![](/upload/photos/100_100/a9/a9c6dc8121aacf9fd50292dafb841f7d_1717081268.jpg)
Motivado de diktatoroj (pri kio ili zorgas)?
ca, kivuye
Ubutumwa 20
ururimi: Esperanto
kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2014 16:11:15
Sunjo:Estas delikata afero kiam kelkaj de la civitanoj ribelas. Ĉu la leĝo malpermesas tiajn agojn? Ĉu bonvola diktatoro devas subteni la leĝojn? Ĉu bonvola diktatoro estus malbona kontraŭleĝigi sklavecon kiel Abraham Lincoln? Multaj homoj ne ŝatis kaj konsentis kun lia ago, sed ĝi estis la justa ago, ĉu ne?kaŝperanto:Kiel laŭ via opinio bonvola diktatoro realigus celojn pri kiuj tamen la plejmulto de la civitanoj ne konsentus?Sunjo:Veras, sed "vera" bonvola diktatoro neniam reduktiĝus uzi tiajn perfortajn metodojn.kaŝperanto:Mallongtempe ...
Bonvolaj diktatoroj estas plej bona ol ia ajn demoktratio...
En demokratioj oni (ĉiu) iel povas partopreni kaj influi politikajn decidojn. Tio laŭ mia opinio helpas ke poste tiuj kiuj ne sukcesis konvinki la plejmulton tamen akceptas la rezulton.
En diktatoraj sistemoj tio ne okazas kaj ignoritaj kaj eble eĉ subpremitaj/diskriminitaj minoritatoj havus neniun alian eblon ol ribeladon. Kiel via bonvola diktatoro solvus tion?
Laŭ mia opinio "vere" bonvola diktatoro en tiaj situacioj nur povas rezigni pri sia posteno kiel diktatoro kaj doni la povon al la popolo
Ne ĉiuj de la diktatoraj agoj estus malŝatitaj, kaj eble estus normale pli bonaj agoj ol demokratioj. Ne estus (angle "lobbyists" ) do grandegaj korporacioj kaj la riĉeguloj ne povas regi la registaron. Li probable havus bona volo de la civitanoj eĉ kiam ili ne konsentas kun li.
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2014 17:55:49
Ili zorgas nur pri si mem. Kaj maksimume, pri sia familio kaj amikaĉoj. Cetere, ili respektas nenion kaj neniun. Ilia volo estas absoluta. Kaj tiu kiu aŭdacas alfronti ilin, estas senkompate murdita.
Ekzistas multaj diktatoroj, ne nur kiel ŝtatestroj, sed ankaŭ ĉe ordinaraj hejmoj kaj familioj. La komuna punkto de ĉiuj el ili estas ke ili suferigas multegon da homoj, ĉiujn kiuj ĉirkaŭas ilin.
Amike.
Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2014 21:46:22
kaŝperanto:Kiel mi jam klarigis mi kredas ke minoritato pli facile akceptas demokratiajn decidojn (kiujn ili eble almenaŭ iomete povis influi) ol diktatorajn decidojn.
Estas delikata afero kiam kelkaj de la civitanoj ribelas. Ĉu la leĝo malpermesas tiajn agojn? Ĉu bonvola diktatoro devas subteni la leĝojn? Ĉu bonvola diktatoro estus malbona kontraŭleĝigi sklavecon kiel Abraham Lincoln? Multaj homoj ne ŝatis kaj konsentis kun lia ago, sed ĝi estis la justa ago, ĉu ne?
Laŭ mia scio Abraham Lincoln ne estis diktatoro - tial via ekzemplo pri li pli subtenas mian vidpunkton ol vian, ĉu ne?
