Sadržaj

kiel ne esti kroma viktimo de internaciaj konfliktoj?

od baibaibibi, 15. travnja 2014.

Poruke: 20

Jezik: Esperanto

klmn (Prikaz profila) 17. travnja 2014. 10:32:51

Mi ne pensas ke esti indiferenta estas iom esperantistece.
Nek mi konsentus ke esperantistaro devus esti unu verda sennaciula homamaso. La kroma efiko de Esperanto estas ankaŭ gardi malgrandajn (malinfluajn) lingvojn kaj kulturojn kontraŭ globalaj fortoj, ĝiajn diversecojn kaj individuecojn.

Ankaŭ mi multe diskutis pri la temoj kiujn vi menciis en la enkonduka mesaĝo. Sed neniun oponinton mi povus nomi je mia antagonisto. Mi eble ne jam povus nomi ilin je miaj amikoj, sed miaj "antagonistoj" Fuzzy, Lakiro, eĉ Terurĉjo (kiam li seriozas) estas homoj, kies sentojn kaj vidpunkton mi konas plej en ĉi tiu komunumo. Mi esperas ke ankaŭ ili almenau iomete pli ol ĝis nune komprenos vidpunkton au timojn de malgrandaj popoloj.

Provu alproksimiĝi al viaj antagonistoj kun sincero kaj malfermo, kad vin mirigos kiom multe tio donos al vi.

klmn (Prikaz profila) 17. travnja 2014. 10:36:50

Lakiro:Estu mi freneza, sed mi solvas gravegan taskon laŭ pruvado de la vero en batalo kontraŭ trompa fremda propagando. Vivu mi pli mallonge, ol multaj kvietaj sanuloj, tamen mia konscienco kaj volo helpas al mia popolo aspekti kiel bona popolo, kiun ĉiu fremdulo devas estimi.
Respekto. Hodiau mankas don-kiĥotoj kiujn instigus ilia kredo sed ne aspiro de materialaj valoroj.

Lakiro (Prikaz profila) 18. travnja 2014. 08:27:01

klmn:
Lakiro:Estu mi freneza, sed mi solvas gravegan taskon laŭ pruvado de la vero en batalo kontraŭ trompa fremda propagando. Vivu mi pli mallonge, ol multaj kvietaj sanuloj, tamen mia konscienco kaj volo helpas al mia popolo aspekti kiel bona popolo, kiun ĉiu fremdulo devas estimi.
Respekto. Hodiau mankas don-kiĥotoj kiujn instigus ilia kredo sed ne aspiro de materialaj valoroj.
Dankon! ridulo.gif Kiel mi ne krucigus la spadojn kun miaj oponantoj, ĉiegale mi ilin estimas kaj ne insultas. Nu penas. ridulo.gif Certe, Esperanto helpas kompreni pli profunde nian ekziston kaj mondan realecon kaj disvastigi la horizonton.

baibaibibi (Prikaz profila) 15. svibnja 2014. 15:43:03

klmn:Mi ne pensas ke esti indiferenta estas iom esperantistece.
Nek mi konsentus ke esperantistaro devus esti unu verda sennaciula homamaso. La kroma efiko de Esperanto estas ankaŭ gardi malgrandajn (malinfluajn) lingvojn kaj kulturojn kontraŭ globalaj fortoj, ĝiajn diversecojn kaj individuecojn.

Ankaŭ mi multe diskutis pri la temoj kiujn vi menciis en la enkonduka mesaĝo. Sed neniun oponinton mi povus nomi je mia antagonisto. Mi eble ne jam povus nomi ilin je miaj amikoj, sed miaj "antagonistoj" Fuzzy, Lakiro, eĉ Terurĉjo (kiam li seriozas) estas homoj, kies sentojn kaj vidpunkton mi konas plej en ĉi tiu komunumo. Mi esperas ke ankaŭ ili almenau iomete pli ol ĝis nune komprenos vidpunkton au timojn de malgrandaj popoloj.

