去目錄頁

Ĉu entombigo aŭ cindrigo?

novatago, 2014年3月30日

讯息: 5

语言: Esperanto

novatago (显示个人资料) 2014年3月30日下午1:01:58

Jen demando por forumanoj: Ĉu vi preferas, ke oni entombigu vin aŭ, ĉu ke oni cindrigu vin post via morto?

Mi volus ke mia familio cindrigu min, tamen momente ne gravas multe al mi ĉu oni konservu ie miajn cindrojn aŭ ĉu ili estu ĵetotaj sur bela aŭ memorinda loko.

“Amuzaĵo” estas ke mi ne havas lokon por loĝi (sendepende), tamen mi havas lokon por esti entombigita ĉar mia avo aĉetis lokon, simplan tombon (ne maŭzoleo), por la tuta familio (ankaŭ miaj restaĵoj ne estos sendependaj).

Ĉu vi skribigos ion sur via tomba ŝtonkovrilo?

Ĝis, Novatago.

Lakiro (显示个人资料) 2014年3月31日下午6:21:23

Post morto tio jam ne gravas por vi! Tio gravas por la vermoj kaj por niaj prafiloj, kiuj ne volas loĝi apud kreskantaj tombejoj.

novatago (显示个人资料) 2014年3月31日下午6:39:39

Lakiro:Post morto tio jam ne gravas por vi!
Mi, parte, preferas cindrigo ĉar ankoraŭ morto povas esti nur ŝajna kaj mi ne volas vekiĝi subtere kaj atendi veran morton pro sufokiĝo. Tio ŝajnas grava al mi.

Povus okazi ke mi vekiĝos dum cindrigado, sed tiu-kaze mi ne antaŭvidas longan atendon ĝis vera morto.

Ĝis, Novatago.

jagxi (显示个人资料) 2014年4月1日上午1:23:00

Ankaŭ mi volas esti cindrigita kaj disĵetita post mia morto, kvankam mi ne kredas, ke mia konscio restos tiam.
Sed verŝajne post cindrigo miaj familianoj enmetas mian cindron en ceramikan poton kaj entombigos ĝin. Tio estas ĝenerala maniero en Japanio.

kaŝperanto (显示个人资料) 2014年4月1日下午1:43:52

Mi tute ne deziras esti entombigita, precipe konservita. Kiam mi estos for de ĉi mondo mi nepre ne zorgos pri mia korpo; mi ne bezonos ĝin.

回到上端