본문으로

Bonvolu, diru ke mi eraras.

글쓴이: Francisko1, 2014년 4월 30일

글: 5

언어: Esperanto

Francisko1 (프로필 보기) 2014년 4월 30일 오후 1:46:37

Saluton al ĉiuj.

Mi estas pli intuiciema ol raciema homo, pro tio eble mi jesas sen sufiĉa bazo. Sed mi kredas ke ne multaj brazilanoj partoprenas na lernu.net ĉar ĉio rilate al spiritualismo estas ĉi tie forpelata kaj certe brazilanoj estas la plej spiritualismema grupo de la Esperanta Movado. Ĉu mi eraras? Dankon.

Francisko Garcia

erinja (프로필 보기) 2014년 5월 2일 오전 3:28:02

Mi neniam vidis afiŝaĵojn ĉi tie kiuj temas pri spiritismo. Se estas spiritistoj ĉi tie, ili ne multe parolas pri siaj kredoj.

Francisko1 (프로필 보기) 2014년 5월 2일 오후 1:43:33

erinja:Mi neniam vidis afiŝaĵojn ĉi tie kiuj temas pri spiritismo. Se estas spiritistoj ĉi tie, ili ne multe parolas pri siaj kredoj.
Nu, mi ne parolis pri spiritismo, sed pri spiritualismo, tamen... Por ekzemplo, Zamenhof estis spiritualisto sed tute ne spiritisto, almenaŭ laŭ mi kono. Sed se brazilanoj esperantistoj, kiuj estas plimulte spiritistoj, ne skribas ĉi tie pri io kio estas tiel multe grava por ili, ĝi indikas ion klaran.

Francisko

Belmiro (프로필 보기) 2014년 5월 2일 오후 2:07:31

Francisko1:
erinja:Mi neniam vidis afiŝaĵojn ĉi tie kiuj temas pri spiritismo. Se estas spiritistoj ĉi tie, ili ne multe parolas pri siaj kredoj.
... ĝi indikas ion klaran.

Francisko
Ĉu?! Kion laŭ vi?

kaŝperanto (프로필 보기) 2014년 5월 7일 오후 4:57:41

Ĉu vi intencis diri "teismo" aŭ eble "dualismo (filozofia)"? Alivorte, ke homoj posedas ian animon kiu ne priskribeblas per fizikajn leĝojn? Se jes, tiam vi eraras, ĉar multe da Esperantistoj estus "spirituala" laŭ tia difino. Ĉe Vikipedio mi trovis spiritualismo.

Sed estas vera ke estas iom da fizikistoj, reduktistoj, kaj/aŭ materialistoj ĉi tie ĉe Lernu. Ili eble argumentus kontraŭ spiritualajn ideojn, sed ne trompu vin: ili ne deziras "forpeli" spiritualajn homojn. Ili kredas ke ili pravas, kaj dezirus ke vi kredas verajn aferojn ankaŭ.

다시 위로