Aller au contenu

Ĉu ukrainoj kaj rusoj estas du malsamaj popoloj?

de baibaibibi, 28 avril 2014

Messages : 22

Langue: Esperanto

auxro (Voir le profil) 29 avril 2014 11:31:32

Por ke estu situacio iomete pli klara al eksterlandanoj - ĉu oni povas fari analogion ankaŭ kun belorusoj? Ĉu vi povas diri la samon pri ili?

baibaibibi (Voir le profil) 29 avril 2014 12:02:46

auxro:Por ke estu situacio iomete pli klara al eksterlandanoj - ĉu oni povas fari analogion ankaŭ kun belorusoj? Ĉu vi povas diri la samon pri ili?
Pri belorusoj mi nur povas diri: bonŝanco kaj paco al vi, karaj bravuloj!

Ladek (Voir le profil) 29 avril 2014 13:54:41

baibaibibi:
Ladek:Ankaŭ mi komprenas al slovaka lingvo sen vortaro,sed mi ĉiam repektis la nacion kiu estas tre parenca.

Mi laboras kun Ukrainanoj kaj neniu el ili diris al mi,ke estas Ruso.Ili ne sentas esti Rusoj.Bonvolu respekti tion.

Certe Majdano ne estis demokrata,tion neniu diris,sed ĉi tie mi babilas,ĉu Ukrainanoj estas Rusoj.Laŭ mia opinio ne.En Ĉeĥoslovakio estis kaj en Slovakio nun estas en la orienta parto oficiála lingvo La Ukraina.Ne La Rusa.Tio estis ankaŭ kiam estis Sovieta Unio.En Sovieta unio oni ankau akceptis la lingvon,ĉu ne?

Mia deziro estas ke vi inter si respektiĝis,poste povas evoluo pozitiva.

Kaj ankaŭ estas necesa respekti ankuax aliaj nacioj en Ukraino kaj Rusio.Ni ĉiuj estas homaro.

La teorio pri kiu vi skribas estas fakte stulta.
la fakto ke multaj ukrainoj ne sentas ke ili estas rusoj ne signifas ke ili ne estas. mi pensas ke mi malrespektis neniun.
mi ne pensas de la disdivido de ĉeĥoslovakio estas sekvinda aŭ enviinda ekzemplo, sed tragedio por "unu" popolo kaj lando, bonŝance ke poste la europa unio iom riparis la misfaraĉon!
Baibaibibi,mi ne respondis al vi,sed al Terurĉjo.
Al vi mi skribis nur mia opinio ke Ukrainanon ne estas Rusoj.Tio estas du parencaj nacioj.Mi parolas per la Rusa,sed kiam parolas Ukrainano mi komprenas malbone.Ekzemle La Ukraina havas H,la Rusa ne.Tio estas nur ekzemplo
Disdivido de mia lando ne estis tragedio nek por ni,nek por Slovakoj
Pri Belarusio.Ankau ekzistas belarusa lingvo(la lingvo estis oficiála je granda Litovio).Sed nun nur duono da Belarusoj perolas per ĝi.

Jes Ukraino estas hejmo por ambaŭ nacioj.Mi ne skribas kontraŭ Rusoj.Ukraianoj devas respekti rajtoj de Rusoj.Sed ni ĉi-tie havas demandon ĉu la nacioj estas nur unu.Tio estas nia demando ne politiko.

Indoarioj>
Indoiranoj>
Slavoj>
Orientaslavaj lingvoj(La Rusa,La Ukraina,La Belarusa)
Sudaj(La Slovena,La Kroata,La Serba,La Makedona La Bulgara)
okcidentaj(La Soraba,La Ĉeĥa,la Slovaka,La Pola kej eble La Kaŝeba)

Etnogenezio de Slavoj 4a jarcento.
Unua normigita lingvo La Staroslovena 9a jarcento(la lingvon devenas el Makedonio kaj ĝis nun estas uzata kiel eklezia lingvo-gerkokatolika,ortodoksa.
14-15 jarcento evoluo de naciaj slavaj lingvoj
18a jarcento ĉiuj slavaj lingvoj estas nove normigitaj

Kaj Cigano estas nur etnika termino,kiu enhavas Sintí,Roma,Bojaŝ k.a

lagtendisto (Voir le profil) 29 avril 2014 23:08:14

baibaibibi:Laŭ mia opinio ili estas tro similaj je lingvo, religio, historio, ktp. por diri ke ili estas malsamaj.
En ĉiu regiono ĉiu surloka popolo disvolvas sia speciala mentaleco. Ene de ĉiu nacio ekzistas diferencaj mentalecoj. Lingvo, religio, historio, ktp. nur estas korseto kiuj volus difini iun de komuna korpo - la socio.

Lakiro (Voir le profil) 30 avril 2014 08:38:14

Spreecamper, ĉu vi aplikas G-tradukilon?

Chielano (Voir le profil) 30 avril 2014 12:53:05

spreecamper:
baibaibibi:Laŭ mia opinio ili estas tro similaj je lingvo, religio, historio, ktp. por diri ke ili estas malsamaj.
En ĉiu regiono ĉiu surloka popolo disvolvas sia speciala mentaleco. Ene de ĉiu nacio ekzistas diferencaj mentalecoj. Lingvo, religio, historio, ktp. nur estas korseto kiuj volus difini iun de komuna korpo - la socio.
"Mi ne vidas diferencon inter rusoj kaj ukrainoj."
(c) Denis Pusxilin (unu el estroj de la Donecka Popola Respubliko)

Clarence666 (Voir le profil) 30 avril 2014 14:32:57

> Jes ukrainanoj estas alia popolo ol rusoj.La du nacioj estas tre proksimaj,bedaŭrinde
> ĉiuj scias,ke la plej grandaj problemoj estas inter parencaj nacioj.Vidu ankaŭ Jugoslavio.

> sincere eraras aŭ mensogas tiuj, kiuj asertas, ke rusoj kaj ukrainoj estas diversaj popoloj.
> ne, ni estas unu popolo, kaj ni parolas la saman lingvon, sed en diversaj dialektoj

Vidu, mi havas alian opinion: ĉiuj nacioj estas sennecesaj, do la demando ne havas sencon. La du nacioj estas egale artefifaritaj kiel la du ŝtatoj. Oni forigu na ambaŭ ridulo.gif

Clarence666 (Voir le profil) 1 mai 2014 12:00:45

Terurĉjo:rakontu pri tio al hebreoj kaj araboj
JES tio validas por la "hebreoj" kaj "araboj" ankaŭ. Do "hebreoj" kaj "araboj", "rusoj" kaj "ukrajinanoj", "vlamsanoj" kaj "valonanoj", ..., diskutadu, kvereladu, militadu ... mi jam troviĝas supre de via ĉiama stulta naciismo. ridulo.gif

vincas (Voir le profil) 1 mai 2014 20:18:10

Terurĉjo:
Chielano:"Mi ne vidas diferencon inter rusoj kaj ukrainoj."
(c) Denis Pusxilin (unu el estroj de la Donecka Popola Respubliko)
ankaŭ mi ne vidas.
mi mem estas kvarone ukraino.
mia avino, patrino de mia patrino estis ukrainino (laŭ pasporto).
Nu, almenaŭ laŭ familinomo mi estas polo :]

vincas (Voir le profil) 1 mai 2014 20:31:52

Terurĉjo:sincere eraras aŭ mensogas tiuj, kiuj asertas, ke rusoj kaj ukrainoj estas diversaj popoloj.
ne, ni estas unu popolo,
Eble tion plej bone dirus mem ukrainoj :]

Retour au début