Mesaĝoj: 82
Lingvo: Esperanto
Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-25 10:22:00
vincas (Montri la profilon) 2014-majo-25 15:18:52
Terurčjo:ne post, sed DUM la 2 mondmilito, kaj Rusujo ne invadis, sed la ruĝa armeo liberigis tiujn landojn de naziisma armeo.Jes, Rusio liberigis de libero. Kaj al mi ne estas klara de kio Rusio liberigis, ekzemple, Litovion en 1940 j ?
ekzistas lando, kiu nomiĝas Aŭstrio, ankaŭ ĝin liberigis la ruĝa armeo, ne la usona aŭ la brita, sed la ruĝa.Ĉu rusa armeo restis en Aŭstrio ankaŭ post liberigo?
"In the immediate aftermath of the war, Austria, like Germany, was divided into four occupation zones and jointly occupied by the United States, Soviet Union, United Kingdom and France. Vienna, like Berlin, was similarly subdivided but the central district was administered jointly by the Allied Control Council."
http://en.wikipedia.org/wiki/Allied-administered_A...
"On 26 October 1955, after all occupation troops had left, Austria declared its "permanent neutrality" by an act of parliament."
http://en.wikipedia.org/wiki/Austria
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-26 04:47:24
Neniu en nia lando volas detrui Ukrainion aŭ Rusion. Mi ne volas fari tion. Niaj episkopoj volas ke ni preĝu por pacon inter la du landoj. Ĉu Putin produktas pacon inter la du landoj kiam li aneksis Ukrainan provincon en Rusion? Ĉu ĉiuj Ukrainoj feliĉas nun post kiam unu el iliaj provincoj perdiĝis al Rusio?
Mi renkontis multajn Rusojn, kiuj loĝas en nia lando nun. Mi renkontis Rusajn studentojn, kiuj estis studantaj ĉe universitato en nia lando. Ekzistas neniu malamo inter ni. Mi adoris kun Rusoj dum la Dia Liturgio antaŭe. Poste, ni ne esprimas malamon al la unu la alia.
Mi aŭdis en la novaĵoj ke multaj Ukrainoj volas ke ilia lando fariĝu parto de la EU, sed Rusio ne volas ke tio okazu ĉar pli da EU-varoj estus venditaj en Rusio. Eble ekonomiko estas unu el la kialoj por la rusa aneksado de Krimeo.
Putin bezonas respekti la suverenecon de aliaj landoj. Mi esperas ke John McCain malpravas pri Putin, sed mi dubemas tion. Ŝajnas al mi ke Putin estas potencomalsata. Putin volas pligrandigi sian potencon kaj influon en la mondo kaj li uzos ĝoje armean forton por atingi tiun celon. Tio estas tio, kion mi pensas.
Koncerne Obama, mi neniam voĉdonis por li. Li estas tro liberala.
klmn (Montri la profilon) 2014-majo-26 07:44:08
Terurĉjo:estimata kamarado LakiroUf, tiom da demagogio en unu loko mi unuan fojon vidis! Antaŭ ol akuzi aliajn oni devus mem esti almenaŭ iom honesta
antaŭ ol skribi, necesas iomete pripensi vian respondon
ĉio, kion skribis estimata Stefano888, estas stranga miksaĵo de duonvero, nescio kaj mensogo.
Terurĉjo:mi certas, ke ĉio koniĝas nur en komparo.Kontraŭ faŝismemaj blankaj ursoj verŝajne, liberigis ĉukĉojn?
SED, klarigu al mi, dum kiu milito al Rusujo estis aligitaj Kamĉatko, Ĉukotko kaj multaj aliaj regionoj. kontraŭ kiu tiam Rusujo militis?
Terurĉjo:ĉu vi scias, kontraŭ kiu militis Rusujo sur la teritorioj, nun konataj kiel Baltaj landoj? ĉu kontraŭ estonoj, litovoj kaj latvoj? ne, kontraŭ germanoj kaj svedoj. ĉu vi scias, kontraŭ kiu militis nia imperiestro Petro la Unua sur nia Ukrainujo? ĉu kontraŭ ukrainoj? ne, kontraŭ svedoj. kie estas Ukrainujo kaj kie estas Svedujo!!!Kial min ne plu surprizas ke Rusio batalas nur en fremdaj teritorioj?
Sed jes, fakte militis. Reziston en Baltiaj ŝtatoj oni subpremis nur ĉ. jaro 1955.
Terurĉjo:Li parolas pri sekretaj protokoloj. Kiuj fakte montras ke Hitler kaj Stalin agis man-al-mane kaj subtenis unu la alian.
ŝajne, antaŭ kelkaj jaroj mi jam legis tie ĉi, en la forumoj de lernu!, ion similan kaj respondis.
la jaro 1938 - Munkena interkonsento
la jaro 1939 - Pakto Ribbentrop-Molotov
Terurĉjo:Oni invadis Pollandon, per 2 frontoj: per sudokcidenta - naziista armeo, per orienta - ruĝa.Post la Dua Mondmilito, Rusio invadis Pollandon kaj aliajn orienteŭropajn landojn por komunistigi ilin.ne post, sed DUM la 2 mondmilito, kaj Rusujo ne invadis, sed la ruĝa armeo liberigis tiujn landojn de naziisma armeo.