Do, kion farus via bonvola diktatoro pri ribelantoj?
kaŝperanto:Grandegaj korporacioj ne restas en landoj en kiuj la politika kadro ne garantias profiton al ili (tial nuntempe la kapitalismo povas bone funkcii en pli malpli demokratiaj ŝtatoj sed ankaŭ en diktatoraj ŝtatoj) . Ĉu la diktatoro vere ne dependus de lobiistoj kaj ne lasus sin trompi de falsaj amikoj kiuj deziras profiti de lia povo estas dubinda.
Ne estus (angle "lobbyists" ) do grandegaj korporacioj kaj la riĉeguloj ne povas regi la registaron.
kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2014 16:12:01
Sunjo:Abraham Lincoln ne tute laŭleĝe abolis sklavecon (li trompis multe da reprezentantoj, li subaĉetis reprezentantoj, ktp.) kaj agis per milito-tempaj povoj por kontraŭi la Sudon (kvazaŭ diktatoro). Sed laŭ mi li tute justis.kaŝperanto:Kiel mi jam klarigis mi kredas ke minoritato pli facile akceptas demokratiajn decidojn (kiujn ili eble almenaŭ iomete povis influi) ol diktatorajn decidojn.
Estas delikata afero kiam kelkaj de la civitanoj ribelas. Ĉu la leĝo malpermesas tiajn agojn? Ĉu bonvola diktatoro devas subteni la leĝojn? Ĉu bonvola diktatoro estus malbona kontraŭleĝigi sklavecon kiel Abraham Lincoln? Multaj homoj ne ŝatis kaj konsentis kun lia ago, sed ĝi estis la justa ago, ĉu ne?
Laŭ mia scio Abraham Lincoln ne estis diktatoro - tial via ekzemplo pri li pli subtenas mian vidpunkton ol vian, ĉu ne?
Do, kion farus via bonvola diktatoro pri ribelantoj?
Sed mi nure provis uzi tian aferon kiel ekzemplo, kiam la reganto povas agi bonvole kaj juste kontraŭ la volo de plimulto de siaj civitanoj. Eblas ke elektita reganto povas esti pli akceptita, sed ne gravas pri la justeco kaj bonvoleco de siaj agoj. Bonvola diktatoro estus tute justa uzi forton kontraŭ civitanoj por aboli sklavecon.
Sunjo:Eble la diktatoro estus influita de lobiistoj, sed ne pro riĉigi sin mem, pro plibonigi la vivoj de ĉiu civitano.
kaŝperanto:Grandegaj korporacioj ne restas en landoj en kiuj la politika kadro ne garantias profiton al ili (tial nuntempe la kapitalismo povas bone funkcii en pli malpli demokratiaj ŝtatoj sed ankaŭ en diktatoraj ŝtatoj) . Ĉu la diktatoro vere ne dependus de lobiistoj kaj ne lasus sin trompi de falsaj amikoj kiuj deziras profiti de lia povo estas dubinda.
Ne estus (angle "lobbyists" ) do grandegaj korporacioj kaj la riĉeguloj ne povas regi la registaron.
Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2014 17:19:17
kaŝperanto:Eblas ke elektita reganto povas esti pli akceptita, sed ne gravas pri la justeco kaj bonvoleco de siaj agoj. Bonvola diktatoro estus tute justa uzi forton kontraŭ civitanoj por aboli sklavecon.Neniu rajtigis la diktatoron uzi perforton kontraŭ sia propra popolo. Tial, tute sengrava kiel bonaj liaj celoj estas, diktatoro agas malbone kiam li uzas perforton.
Demokratie elektita prezidento/politika estraro sub certaj kondiĉoj povas ricevi tian rajton.
kaŝperanto:Oni rajtas supozi ke ankaŭ la demokratie elektitaj politikistoj (kvankam sendube ne ĉiuj) kredas ke tio kion ili faras estas por la bono de la civitanoj. Sed unu diktatoro eĉ pli facile povas erari ol parlamento - registaro kontrolita de la opozicio kaj de la amaskomunikiloj.
