إلى المحتويات

Matematika ŝerco

من Demian, 15 مارس، 2014

المشاركات: 12

لغة: Esperanto

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 7 مايو، 2014 8:56:38 م

Umlaŭto:Mi scias multe da ŝercoj matematikaj, sed la plejparto da ili estas pri iom altnivela mathematiko...

Ekzemple, mi scias kuriozan anagramon de BANACH-TARSKI : ĝi estas BANACH-TARSKI BANACH-TARSKI.
Mi kredis, ke anagramo estas miksado de la literoj, ne ilia duobligo...

nornen (عرض الملف الشخصي) 7 مايو، 2014 10:59:57 م

Fizikisto, statistikisto kaj matematikisto vojaĝas al Irlando. Ili rigardas tra la fenestro de la trajno kaj vidas -unuafoje en ilia vivo- nigrajn ŝafojn.
Diras la fizikisto: "Ho, en Irlando la ŝafoj estas nigraj."
Diras la statistikisto: "Ni ne scias tion. Ni nur scias ke en Irlando ekzistas nigraj ŝafoj."
Diras la matematikisto: "Ni nek scias tion. Ni nur scias ke en Irlando ekzistas ŝafoj kiuj estas nigraj je unu flanko."

عودة للاعلى