via profilbildo memorigis min alian fakton: Vidu ĉi tiun mapon kaj ties datojn. Jes ja, la angla “simple” gajnis. Ĥaĥa!
Hmm? Mi ne kompenis vian ŝercon :]] Kion vi celis? :]

novatago (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2014 14:56:50

Nu, mi ne ŝatas diskuti kun homoj kiel vi, kiuj pensas ke faktoj estas rebateblaj per opinioj. Vi loĝas en Karamelmondo. Ne miskomprenu min, vi rajtas ŝati la anglan, kaj Usonon. Mi mem havas nenion kontraŭ usonanojn kaj la anglan kiel lingvon. Tamen, pluraj aĵoj, el kiuj vi diris, celas sengravigi faktojn, kiuj estas neakcepteblaj.

Ekzemplo:
Vincas:
novatago: Se la fino de la dua mondmilito estus alia, vi same naive kaj feliĉe parolus pri la germana, aŭ la rusa. Mi scias ke tie, kie la rusa estis la internacia lingvo post la duo mondmilito, tiu lingvo ne estis ĉie feliĉe akceptita, tamen rimarku ke mi diris “se la fino de la dua mondmilito estus alia”.
Por mi monda lingvo povus esti angla aŭ germana, franca aŭ eĉ rusa, sed ne Usono kaj Anglio estis kruelaj diktaturioj, sed Rusio kaj Germanio. Kaj tio sanĝis situacion.
Usono ne enmiksis en la dua mondmilito por savi la mondon el naziismo, sed preskaŭ nur ĉar kontraŭis la ekonomian politikon de naziismo. La listo de kruelegaj kaj kontraŭliberaj agoj de Usono ne havas finon. Ŝajni ne esti diktatoreco, ne implicas ne esti kruelega diktatoreco, kaj fakte ĉi-kaze implicas lertan sukcesan trompon al civitanojn.

Por fini, en via unua mesaĝo, vi demandis kial mi enmiksis Usonon en la afero de la fadeno. Mi eksplikis vin kial, kaj vi mem agnoskas ke mi pravas:

Vincas:Jes Usono kaj Anglio altrudis sian lingvon
Do, oni ne bezonas daŭrigi la diskuton ĉar vi jam havas respondon kaj vi scias ĝin pravan.

Ĝuu vian Karamelmondon. Ne estas mia tasko instrui vin, tial kaj por ne ricevi indignigajn sensciaĵojn kiel respondon, mi ne argumentos plu.

Ĝis, Novatago.

vincas (Mostrar o perfil) 20 de fevereiro de 2014 11:43:41

novatago:Por fini, en via unua mesaĝo, vi demandis kial mi enmiksis Usonon en la afero de la fadeno.
Mi refoje citus vin.
La plej granda kialo estas lando, kiu neniam apartenos al tiu unio: Usono.
Pardonu, sed tio estas por mi ridinda :]] Ĉar pli granda kialo por esti angla oficiala en EU estas, ke angla estas internacia lingvo en EU (aŭ alie dirus pli grava kialo estas homoj, kiuj uzas anglan en EU). Kiam mi demandis, mi temis ke ĉi tiu kialo estas pli grava. Usono sekvas nur poste kiel malrekta kialo.

novatago:Mi eksplikis vin kial, kaj vi mem agnoskas ke mi pravas:
vincas:Jes Usono kaj Anglio altrudis sian lingvon
Jes, mi diris tion, sed el tio ne elfluas, ke mi diris, ke Usono estas la plej granda kialo por esti angla oficiala lingvo en EU. Ja oficiala angla lingvo en EU ne estas bezonata por Usono. Oficiala angla lingvo unue estas bezonata por homoj, kiuj en EU parolas angle. Do tiuj homoj estas la plej grava kialo. Do ne vidu aĵojn, kiuj mi ne diris. Kaj vi pruvis ne tion, kion vi asertis. Vi asertis ke Usono estas la plej granda kialo, sed pruvis ke Usono estas malrekta kialo por esti angla oficiala en EU :]]

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 23 de fevereiro de 2014 21:34:44

mathieubriere:Dubindas ke la britia eksiĝo el eŭropo ŝanĝu ion pri la lingva situacio... La angla estas la lingvo de la monda ekonomia sistemo kaj kiel antaŭe dirite, de Usono! La tuta mondo emas vivi kiel la usonanoj.
Plue, Britio neniam vere entuziasmigis pri eŭropa konstruado sed ni eŭropanoj neniam haltis lerni la anglan...
Mi tutkore ŝatus ke la esperanta estu la eŭropa komuna lingvo.
Bedaŭrinde vi iel ajn pravas - nur ke eĉ ĉi-tie en Usono multaj inter ni ŝatus "vivi kiel la usonanoj", tio estas la usonanoj en filmoj. La fakto estas ke la vivo reprezentata en la filmoj estas fikcio - mito. Estas nacia mito aŭ ferakonto por usonanoj. Mi nun frekventas profesian lernejon. El 18 studentoj tri inter ni havas aŭtojn. La aŭtobusa sistemo ĉi-tie estas tre, tre malbona. Mi ofte (fakte ĉiutage) transportas miajn gekolegojn inter iliajn hejmojn kaj la lernejo. Sed mi devas ege atenti kiom mi elspezas ĉar mi gajnas malpli ol mil dolarojn pomonate. Eble ie tio ŝajnas esti multa mono sed se vi scias ke ni devas pagi jam inter $110 kaj $220 pomonate por elektro (nur estas unu elektrokompanio en nia regiono, do ili havas monopolon malgraŭ la mito de kapitalisma konkurenco) kaj ke mi pagas preskaŭ $300 pomonate nur por benzino por iri inter la lernejo kaj mia domo. Mi devas pagi telefonon, akvon, kloakkostojn, rubaĵforpreno, asekuron por la aŭto kaj por la domo (kvazaŭ 4900 pojare) vi komprenos ke ne restas multo. Oficiale mi vivas sub la limo de malriĉo laŭ la usona registaro - kaj mi vere ne estas escepto.

