Naar de inhoud

Amuzaj nomoj por la naciaj lingvoj

door baibaibibi, 26 maart 2014

Berichten: 24

Taal: Esperanto

baibaibibi (Profiel tonen) 28 maart 2014 22:00:24

Altebrilas:Malfacilas esti neŭtrala pri tiu afero: ekzemple la franca povas esti la koka (ĉar koko estas emblema besto de Francio) aŭ la rana (ĉar manĝado de ranaj femuroj - aŭ helikoj - impresas eksterlandanoj).

Estus la sama problemo, kiel pri landnomoj: ĉu oni elektas tiun, kion la popoloj donas al si mem aŭ tiun, pri kiu la eksterlandanoj interkonsentas?
Koka plaĉas al mi por la franca, mi ŝatas uzi bestojn aŭ aliajn simbolojn rilataj al la lingvoj ĉar tiel estas pli facile memorigeblaj.

Ĉi tiu fadeno estas nur ludo, ni ludas moki iomete pri la naciecoj, la nacia fiereco, ktp. La nomoj de la landoj estas problemo por eo, ni povas uzi simple numerojn por ili, tiel anstataŭ diri: Mi estas franco!, oni povus diri: mi estas el la lando 189.

antoniomoya (Profiel tonen) 28 maart 2014 22:20:58

baibaibibi:La nomoj de la landoj estas problemo por eo, ni povas uzi simple numerojn por ili, tiel anstataŭ diri: Mi estas franco!, oni povus diri: mi estas el la lando 189.
Estas vero ke landnomoj estas problemo en E-o. Anstataŭ apliki vian numeran solvon (iom malfacileta, vi konsentos) oni povus tute simple formi simplan adjektivon (franca, usona, germana, itala...) kaj aldoni "lando". Ekzemple: Francalando, Usonalando, Germanalando, Italalando, ktp. Tiel, neniu neniam plu devus lerni diversajn malklarajn finaĵojn.

Ĉu ne facila solvo?

Amike.

baibaibibi (Profiel tonen) 28 maart 2014 22:55:18

antoniomoya:
baibaibibi:La nomoj de la landoj estas problemo por eo, ni povas uzi simple numerojn por ili, tiel anstataŭ diri: Mi estas franco!, oni povus diri: mi estas el la lando 189.
Estas vero ke landnomoj estas problemo en E-o. Anstataŭ apliki vian numeran solvon (iom malfacileta, vi konsentos) oni povus tute simple formi simplan adjektivon (franca, usona, germana, itala...) kaj aldoni "lando". Ekzemple: Francalando, Usonalando, Germanalando, Italalando, ktp. Tiel, neniu neniam plu devus lerni diversajn malklarajn finaĵojn.

Ĉu ne facila solvo?

Amike.
Jes, plaĉas al mi via solvo se ni parolas pri atingeblaj seriozaj celoj, sed mia intenco estas malpliigi la naciisman senton, estas psikologia ludo, mi vidas ke estas utopia sed utopioj estas belaj. Mi pensas ke la akademio akceptus vian solvon multe pli facile ol mian utopion.

Altebrilas (Profiel tonen) 29 maart 2014 21:10:07

Fakte, la plej simplaj solvoj ne estas ĉiam la plej bonaj.

baibaibibi proponis anstataŭi landnomojn per numeroj. Tio jam ekzistas en Francio por la departementoj (=subregionoj). Mi loĝas apud Bordozo, kaj en la departamento 33 (Ĝirondio). La parizanoj loĝas en la 75 (Sejno), kaj Marsejlo estas en la numero 13 (Buŝoj de la Rodano). Antaŭe la nomoj de la departementoj estis donataj laŭ la riveroj kaj montaroj.

(mi mem forigis la ceteron, kiun dum relegado mi taksis ekstertema)

Terug naar boven