Eble la diktatoro estus influita de lobiistoj, sed ne pro riĉigi sin mem, pro plibonigi la vivoj de ĉiu civitano.
Alia demando: ĉu ne eblas ke malgraŭ ĉiu bona vola la diktatoro ne estas la plej taŭga por estri sian landon? Kiel oni povus eltrovi ĉu ekzistus pli taŭgaj kandidatoj se la diktatoro regus senkonkurence?
Iippa (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2014 16:06:04
lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 13 Ruheshi 2014 22:38:27
Sunjo:Sed unu diktatoro eĉ pli facile povas erari ol parlamento - registaro kontrolita de la opozicio kaj de la amaskomunikiloj.Diktatoro ne rajtas, ke (iomete) iu alia dubas decidojn de diktatoro. En socio, kie oni ne povas dubi en publiko, tie ekzistas diktatoreco. Sed ankaŭ oni povas envakcini diktatorecon en patriotismo por transformi ĝin al agresema naciismo.
Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2014 08:39:35
spreecamper:Ŝajne vi maltrafis (ne komprenis) ke mi kun kaŝperanto diskutis la teorian (en realo verŝajne neniam ekzistan) ekzemplon de bonvola diktatoro. Dum kaŝperanto opinias ke tia diktaturo estus pli bone ol demokratio mi provis argumenti kontraŭe.Sunjo:Sed unu diktatoro eĉ pli facile povas erari ol parlamento - registaro kontrolita de la opozicio kaj de la amaskomunikiloj.Diktatoro ne rajtas, ke (iomete) iu alia dubas decidojn de diktatoro. En socio, kie oni ne povas dubi en publiko, tie ekzistas diktatoreco. Sed ankaŭ oni povas envakcini diktatorecon en patriotismo por transformi ĝin al agresema naciismo.
Do ne havas sencon citi min por skribi tion kion vi skribis. Krom tio mi supozas ke la bonvola diktatoro de kaŝperanto permesus kritikon.
kaŝperanto (Kwerekana umwidondoro) 16 Ruheshi 2014 17:31:56
Sunjo:La sama potenco rajtigus la diktatoron kiel la elektitan politikiston; la socia kontrakto. La diktatoro estas rajtigita de sango (reĝo), forto, potenco; kaj la elektito estas rajtigita de balotoj (vere estas elektita de mono).kaŝperanto:Eblas ke elektita reganto povas esti pli akceptita, sed ne gravas pri la justeco kaj bonvoleco de siaj agoj. Bonvola diktatoro estus tute justa uzi forton kontraŭ civitanoj por aboli sklavecon.Neniu rajtigis la diktatoron uzi perforton kontraŭ sia propra popolo. Tial, tute sengrava kiel bonaj liaj celoj estas, diktatoro agas malbone kiam li uzas perforton.
Demokratie elektita prezidento/politika estraro sub certaj kondiĉoj povas ricevi tian rajton.
Sunjo:Nepre eblas, sed ne malsamas de elektito.
Alia demando: ĉu ne eblas ke malgraŭ ĉiu bona vola la diktatoro ne estas la plej taŭga por estri sian landon? Kiel oni povus eltrovi ĉu ekzistus pli taŭgaj kandidatoj se la diktatoro regus senkonkurence?
Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 16 Ruheshi 2014 19:29:13
jes, sed via bonvola diktatoro ne povas esti rajtigita per sango. Verŝi sangon (por certigi povon) ne kongruas al bonvoleco.
Elektito estas elektita nur por certa periodo, kaj poste oni havas la ŝancon elekti alian politikiston. Tio jam estas tre grava diferenco al diktatoro.
Kompreneble ne ĉiu elektita politikisto estas demokratie elektita, en la signifo ke ekzistis diversaj konkurentoj kaj ke la civitanoj havis la ŝancon informiĝi libere. Ekzistas diversaj ŝtupoj inter vera demokratio kaj vera diktaturo.