Jes! estas riĉegaj usonanoj kiel en la filmoj - nur mi ne konas ilin persone. Mi vidas iliajn domegojn kaj iliajn jaktojn, mi vidas la restaŭraciojn kie ili povas manĝi (mi ne). Mi vidas la luksajn vendejojn kiel ili butikumas kaj mi eĉ foje eniris nur por rigardi (Lord & Taylor, Nordstrom, ktp). Sed mi butikumas en Kmart kaj Aldi. Mian aŭton mi aĉetis uzatan kun domaĝoj ĉar mi neniam povus aĉeti novan aŭton ĉi-tie. Mia komputilo estas 8-jara.

La britia-usona financsistemo bonas por kelkaj homoj sed tute ne por la plejmulto. Good luck, Europe! (Bonan ŝancon, Eŭropo!)

antoniomoya (Mostrar o perfil) 23 de fevereiro de 2014 22:16:48

Kara Robb, mi preskaŭ ne povas kredi tion kion vi rakontas. Ĉi tie en Hispanujo, instruisto en universitato gajnas duoble ol vi. Kaj malgraŭ tio ni pensas ke nia lando troviĝas ĉe la postaĵo de Eŭropo!, kaj ke en aliaj najbaraj landoj homoj ricevas por sia laboro multe pli da mono ol ni. Mi malfacile povas kompreni kiel usona universitata profesoro povas gajni malmulte da mono ol laboristo mialande.
Ne strange vi diras ke vi vivas sub la limo de malriĉeco. Oni malfacile povas vivi okcidente per tiu salajro.
La demando estas: Ĉu via kazo estas iom escepta en Usono, aŭ kontraŭe ĝi estas kutima, eĉ ordinara?

Amike.

Stefano888 (Mostrar o perfil) 24 de fevereiro de 2014 01:39:11

La angla estas mia denaska lingvo, sed Esperanto estas multe pli bona solvo por la lingva problemo sur la eŭropa kontinento. La dua lingvo, kiun homoj plej uzas, estos la ĉefa dua lingvo tamen. Esperanto estas multe pli facila lerni ol la angla. Eble ĝia simpleco altiros pli da homoj al ĝi. Mi veturis per trajno tra eŭropo dum la somero de 1988 kaj renkontis surstrate homojn, kiuj parolas Esperanton. Turgvidistino en Bruselo eĉ parolis la lingvon dum la busturo. Mi pensas ke la uzado de Esperanto kreskos.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 24 de fevereiro de 2014 02:04:56

Mi ne plu profesoras. Dum mia deĵoro mi gajnis $46.300 pojare (antaŭ impostoj). Portempa fakestrino maldungis min (ĉar ŝi estas tre pia en sia religio) kaj nun mi ricevas mian emeritan salajron: $970/monate (mi ne pagas impostojn por tio). Instruistoj en publika lernejo ĉe ni gajnas ĉirkaŭ $35.000 pojare (antaŭ impostoj), do ĉ. $26- $27 mil pojare post impostoj. Sed, la plej malmulte kosta loĝejo en mia regiono luiĝas je ĉ. $1.200/monate (do $14.400 pojare). Feliĉe mi ŝparis kaj posedas mian domon kaj mian aŭton. Mi nur pagas $78 posemestre por miaj kursoj sed mi devas aĉeti la uniformon, la ŝuojn kaj la tranĉilojn krom la libroj (unu libro kostas $160).
En la najbararo kie mi loĝas vivas multaj senhejmuloj - kelkaj dormas sur kartonaj pecoj malantaŭ parkobenĉoj, aliaj en abandonataj aŭtoj. Multaj lernantoj iras malsate en la lernejon.
Eble mi devus krei servon turistan por travivi la veran vivon en Usono. Sed certe ne temus pri malstreĉa restado.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 24 de fevereiro de 2014 20:54:32

Mi ne komprenas, kial usonanoj akceptas tian reĝimon pli facile ol eŭropanoj, kiel en Francio, ekzemple.

lagtendisto (Mostrar o perfil) 1 de março de 2014 20:51:04

vincas:Nu, eble vi lernas lingvon por ‘devigo’ mi lernas pro populareco. Kaj el kie elfluas tiu ‘devigo’ ĉu ne el populareco.
Mi tre ŝatas kiel vi formulis tion.
novatago:Nu, mi ne ŝatas diskuti kun homoj kiel vi, kiuj pensas ke faktoj estas rebateblaj per opinioj. Vi loĝas en Karamelmondo.
Kaj vi tiel rapide fordistancigis vin de 'ĉefpozicio ene de lumĵetilo konuso'. ridulo.gif

De volta à parte superior