Oni ne liberigas per ultimatumoj. Okupacio de baltiaj ŝtatoj estas oficiale agnoskita internacie. Je "liberigo" tion nomas nur faŝistemaj radikaluloj kiel Zirinovskij, kaj kelkaj similaj.
Terurĉjo:oni ne forgesu ankaŭ pri Finnlando, kiu estis samaliancano kun Germanujo. ĉu rusujo "komunistigis" aŭ aneksic ĝin?Ĉu estas iu finlandanoj ĉi tie kiu povus komenti liberigadon de Finnlando far de ruĝa armeo?
Terurĉjo:RESUME: Rusujo ne pretendas al iuj ajn ŝtatoj kaj teritorioj. La loĝantaro de Krimeo (inter ili estas mia patrino, la familio de fratino de mia edzino, la gepatroj de edzo de mia filino, kelkdekoj da miaj amikoj, konatoj kaj samklasanoj) mem tutanime kaj tutkore decidis aliĝi al Rusujo por eviti militon kun miloj da viktimoj, kiun ĉiuj nun povas observi en Ukrainujo. ĉu rusa armeo nun militas en ukrainujo? neniu povas montri eĉ unu pruvon. sed ĉiuj daŭrigas akuzi rusujon.Mi ĝojas ke viaj familianoj feliĉas. Same esperas pri aliaj homoj en Krimeo.
jam ĉesu!
Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-26 15:30:46
Stefano888:Neniu en nia lando volas detrui Ukrainion aŭ Rusion. Mi ne volas fari tion.Oĥ, aĥ, aj-aj! Mi jam vidis kiel Usono ne volas detrui aliajn landojn. Ĝi nur helpas... En Irako, en Serbio, en Panamio ktp. Lupo en ŝafa felo!
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-27 02:41:32
La duan fojon, kiun ni batalis kontraŭ Irako, multaj aliaj landoj ankaŭ batalis kun ni. Ni ne batalis sole. Tamen, mi pensas ke ni pasigis tro multan tempon tie.
Koncerne Serbion, mi estis persone kontraŭ tiu milito. Bill Clinton estis nia prezidento tiam. Mi neniam voĉdonis por li. Li, kiel Obama, estas tro liberala. Mi memoras ke dum tiu milito iuj mahometanaj soldatoj eniris monaĥejon, damaĝis iujn ikonojn, kaj seksperfortis monaĥinon. Clinton volis protekti homojn kiel tiuj mahometanoj. (Mi ne pensas ke ĉiuj mahometanoj estas kiel ili tamen. Mi renkontis iujn afablajn mahometanojn kiam mi estis studanta ĉe universitato antaŭ multaj jaroj.)
Koncerne Panamion, la estro de tiu registraro estis volita de nia FBI ĉar li helpis al iuj drogvendantoj vendi kontraŭlegajn drogojn en nia lando. Multaj panamanoj estis tre felicaj kiam tiu malbonega estro de ilia registraro estis finfine irinta.
Koncerne Alaskon, ne. Ni jam pagis monon al Rusio por ĝi. Ni aĉetis ĝin de Rusio en la 19a jarcento. La vendo estas fina. Alasko estas nia.
Eblas ke Rusio povus invadi Pollandon kaj Litovion. Rusio havas aviadilojn kaj ŝipojn.
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-27 03:12:35
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-27 04:05:06
Mi neniam voĉdonis por la elektistoj, kiuj voĉdonis por Obama kaj mi neniam voĉdonis por la elektistoj kiuj voĉdonis por Clinton. (La elektistoj ne povas voĉdoni krom se ili elektiĝis per la popolo.)
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-27 04:20:36
sergejm (Montri la profilon) 2014-majo-27 04:42:57
Terurĉjo:Ne precize tiel. La elektistoj devas elekti kandididaton de sia partio, kaj nun eĉ tiu formalaĵo ne ekzistas.
sed vi ne kapablas voĉdoni, ĉar usonanoj ne havas rajton voĉdoni por prezidento.
ili ne elektas prezidenton, kiel rusoj aŭ ukrainoj
ili elektas elektistojn
Sed usonaj elektoleĝoj havas kelkajn preferojn ol la rusaj kaj la ukrainaj.
En Usono estas prajmerizoj. En Rusio partio "Unueca Rusio" provis organizi prajmerizojn, sed ĝi ne estimis rezultojn de la prajmerizojn, ĉar ili ne estas leĝaj (tamen ankaŭ ne mallegaj). Rezulte, en kelkaj provincoj provincestro iĝis ne kandidato de "Unueca Rusio".
Kiam en Unraino voĉdonoj por du kandidatoj estis preskaŭ egalaj, oni devis organizi neleĝan trian rondon de elekto. En simila situacio en Usono oni nur rekalkulis voĉdonoj en unu aŭ du subŝtatoj.
Terurĉjo:Fakte, en Ukrainio estis organizita muskaptilo por ke komencu milito inter Ukrainio kaj Rusio.
se vi celis pacon en ukrainujo, jes, ĝi estas bezonata
sed rusujo ne militas kontraŭ ukrainujo
Se Rusio ne helpus al Krimeo, aŭ aligis krom Krimeon Luhanskan kaj Doneckan provincojn, nun jam komencus la milito.
Sed rusa muso manĝis preparitan fromaĝon kaj ne estis kaptita - pri tio kulpas ne muso, sed muskaptistoj.