Vai all’indice

La eŭropeco de esperanto

di Jorn644, 16 maggio 2014

Messaggi: 27

Lingua: Esperanto

mihxil (Mostra il profilo) 30 luglio 2014 15:33:32

Johan_Derks:Shajne neniu el vi bone studis la Fundamenton nek konas la programon "Kiel internacia estas mia vorto?" (www.esp-evoluo.org)
Fundamento:Remark. ― If it be found impraticable to print works with the diacritical signs (^,˘), the letter h may be substituted for the sign (^), and the sign (˘), may be altogether omitted
En lernu.net tute ne estas 'impraticable' uzi la diakritojn (aldone ni printas nenion). Sekve, vi ne povas uzi la h-ojn, sen mem malobei la fundamenton...

akueck (Mostra il profilo) 30 luglio 2014 16:41:07

mihxil:
Johan_Derks:Shajne neniu el vi bone studis la Fundamenton nek konas la programon "Kiel internacia estas mia vorto?" (www.esp-evoluo.org)
Fundamento:Remark. ― If it be found impraticable to print works with the diacritical signs (^,˘), the letter h may be substituted for the sign (^), and the sign (˘), may be altogether omitted
En lernu.net tute ne estas 'impraticable' uzi la diakritojn (aldone ni printas nenion)
Ne nepre: Bonvole konsideru, ke supersignaj literoj ne en chiuj legiloj au leg-aparatoj estas bone montrataj au tajpeblaj, ekzemple por la serchfunkcio*). Tial estas saghe, uzi la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u).

Rekomendo: Por diskuti pri supersignoj, bonvole uzu tiun chi apartan temfadenon.

*) Miasperte iuj homoj konsideras nur tion, ke oni povas tajpi supersignajn literojn, sed tute neglektas, ke la bona montro au tajpado je ili flanke de legantoj au ricevantoj ne nepre estas certigita.

mihxil (Mostra il profilo) 30 luglio 2014 16:47:05

akueck:Ne nepre: Bonvole konsideru, ke supersignaj literoj ne en chiuj legiloj au leg-aparatoj estas bone montrataj au tajpeblaj, ekzemple por la serchfunkcio*). Tial estas saghe, uzi la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u).
La serĉfunkcio nur bone funkcius se ĉiuj nur nur h-ojn. Tio certe ne okazos. Mi rekomendus simple uzi la verajn supersignojn aŭ rezigni pri esperanto entute, ĉar ĝi evidente ne povas funkcii.

akueck (Mostra il profilo) 30 luglio 2014 18:14:40

mihxil:
akueck:Ne nepre: Bonvole konsideru, ke supersignaj literoj ne en chiuj legiloj au leg-aparatoj estas bone montrataj au tajpeblaj, ekzemple por la serchfunkcio*). Tial estas saghe, uzi la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u).
Mi rekomendus simple uzi la verajn supersignojn aŭ rezigni pri esperanto entute,
Forparoli disde homoj la rajton uzi Esperanton pro la de ili uzata skribsistemo estas kvazau diskriminacii ilin laue. Oni bonvole uzu apartan temfadenon chi-cele au, pli bone, entute rezignu pri tia fi-agado.

mihxil:ĉar ĝi evidente ne povas funkcii.
Falsa aserto, char la ho-sistemo funkcias senprobleme.

Urho (Mostra il profilo) 31 luglio 2014 05:53:21

Iippa:En europo ciuj lingvoj estas indoeuropaj escepte la basko, la finna, la estna, la hungara kaj kelkaj aliaj finno-ugraj?
Eble vi celis skribi: En Eŭropo ĉiuj lingvoj estas hindoeŭropaj escepte la vaska, la finna, la estona, la hungara kaj kelkaj aliaj finno-ugraj?

Urho (Mostra il profilo) 31 luglio 2014 06:40:49

Johan_Derks:Ŝajne neniu el vi bone studis la Fundamenton nek konas la programon "Kiel internacia estas mia vorto?" (www.esp-evoluo.org).

Tiu programo prenas la 15-an regulon de la Fundamenta Gramatiko serioze kaj povas multe helpi por malkovri kiuj vortoj estas nur eŭrope internaciaj kaj kiuj estas vere tutmondece internaciaj.

Se vi volas kontribui al tutmondeco de Esperanto, vi ankaŭ povas membriĝi en tutmondeca-Esperanto@yahoogroups.com.

Jam ekzistas centoj da vortoj, kies grado de internacieco estas kalkulita pere de tiu programo.
La 15-a regulo laŭ la Esperantlingva Vikipedio:
15. – La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
Bone! – Mi devos iomete cerbumi pri la afero kaj eble iam poste komenti.

mihxil (Mostra il profilo) 02 agosto 2014 04:47:03

akueck:
mihxil:ĉar ĝi evidente ne povas funkcii.
Falsa aserto, char la ho-sistemo funkcias senprobleme.
Mi celis ke esperanto mem ne povas funkcii. Se eĉ ne decideblas la skribmaniero, ĝiaj tekstoj ekzemple ne bone troveblas rete. Tiel ĝi tiusence ne funkcias bone.

Torna all’inizio