Повідомлення: 29
Мова: Esperanto
m_v (Переглянути профіль) 14 травня 2014 р. 18:34:12
kiu de tiuj du variantoj estas ĝusta?
"Bonvolu klaki sur la butono." aŭ "Bonvolu klaki sur la butonon."
nornen (Переглянути профіль) 14 травня 2014 р. 19:15:49
Oijos (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 01:19:50
Ĉu la klakado estas nur laŭvola opcio aŭ ĉu estas volata ke la klakado okazu?
Urho (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 04:19:31
m_v:kiu de tiuj du variantoj estas ĝusta?Miakomprene, jenaj frazoj estas eblaj:
"Bonvolu klaki sur la butono." aŭ "Bonvolu klaki sur la butonon."
- Bonvolu klaki sur la butono…
- Bv. alklaki la butonon…
pne (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 04:19:54
Oijos:Ĉu ne dev-uzatas klaku?Aŭ "bonvolu klaki" aŭ "bonvole klaku". Sed "bonvolu klaku" ne eblas.
HaleBopp (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 10:45:30
PMEG : En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N.
yyaann (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 11:55:40
HaleBopp:Ambaŭ eblas, kun aŭ sen N-finaĵo, ĉar la mova ideo estas malforta.Interese. Mi ĝis nun ĉiam uzis la movo-montran N-finaĵon, sed mi nun komprenas, ke tio povas esti trokorekteco kelk-kuntekste.
PMEG : En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N.
m_v (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 12:01:03
HaleBopp (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 20:42:19
Terurĉjo:malpli ofte legu kaj citu PomegonMi ne konsentas. Se vi preferas mi povas citi la Retan Vortaron:
oni klakas ne ion sur la butono, ne desegnon de birdo aŭ fiŝo, kiu povas troviĝi sur la butono, ne ian literon aŭ skribaĵon supre de la butono, sed oni klakas senpere la butonon mem aŭ klakas sur la butonon.
"klaki sur ligilo por elekti TTT-paĝon."
"Klaki ĉe iu ekrana objekto por aktivigi ĝin"
Ne akuzativo, kiel vi povas vidi.
Oijos (Переглянути профіль) 15 травня 2014 р. 23:05:33
pne:Jes. Mi preteratentis la antaŭan vorton.Oijos:Ĉu ne dev-uzatas klaku?Aŭ "bonvolu klaki" aŭ "bonvole klaku". Sed "bonvolu klaku" ne eblas.