Đi đến phần nội dung

muzikgrupo La Perdita Generacio

viết bởi lagtendisto, Ngày 14 tháng 5 năm 2014

Tin nhắn: 21

Nội dung: Esperanto

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 19:26:47 Ngày 14 tháng 5 năm 2014

Saluton,

filmeto kun muziko de La Perdita Generacio.

Amike,

dtgallagher (Xem thông tin cá nhân) 21:05:00 Ngày 14 tháng 5 năm 2014

Mi ŝatas lango.gif

Oijos (Xem thông tin cá nhân) 01:22:24 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

Ĉu novas?

johmue (Xem thông tin cá nhân) 06:04:45 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

spreecamper:filmeto kun muziko de La Perdita Generacio.
Mi estas iomete kritikema kontraŭ tiaj aĵoj. Iu prenis de aliaj homoj faritajn muzikon kaj filmon tute ne rilatajn unu al la alia kaj kunmetis ilin kaj ĉiuj diras "Ho belege ..."

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 08:15:27 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

(C)

yyaann (Xem thông tin cá nhân) 12:21:51 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

johmue:
Mi estas iomete kritikema kontraŭ tiaj aĵoj. Iu prenis de aliaj homoj faritajn muzikon kaj filmon tute ne rilatajn unu al la alia kaj kunmetis ilin kaj ĉiuj diras "Ho belege ..."
Mi havas malsaman opinion. Se la du verkoj bone kunfunkcias, tio montras, ke la kunmetinto havis bonan ideon. Plie, mi konfese ne konas la originalan filmon, sed ŝajnas, ke laboro fariĝis por akordigi ĝin kun la muzik-momentoj (ekz: perŝnura balanciĝo sam-momenta kiel la instrumenta solumado, muziko-interrompo dum aperas ampleksa vidaĵo de bela pejzaĝo, adiaŭado de la knabino dum la kantistino parolas pri ne-aparteneco, ktp).

Laste, oni ne povas riproĉi al la alŝutinto de la muzik-filmeto pretendi, ke la verko estas plene lia. Li menciis la originalajn verkojn en la priskribo de la filmeto kaj, ricevinte gratulojn en la Youtube-komentoj, tuj diris, ke la meritoj apartenas al la originalaj verkintoj.

johmue (Xem thông tin cá nhân) 14:56:42 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

yyaann:Se la du verkoj bone kunfunkcias.
Kaj laŭ mi ili tute ne bone kunfunkcias. Kiam mi spektis ĝin mi havis la impreson spekti filmon kun malŝaltita sono kaj samtempe aŭskulti muzikon de tute alia fonto.
perŝnura balanciĝo sam-momenta kiel la instrumenta solumado,
La movado de la ŝnuro ritme tute ne kongruas kun la muziko
muziko-interrompo dum aperas ampleksa vidaĵo de bela pejzaĝo
La bildo de la vasta pejzaĝo laŭ mi ne kongruas kun la mallongaj preskaŭ senresonaj frapoj de la buŝharmoniko.

yyaann (Xem thông tin cá nhân) 15:22:35 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

johmue:
yyaann:Se la du verkoj bone kunfunkcias.
Kaj laŭ mi ili tute ne bone kunfunkcias. Kiam mi spektis ĝin mi havis la impreson spekti filmon kun malŝaltita sono kaj samtempe aŭskulti muzikon de tute alia fonto.
perŝnura balanciĝo sam-momenta kiel la instrumenta solumado,
La movado de la ŝnuro ritme tute ne kongruas kun la muziko
muziko-interrompo dum aperas ampleksa vidaĵo de bela pejzaĝo
La bildo de la vasta pejzaĝo laŭ mi ne kongruas kun la mallongaj preskaŭ senresonaj frapoj de la buŝharmoniko.
Haha, fair enough, kiel dirus la angloparolantoj. ridulo.gif

emukah (Xem thông tin cá nhân) 19:03:12 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

Dankon, spreecamper, pro anonci.
Belega, esperanta kanto!
Antaŭ mi jam konis la filmon "Terabithio", kiu havas tute alian mesaĝon. Sed per tiu "pluku ne"-muntado la bildoj harmonias tiel perfekte kun la muziko kaj kun la mesaĝo de la kanto, ke nun la bildoj de filmo transportas la mesaĝon de kanto - laŭ mia modesta opinio.
Ĉiukaze mi povas pli ĝui tiun kanton kune kun la filmo, kaj mi tre admiras la laboron de la verkisto.

johmue (Xem thông tin cá nhân) 19:45:47 Ngày 15 tháng 5 năm 2014

Miguelángel.b:Efektive, mi sentis la kanzonon tiel! kaj tiel mi farigis ĝin. Se vi, kara kritikanto/"tocapelotas", pensas, imagas, interpretas alian ideon... tiam, faru alian videon!, ĉu bone?. (La aŭtoro de la video, kiu estas je via dispono).
Se vi celas min per "kara kritikanto", nu, mi ne faros videaĵon al "Pluku ne la florojn" ĉar mi preferas fari videaĵojn por memverkitaj kantoj kun memkreita filmmaterialo tiel, ke mi bonkonscience povas nomi min "aŭtoro".

Quay lại