Provu alproksimiĝi al viaj antagonistoj kun sincero kaj malfermo, kad vin mirigos kiom multe tio donos al vi.
Ni ankaŭ devus zorgi pri nia psikologia stabilo, estas facile perdi nian mensan bonfarton pro auskultado de novaĵoj, forumoj, ktp. tamen racia sana diskutado povas esti profita, kompreneble.

klmn (Prikaz profila) 15. svibnja 2014. 15:54:45

baibaibibi:

+1

Iippa (Prikaz profila) 29. svibnja 2014. 18:35:00

La rabo de Krimeo estas kontrau la internacia lego.
La krimeaj tataroj kaj ukrainanoj kaj Europa Unio ktp ne akceptas rusan agresion.
Clarence666:> malplaĉas antagonismaj opinioj de multaj samideanoj ekzemple pri Krimeo

Interesaj samideanoj :- Bedauxrinde, Esperanto ne generas miraklojn, precipe, gxi ne kapablas forigi naciismon ridulo.gif

> povas aspekti el internacia vidpunkto malĝusta

Kiu rajras difini la gxustan internacian vidpunkton?

Lakiro (Prikaz profila) 30. svibnja 2014. 16:47:26

Iippa:
Europa Unio ktp ne akceptas rusan agresion.
Eŭrаzia Unio AKCEPTAS!!!!!ridulo.gif

umuntu (Prikaz profila) 31. svibnja 2014. 06:57:01

baibaibibi:
dobri:Jes, vi pravas. Esperantistoj devus paroli precipe pri niaj komunaj problemoj kaj nur flanke pri politiko.
Al mi malplaĉas antagonismaj opinioj de multaj samideanoj ekzemple pri Krimeo. Pli bone estus skribi: "Mi persone ne konsentas kun ĉi tiuj okazaĵoj, sed kion mi mem povu fari?"
Aŭ aliflanke: "Mi persone aprobas situacion en Krimeo, kvankam ĝi povas aspekti el internacia vidpunkto malĝusta."
Jes, ankaŭ la etoso en lernu kaj en esperantujo estas afektataj de tiuj konfliktoj. Mi mem ankaŭ partoprenis/as en la diskutoj, perdante tempon kaj solvante nenion. E-istoj devus esti kapablaj diri: kvankam la politikistoj el mia lando aŭ el alia lando povas esti frenezaj, tre frenezaj aŭ frenezegaj, tamen mi ankoraŭ kondutas kiel normala homo!

efilzeo (Prikaz profila) 31. svibnja 2014. 07:07:25

esperanto estas nur lingvo, se esperantistoj pensus same aŭ kaŝus iliajn ideojn nur por konservi la pacan etoson, tiu estus malbela okazaĵo laŭ mi. pro krimeo la forumo ŝajnis pli viva almenaŭ.

Lakiro (Prikaz profila) 1. lipnja 2014. 08:24:34

Nu, ja ĉiuj esperantistoj estas kutimaj homoj kun diversaj vidpunktoj kaj opinioj. Vi pravas, la forumo estos interesa, kiam ĉeestos iuj disputoj, kiam ĉiu forumano esprimos sian opinion. Se ni diros pri egalaj aĵoj kaj diros egale, do pluraj forumanoj perdos la intereson kaj foriros al aliaj, pli interesaj retpaĝaroj. Ĉe tio ni devas memori pri elementa estimo. Mi scias pri ekzisto de nemultekonata organizaĵo SAT, kiu kunigis multajn homojn sen naciecaj ideoj, tamen multaj esperantistoj restas patriotoj kaj defendas politikon de iliaj landoj. Nu, tio ne estas malbona konduto.
Jes, iam mi iom skandalas kaj aspektas malbone. Tio estas mia ne plej bona trajto.
Tamen Esperanto estas destinita nome por esplorado de aliaj kulturoj, aliaj politikaj opinioj, aliaj kutimoj ktp. Laŭ mi tio estas tre interesa okupiĝo kaj retumado. ridulo.gif

Natrag na vrh