Meddelanden: 19
Språk: Esperanto
sudanglo (Visa profilen) 1 mars 2014 12:05:33
Mi mem loĝas en la Unuiĝinta Reĝolando (aŭ tiel diras kelkaj, mi mem preferas 'regno' ).
Tiel ĉiuj civitanoj de mia lando estas reĝoj.
Ne forgesu, ekparolante al anglo, ke vi ĉiam diru 'via reĝa moŝto'.
efilzeo (Visa profilen) 1 mars 2014 19:15:22
antoniomoya:Se ni volus, la afero povus esti multe pli simpla ol ĉiu tiu kompliko. Tiel kiel proponas Georgo Macioszek:Oni povus ankaŭ aldoni "io" ĉiam. Do Usono > Usonio, Kanado > Kanadio.
http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm
"Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu “lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando... Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn".
Ĉu vi vidas tie ian problemon? Kie troviĝus la problemo? Se mi uzus tiun sistemon, mi certas ke ĉiuj esperantistoj perfekte komprenus min. Aŭ ĉu mi malpravas?
Kial komplikiĝi la vivo, se la solvo estas tiel facila?
Amike el Hispanalando.
Ĉiumaniere ne ŝajnas grava al mi. Se iu diras " mi estas usono" mi perfekte komprenas kaj ĝi nek ŝajnas malkorekta al mi.
sudanglo (Visa profilen) 2 mars 2014 09:47:13
Se iu diras " mi estas usono" mi perfekte komprenasAnkaŭ mi. Mi komprenas ke tiu povra sinjoro deliras ke li estas lando.
HaleBopp (Visa profilen) 2 mars 2014 21:20:42
robbkvasnak (Visa profilen) 3 mars 2014 00:00:44
Mi do ripetas laŭmemore kion mi skribis:
Ne ĉiam -o estas la persono kaj -io la lando laŭ nov- kaj malnovmondaj pozicioj. Nederlandanoj vivas en Nederlando en Eŭropo. Islandanoj, kiuj lastjare ĝuis la UK, vivas ie inter la nova kaj la malnova mondo. Aŭstralianoj ja estas aŭstraloj sed ne pro sia lando - pro la fakto ke ili loĝas en la suda duono de la mondo, kiel novzelandanoj, kiu ja estas aŭstralanoj sed ne aŭstralianoj. La solvo pere de -io por ĉiuj landoj estas bona ideo - nur ke dum la lastaj 126 jaroj oni ne observis tion, sed ĉio povas ŝanĝiĝi dum niaj vivoj. Mi lernis la norvegan kiam la pronomo "De" signifis "vi" en la ĝentileca formo. Mi ankaŭ travivis la decidon de la Stortinget anstatŭigi ĝin per "du" kaj la norvegoj sekvis la leĝon. Nia komunumo estas multe pli malgranda ol la norvega (aŭ eble ne) kaj ĉar 99% da ni lernis Esperanton kiel duan lingvon, kial ni ne povus "norvegumi" iomete? Sed, nature, tio dependas de la Esperantistaro - ĝenerale abstrakte kiel aro - ne de mi aŭ de iu ajn alia unuopulo.
HaleBopp (Visa profilen) 3 mars 2014 08:10:54
Estas nur 2 kategorioj de landnomoj en Esperanto (landobazaj kaj gentobazaj). Rilate tion, neniu alia lingvo estas tiom regula aŭ simpla.
Landnomoj estas multaj kaj multe malsamas. Estas do malfacile fari ununuran regulon, kiu bone funkcius ĉiukaze. Kaj plie, oni ĉiam povas uzi la -AN sistemon, sed homo povas esti franco kaj ne francujano se li loĝas en alia lando.
Se devus esti nur unu regulo pri landnomoj, mi pensas ke mi preferus la landobazajn nomojn, kiel Usono (lando) --> usonano (gento). Do mi estus *francano el *Franco.
sudanglo (Visa profilen) 3 mars 2014 11:15:49
La solvo pere de -io por ĉiuj landoj estas bona ideoNeniam mi diros Esperantio anstataŭ Esperantujo
efilzeo (Visa profilen) 5 mars 2014 06:19:09
sudanglo:Ĉu se mi diras "Mi estas esperanto" vi komprenas ke mi estas lingvo?Se iu diras " mi estas usono" mi perfekte komprenasAnkaŭ mi. Mi komprenas ke tiu povra sinjoro deliras ke li estas lando.
sudanglo (Visa profilen) 5 mars 2014 12:58:36
Esperantujo estas la lando de la esperantoj, kiel Belgujo la lando de la Belgoj.